STURMER, Kenelm Ralph Creusé. Verkis ankaŭ sub la pseŭdonimo Kenelm Robinson. 1903-1960. Anglo. Dentoteknikisto. Naskiĝis en Poole; vivis de 1917 en Londono. Esperantisto de 1922. Redaktoro de "International Language". Altnivele recenzadis. Tre aktiva kulturbatalanto de la Movado. Kunaranĝanto de la UK en Oksfordo, 1930. Kiel novelisto li kreis kelkajn tre valorajn verkojn pri nekutimaj temoj.

La ĉefa verko de Sturmer eble estas la romaneto Por recenzo…! el 1930. Samjare aperis sub la pseŭdonimo Kenelm Robinson la novelaro Se grenereto… en kiu aperas la novelo Apud stacidomo Victoria. Tiu novelo eble estas la plej altnivela, grava kaj ankaŭ plej persona verko de Sturmer, kaj ĝi aperas ankaŭ en la antologioj 33 rakontoj el 1964 kaj Trezoro el 1989. Ĝi prezentas la interrilaton aman aŭ amikan de du junaj viroj. Ĝi temas interalie pri serĉado de belo diversloke. Tion la aŭtoro kreis per stilo ege trafa, esprimriĉa tamen retenita, persona tamen neniel frapa. Vere, ĝi estas unu el la plej memorindaj noveloj de la Esperanta literaturo.
