NEWELL, Leonard Noel Mansell. Pseŭdonime ankaŭ "Eleno Vinfero". 1902-1968. Anglo. Instruisto, asekuristo k.a. Vivis en pluraj landoj, interalie en Aŭstralio. Naskiĝis en Londono. Esperantisto de 1916. Kunaranĝinto de la UK en Oksfordo, 1930. 1926-1930 ĉefredaktoro de "International Language". Kunlaboranto de multaj revuoj, i.a. "Literatura Mondo", "La nica literatura revuo", "Norda Prismo". Publikigis (1964) Pointers to Poetry (angla studo pri poezio). Lia novelaro Bakŝiŝ aperis en 1938. Hamleto, traduko de la Shakespeare-dramo, aperis en 1964. Li multe tradukis el la angla poezio, kaj faris multajn tradukojn por Angla Antologio, Vol. II. Verkis ankaŭ lernolibrojn. Poemoj en Dekdu poetoj (1934).

Ambaŭ originalaj verkoj de Newell aperis en 1938. Temas pri Kolektitaj poemoj kaj la novelaro Bakŝiŝ: skizoj el la vivo de egiptoj, en kiu aperas la novelo Edziĝpropono. La novelo temas pri francino kiu fianĉiniĝas al egipto kaj vojaĝas por ekvivi kun li en Egiptio. Eĉ pli multe ĝi cetere temas pri ŝia akompananta patrino, kiu ege ŝokiĝas kiam la eŭrope konduta viro finfine montriĝas esti fremdulo, ano de malamika familio kaj medio. La stilo de Newell estas bonega.
