KARPUNINA, Lena. 1963. Rusino el Taĝikio, loĝanta de 1993 en Germanio. Inĝeniero-aŭtomobilisto. Lernis Esperanton en 1988. Multe vojaĝis al Esperanto-renkontiĝoj. Plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj.

En 2000 aperis ŝia novelaro La bato, el kiu estas ĉerpita la novelo La patrino kaj la filino. En la novelo, kiu supozeble baziĝas almenaŭ parte sur realaj travivaĵoj, la aŭtoro prezentas la rilaton inter patrino kaj filino per kelkaj konkretaj epizodoj ege konvinkaj kaj vivaj. Temas pri malriĉa rusa familio vivanta preskaŭ mizere en la soveta Taĝikio. La verkista talento konsistas ĉefe el homa psikologio kaj kapablo prezenti la personojn tiel, ke la leganto akceptas kaj eĉ ekŝatas ilin, malgraŭ ilia konduto kruda aŭ stranga. En la Esperanta literaturo tia talento estas malofta.
