FRANCIS, John Islay. 1924. Skoto. Licea profesoro pri angla lingvo. Esperantistiĝis definitive ĉirkaŭ 1942. Kontribuis al "Malgranda revuo", "La nica literatura revuo", "Esperanto en Skotlando" k.a. Lia granda poemo La kosmo aperis en Kvaropo (poemaro 1952). Kunlaboranto en Angla Antologio (1957). Kunlaboranto en pluraj Esperanto-revuoj.

Aperis de lia mano du novelaroj kaj tri romanoj. La novelo La tuŝo de morto aperis en la novelaro Vitralo en 1960. Ĝi estas rakonto ŝajne aŭtenta kaj supozeble membiografia el la dua mondmilito. Ni renkontas britan aviadiston dum bombekspedicio super Germanio, kaj la novelo tre intense scenigas lian ĝisnaŭzan timegon en morta danĝero. Malofta ekzemplo de realisma militrakonto en la Esperanta originala literaturo.
