GLAZUNOV, Vladimir A. Ruso. Studis naturgeografion kaj multe vojaĝis en Sovetunio. Lernis Esperanton en sia adoleska aĝo kaj samtempe komencis literaturan verkadon.

La novelo Belulino Ajsulú aperis en lia novelaro La sfinkso de Steplando eldonita en 1988. La novelo kombinas tri ĝenrojn: vojaĝrakonton pri "ekzota" regiono, referon de tradicia fabelo kaj naivan amrakonton.
