BOROVKO, Nikolaj Afrikanoviĉ. 1863-1913. Ruso; instruisto, ĵurnalisto, bibliotekisto. Naskiĝis en Zaslave (Volinio). Ricevis militedukon, sed estis arestita kaj ekzilita en Siberion, laboris kiel instruisto kaj ĵurnalisto. Lernis Esperanton en la ekzilo en 1889. Postekzile loĝis en Odeso, Peterburgo kaj en urbeto. Edziĝis al esperantistino Antonina Ĉajkovskaja. Aktivulo de la frua movado. Laŭ demando de Borovko en 1895 Zamenhof skribis al li leteron pri la deveno de Esperanto. Kunlaboris en "La Esperantisto" kaj "Lingvo Internacia", redaktis "Jarlibron Esperantistan" en 1897. Lia unua proza rakonto "Okazo" estas verkita verŝajne en 1891. Li estas la dua persono (post L.E. Meier) kiu verkis originalan rakontan prozon en Esperanto. Tradukis en 1895 La ŝtona gasto de Puŝkin. Tradukis aliajn rusajn beletraĵojn.

Lia originala rakonto En la tombo aperis en La Esperantisto en 1892 kaj libroforme ĉe Pro Esperanto en 1988 en la antologio La maŝino kiu kriis. Ĝi estas klasikstila horor-rakonto pri homo kiu estas entombigita viva, rakontita en mi-formo. Tiu timiga situacio eble iom kliŝa estas prezentata tre realisme kaj konvinke, ne nur koncerne fizikajn detalojn, sed ankaŭ kiom temas pri la psika stato de la rakontanto. Plej interesa por hodiaŭa leganto eble estas la stilo kaj lingvaĵo, kiu impresas surprize matura, se oni pripensas ke la la rakonto aperis nur kvin jarojn post la publikigo de la lingvo.
