NEMERE István. 1944. Hungaro. Profesia verkisto kaj tradukisto. Junaĝe li havis diversajn laborojn, interalie kiel sekcisto en kadavrejo kaj flegisto en medicina urĝa helpo. Li vivis ses jarojn en Pollando pro edziĝo al pola esperantistino kaj tie laboris interalie kiel interpretisto. Reveninte en Hungarion en sia trideka jaro, li eldonigis en 1974 sian unuan hungarlingvan libron. Ĝis nun aperis preskaŭ 200 libroj hungare, kaj dudeko esperante. Verkoj de Nemere estas tradukitaj en dekon da lingvoj, kaj li mem tradukis el la pola hungaren 27 librojn.
Liaj verkoj estas precipe leĝeraj romanoj kaj novelaroj. Li verkis inter alie ankaŭ infanlibrojn, scienc-fikciajn verkojn, krimromanojn. En kelkaj verkoj li tamen havas ambicion je pli profunde psikologia aŭ socia traktado de siaj temoj. Lia esperanta lingvaĵo ĉiam estas simpla kaj senbalasta. István Nemere estas aktivulo de la Esperanta PEN-centro.

Aperis de lia mano en Esperanto dek sep romanoj kaj tri novelaroj. Vintra brilo aperas en la novelaro Amparolo el 1997. La novelo estas preskaŭ impresisma priskribo de pejzaĝo en kiu ni spertas la fidoplenan rilaton inter avo kaj lia nepino. Simpla stilo kaj plaĉa etoso.
