Aŭtobuse Damne, kiom mi devis kuri! Neniam mi pensis, ke mi atingos ĝin, certe la ŝoforo klakfermos la buspordon antaŭ mia nazo, sed li nur sidaĉis moluske kaj gapis kiel kreteno. Poste li rakete ekiris dum mi fosadis por eligi la karton, tipe, sendube li volis ke mi falu senhelpe, sed vane, bubo! Diable, la ŝvito ja ŝprucas de mi, urĝas sidi, kie do estas lokaĉo? Nur virinaĉoj kun dek kvin sakoj. Mi sidiĝu ĉe tiu oldulo, kion fari, damne? Fek’, kiom mi spiregas, kredeble la kolo krome ruĝegas. Kvazaŭ kun makuloj de iu fia pesto... oldulo: Kion li diris, tiu diletanta ĉefo? Rezistemo? Jes, ĝuste rezistemo. Je kukolo, mi ne komprenas kio mankas en mia rezistemo? Tio sonas kvazaŭ iaspeca testo de materialforto, pri simptomoj de rezistemdeficito en ŝtalkonstruoj, eble. Stultaĵo! Nenion konkretan li havis, tio ja evidentas. Kia malseriozulo, kiu aplikis tian kliŝon. Nature, mi devus paŭte rifuzi lin, sed tio apenaŭ valoras la penon. Nu, sufiĉas, jam temp’ está por enarkivigi ankoraŭ unu laborsemajnon. Se nur tiu ĉi aŭtobuso povus ekveturi ĝustatempe, ja tute ne indas atendi homojn kiuj ne scias alveni akurate. Tiam oni nur alkutimigas ilin veni malfrue, kaj oni dissendas tute maltaŭgajn signalojn. Se estas anoncita ekiro je la deksepa kaj tridek kvin, oni sendube rajtas postuli... junulino: Al kio li gapas, he? Ĉu la ŝelkoj videblas? Tute ne. Jen nenio vidindas por vi, fiulo! Seka tipo. Iomete similas la paĉjon de Kata. Sed fek’, fi-kiom li okulglitas, jen tien, jen ĉi tien. Pleje ĉi tien. Vi pensas, ke tio ne videblas, ĉu? Mi scivolas, ĉu mi tre fetoras de ŝvito. Fekegale, tamen. Kiu ja zorgas pri tia oldulo.. oldulo: Jen kiun ni devis atendi, sendube, tiu knabino, kiu faligas sin ĉi-apude kiel sakon da faruno! Ŝi povus prefere preni pli malfruan aŭtobuson, aŭ bicikli. La junuloj nuntempe movas sin tro malmulte, mi legis. Kiajn horarojn ŝi devas observi, tia ulino? Sed la kondukisto kompreneble atendis ŝin. Estus tute alia afero, se mi venus malakurate. Tiuokaze li certe ekirus senatende, kvankam li vidus jam delonge ke mi volas kuniri, sed tian knabinon li povas atendadi senmove. Mizere! Cetere mi neniam malakuratas, necesas nur iom da planado kaj disciplino. Oni tutsimple koncentru sin. Terure, kiom ŝi turnadas kaj tordadas sin, anhelante, iom diketa ŝi estas, kaj paŭta, se eblas tiel diri, ŝi memorigas al mi Sonjan, en tiu tempo. Ankaŭ ŝi estis iom... kion diri? Ne vere maleleganta, sed eble iom senzorga... junulino: Sed kio do mankas al tiu viraĉo? Ĉu mi faris ion al li? Dio, mi pensas ke baldaŭ... oldulo: Nekredeble, kiom ŝi ŝajnas malkvieta! Sed eble ili nuntempe estas tiaj, la junulinoj, krome ŝi anhelas kaj ŝmacas kaj strabas tiel ke ne decas diveni pri kio ŝi okupiĝas... junulino: Ne, nun mi devas trankviligi min. Mi fajfu pri la oldulo! Ekde nun mi gapos nur aliloken. Dio, ĉu ni ankoraŭ ne atingis pli foren! Mi jam milfoje diradis tion, ĉi-hore ja simple ne eblas busi... oldulo: Ŝajnas, kvazaŭ ŝi jam iomete kvietiĝus, la harvostoj ne plu saltadas kiel pilkoj. Mi demandas min kiom ŝi eble aĝas. Ĉu dek ok? Eble pli juna, kun tiuj vostoj ŝi aspektas kiel knabineto, turnante la kapon for. Sed la vizaĝo estas ŝminkita kiel de... nu ja, nuntempe preskaŭ ĉiuj aspektas tiel, malfacilas vidi kiom ili aĝas. Krome ŝi havas vangojn infane rondetajn, karnajn lipojn, sufiĉe karna knabino entute, se mi estu sincera, sendube ankaŭ Sonja estis tia, jam tiuepoke, kaj kun la paso de jaroj ŝi kolektis pli kaj pli da graso. Ŝi kulpigis min, tion mi nun rememoras, ke mi kondukis ŝin eksteren, en restoraciojn kaj kafejojn. Stultaĵoj. Se jes, ankaŭ mi ja dikiĝus kiel barelo... junulino: Damne! Li daŭre gapadas al mi! Jen li tutsimple troas! Mi ne okulos tien. Fi-kio mankas al li? Ĉu io misas? Ĉu mia lipruĝo estas disŝmirita? Aŭ ĉu mi devus koni lin? Li ja ne estas iama instruisto, kiun mi sukcesis forviŝi? Ne, ne eblas. Certe li nur estas tute ordinara fikema fekulo. Aĉ! Se almenaŭ la buso ne tiom ege plenplenus! Ja preskaŭ ne eblas trapasi la irejon. Nun mi simple feku je li. Li gapadu, mi ne plu turnos min tien... oldulo: Tamen estas bone, ke ŝi ne portas tian likan muzikaparaton kun ŝtopiloj en la oreloj, jen la plej terura turmento, devige aŭskulti tiujn kirlajn sonojn kiuj iel superas ĉian motorbruon kaj poŝtelefonajn interparolojn kaj cetera susurado. Ne eblas eskapi, precipe se oni preferus ion legi. Jes ja, ĉu mi kunportas legaĵon? Mi serĉu... Ne tie... sed... Jes, jen io. Ĝuste, la lasta premiita romano, jen la legmarko. Paĝo 32, mi ne atingis tre foren. Nun mi tamen havos tempon por sorbi kelkajn paĝojn... junulino: Bone, jen li trovis ion alian por okulumi. Mi ĝuste demandis min, kial li tordas sin kiel damna vermaĉo. Preskaŭ mi pensis, ke la ulaĉo provos ion... Sed kompreneble li serĉadis la libron. Bone do, legadu, oldulo. Tute en ordo. Kion povas legi tia ulo? Damne, ne ofte mi vidis viron legi libron. Eble ian fakaĵon, pri la borso kaj tiaj fekaĵoj, tamen ĝi ne aspektas tia. Similas rakonton, kun multe da babilado. Ĉiuokaze ege oftas en ĝi etaj pecoj da teksto... oldulo: Nekredeble kiom ŝi subite ekinteresiĝis, ŝi tamen ja ne povas legadi trans mian ŝultron? Scivolema kiel infaneto, kompreneble. Sed je tia distanco ŝi ja ne kapablas legi, supozeble? Eble tamen, per junaj, sanaj okuloj... junulino: Eble indus kunporti ion por legi. Kvaronhoron matene. Kaj same longe posttagmeze. Fek’, ne, mi neniam fortus tion. Precipe ne matene. Tiam mi preskaŭ ĉiam dormaĉas. Kaj ĉi-hore oni ja damne lacegas post la lernejo. Tamen tio pasigus la tempon... Fek’, kiom mi dormemas! Ege volonte mi enlitiĝus. Sed ĉi tiuj sidlokoj ja malkomfortas kiel pesto. Eblas nur malgapi kaj provi rilaksiĝi. Ĉu mi eble telefonu al Kata? Ne, momente mi ne emas. Ĉu ĉi-vespere ni iros al... Ne, kredeble morgaŭ. Mi atendos ĝis hejme. Cetere ja ankaŭ ŝi foje povus voki... oldulo: Ne, nun mi devas koncentriĝi al la libro. Kiel do li venis tien? Kaj kiu estas tiu figuro, ĉu li aperis jam pli frue? Mi devas iom foliumi retro... ne, tion ĉi mi ne rekonas. Ĉu mi vere jam tralegis tion? Nun mi pripensu... jes ja, mi memoras, li ja venis kun tiu... ne, kiel do? Al kukolo, mi ne kaptas la fadenon, jen estas tro malkviete por sukcesi sekvi la intrigon. Eble preferindus elekti ion pli facilan. Krimromanon, eble. En tia ne tro gravas, se oni foje maltrafas ion... junulino: Bone, jen mi refreŝigis mian koncepton pri la intrigo. Nun mi vidu, kiel la aŭtoro solvos tion ĉi. Ja ne eblas, ke... Nu, tamen, kial ne? Tio ĉi ja estas fikcio. Jen ĉio ajn estas ebla kaj permesita, sen obstinaj baroj. Ne kiel en la teda realo... oldulo: Aha, ĉu tiel la aferoj statis! Nu, tie li efektive sukcesis elpensi lertan intrigon. Li ja estas sufiĉe inĝenia, tiu aŭtoro. Sed kompreneble, en la realo apenaŭ okazas tiaj aferoj. Frivolaj koincidoj, fatalaj renkontiĝoj kaj insidaj komplotoj. Ne, ĉiutage ĉio ruliĝas laŭ sia seneventa marŝo, relative antaŭvideble. Nu, certe, oni ja povus fantazii. Pri tio kaj tio ĉi. Ekzemple, se mi subite, senhezite... Ne, ne decas! Tio sendube restos sur la fikcia plano, se tiel diri... Biciklo de Eterno Estis frua mateno komence de junio. Kiel kutime mi duondorme venis surstraten kun intenco preni mian biciklon kaj letargie veturi al la centra poŝtoficejo por ekzorgi pri pakaĵoj, revuoj, fakturoj, amleteroj kaj anonimaj ĉantaĝoj de miaj samurbanoj. Ĉi-foje mi tamen skue vekiĝis. La biciklo estis kunfaldita, sendube de ia obskura varlivera kamiono, por kiu mia kara komunikilo estis nur baranta rubo. Tiu ĉi certa biciklo tamen ne estis de faldebla speco, nek bedaŭrinde remalfaldebla. Mi do devis treni min piede renkonte al laborestraj skoldoj. Sekve, tiutage iu sopiranta virgulino devos kvaronhoron pli longe atendadi mesaĝon de sia amato, aŭ al iu sangavida kapitalisto mankos dum ankoraŭ dek kvin magraj minutoj kelkaj ciferoj en lia miliona ĝirokonto. La afero estis des pli incita, ĉar post kelkaj tagoj komenciĝos miaj ferioj, kiujn mi planis pasigi biciklante kun amikino laŭlonge de la Balta marbordo. Damnita kamiono! Sed mizero plej ekstreme, alia biciklo plej proksime. Laŭ familia famo, staris en iu kuza ŝtipejo malnova biciklo de onklino Selma. Por homo, kies profesio estas deĉifri enigmojn kaj rebusojn, kiujn fiuloj metas sur kovertojn por forlogi poŝtistojn al senfina erarvagado, ne estis tro granda detektiva defio elserĉi la ĝustan ŝtipejon. Post mallonga negocado la kuzo kaj mi povis fini nian biciklan komercon per intervira manpremo, sed sen negoca drinko, ĉar tiu kuzo apartenas al la abstinula branĉo de mia familio. Mi, kiel sendube jam evidentas, apartenas al la obstinula. En la unua tago de feriado ni do kune ekiris. La amikino Rozita Berg aperis sur roza, eleganta novaĵo pagita de ŝia patro, kies monujo konkuris kun li mem koncerne dikecon. Tion, parenteze dirite, faris ankaŭ la mia, tio estas, ĝi konkuris ne kun la ventro de direktoro Berg, sed kompreneble kun mia propra staturo. Sur mi ĉiam estis facile kalkuli ripojn. Kalkuli ripojn mi cetere planis dum tiu ĉi feriado provi ankaŭ sur Rozita, kaj eble post reciproka ripkalkulo ni povus meti la unuan riparon sur la duan por sperti, ĉu tia adicio povus plezurigi nin, sed mi nun rimarkas, ke mi devojiĝas de la temo... Se tio okazos duafoje, bonvolu interrompi min! Reen do al la temo. La temo ja estas la biciklo de onklino Selma. Kaj sur ĝi ekiris mi, apud Rozita. Dum ŝi iris antaŭen senbrue, ŝajne senĝene, mi kun peno perknaris antaŭen sur antikva, iam-nigra rustoriĉa pra-ciklo. Rozita apenaŭ zorgis kaŝi sian kompatan rideton. Tiu tamen rapide estingiĝis, kiam la pneŭo de ŝia malantaŭa rado subite estis truita. Mi do devis ekentrepreni - ne la planitan kalkuladon de riparo - sed damnitan plenumadon de riparo. Riparo de truita pneŭo. Se vi volas gajni admiron kaj teneron de juna knabino, nenio superas la pneŭmatikan metodon, tio estas ripari pneŭon de ŝia biciklo. Post tia heroaĵo, ŝi faros por vi preskaŭ kion ajn. Dum tiu ĉi feria biciklado mi trifoje ĝuis tiun preludan aranĝon. Sola malavantaĝo estas, ke riparante biciklan pneŭon, precipe de la malantaŭa rado (kaj naŭ fojojn el dek truiĝas ĝuste la malantaŭa pneŭo; oni povus kredi ke biciklo havas naŭ postajn kaj unu antaŭan radojn), viaj riparantaj manoj neeviteble transprenas iom da oleo, ŝmiraĵo, akumuliĝinta polvo kaj diversajn aliajn substancojn de la biciklo. Mallonge dirite: vi malpuriĝas. Do, la posedantino de la biciklo estos preta fari preskaŭ kion ajn por vi, krom esti tuŝita aŭ eĉ proksimiĝi al vi. Dum la ferioj ne aperis tiu penso en mia menso, sed poste mi konstatis, ke dum la nova elegantaĵo de Rozita trifoje perdis sian aeron pro vitro, najlo aŭ akra ŝtoneto, la monstro de onklino Selma surrulis ĉion cedante eĉ ne unu knabinetan elspiron da aero. Kara onklineto Selma, ripozu vi en paco! Ĉu mi forgesis prezenti al vi onklinon Selma? Pardonu min, sed tio eskapis mian menson. Se vi iam renkontus ŝin, vi certe ne demandus. Ŝi estis, en la vera senco de la vorto, neforgesebla virino. Onklino Selma tute ne estis mia propra onklino. Ŝi estis fratino de la patro de mia patrino. Kiam mia praavino jam naskis sep filojn, ĝenerale unu ĉiujare, krom je superjaroj, kiam ŝi feliĉigis mian praavon per ĝemeloj, tiam finfine aperis onklino Selma. Poste naskiĝis ankoraŭ kelkaj fratetoj kaj fratinetoj. Do, kiam praavino estis okupita melkante bovinon, kuirante terpomkaĉon, naskante filon aŭ lavante kvardek ok litotukojn en truo hakita sur la laga glacio, Selma devis varti siajn nekalkuleblajn gefratetojn, kaj krome bandaĝi siajn sep grandajn fratojn, kiuj falis de arbopintoj, estis trafitaj de bovinkornoj, drivis kun la rivereta torento ĝis mueleja digo, aŭ simple interbatiĝis pugne kaj klabe. Ŝi estis la vartistino, flegistino, servistino kaj ĝenerala patrineto de la familio, ĝis en aĝo de dudek du jaroj ŝi fuĝis al Ameriko kun iu suspektinda viro. Dum du jardekoj ŝia nomo ne estis menciata inter la parencoj, ĝis ŝi subite revenis al la malnova patrio, sola sed kun memestimo, agpovo kaj sentimo sufiĉa por dek familioj. Ŝi havis senfinan stokon da historioj pri siaj travivaĵoj en la "Loop" de Ĉikago. Laŭ propra aserto ŝi sinsekve divorcis de tri edzoj, estris akuŝejon, infanejon, lernejon kaj virinan malliberejon, kaj krome fondis entreprenon kiu produktis forcepsojn. Per tiuj instrumentoj ŝi riĉiĝis, sed kiam ŝi mortis kvardek jarojn poste restis preskaŭ nenio, krom kelkaj memoraĵoj el la Amerika epoko. Unu el tiuj estis forcepso, alia estis biciklo, kiun ŝi iamaniere transportis kun si el Ĉikago. Proprajn idojn ŝi ne havis, almenaŭ ne cisatlantikajn. Cetere, mi forgesis mencii, ke kun la biciklo, mia abstina kuzo ricevis ankaŭ noton manskribitan de onklino Selma mem, en kiu ŝi deklaris, ke "tiu ĉi vera biciklo portis min el la plej densaj kaj danĝerozaj situacioj, en pluvo el kugloj, tra la gangsteraj stratoj de Chicago, kaj - kio estas pli - ĝi neniam perfidis min per truita rado aŭ simila kalamitaĵo". La lingvo de onklino Selma grave suferis dum ŝiaj dudek amerikaj jaroj, kaj krome ŝia fantazio foje subpremis ŝian prudenton. Jaroj pasis ankaŭ en mia vivo, kvankam ne tiel drame kiel por onklino Selma. La eta Rozita transformiĝis al ies edzino kaj ronda dommastrino en iu antaŭurbo, dum mi biciklis plu, riparante pneŭojn de aliaj knabinoj, fianĉinoj, edzinoj. Mi fariĝis pli bonstata kaj aĉetis novajn biciklojn, kies pneŭojn mi riparadis, sed neniam mi devis tuŝi la radojn de tiu pratempa nigra muzeaĵo, la biciklo de onklino Selma. Iufoje en 1987 mi ŝanĝis ĝian ĉenon. Mi tiam ekvidis, ke sur la pneŭo troviĝas teksto: "Golden Vulcan 1908". Nekredeble! Jam preskaŭ okdek jarojn ruliĝis ĉi pneŭo sen riparo. Mi iris al mia kutima biciklo-riparisto, maljunulo preskaŭ samaĝa kun la biciklo. Li kredis memori, ke "Golden Vulcan" estis malnova usona kaŭĉuka firmo, kiu poste fuziiĝis kun "Unityre". En iu katalogo de la biciklo-riparisto mi trovis la aktualan adreson de "Unityre". Komence de 1988 mi skribis leteron al tiu kompanio, menciante ke mi uzas originalan biciklo-pneŭon okdek jarojn aĝa, kaj ke ĝi laŭ mia scio neniam estis truita, malgraŭ intensa uzado. Mi pensis, ke ili eble kolektas tiajn kuriozaĵojn por muzeo, aŭ ke ili povus enigi informon pri la pneŭoj de onklino Selma en la "Guinness-libro de rekordoj". Eble onklino Selma - aŭ eĉ mi - tiam povus esti menciita? Post kvin tagoj venis telegramo el Pitsburgo, Usono: "Ni dankas pro via letero mencianta hazardan bonŝancon koncerne pneŭmatikon de Golden Vulcan. Por jubilea ekspozicio ni aĉetos ambaŭ pneŭmatikojn por 2 000 USD, kondiĉe ke vi ekspedos ilin en unu semajno. Duono de tiu sumo jam disponeblas vianome ĉe Skandinavia Banko. Hezekiel B. Frameson, direktoro, Esplora Sekcio." Ne necesas diri, ke mi konsterniĝis. Kial ambaŭ pneŭojn? Kial "Esplora Sekcio"? Kial tia urĝo? Kaj kial oni proponas tiom da mono por tiu antikvaĵo? Mi cerbumis. Neniam mi estis persono de rapidaj decidoj, kaj ĉi-foje mi post semajno ankoraŭ nenion forsendis. Mi nur komencis helpe de vortaro verki leteron kun kelkaj demandoj, sendotan al la usona firmo. Dek tagojn post la telegramo, en iu mardo, mi renkontis teruran vidon revenante hejmen de mia laboro: friponoj enrompis mian loĝejon kaj ĉion traserĉis. Nenio tamen mankis, almenaŭ mi tiel unue supozis. Poste mi tamen esploris mian provizejon, kie stokiĝas eluzitaj mebloj, skioj, kelkaj jarkolektoj de "Literatura Foiro" kaj "Norda Prismo" iam traserĉindaj, lulilo iam pleniginda, kaj malnova biciklo iam forĵetinda. Tiu kaduka biciklaĉo, kiu havas nenion komunan kun la karmemora onklino Selma, tute neatendite perdis siajn radojn, kiuj ŝajne elrompiĝis tra la malforta pordo kaj ruliĝis for, probable okcidenten! Dum kreskis mia konsterno, mi lasis flegi min de la ŝoko ĉe amikino, al kiu mi hazarde antaŭ kelkaj tagoj pruntedonis la biciklon de onklino Selma. Mia biciklo-riparisto, aŭdante mian rakonton, gravmiene kapjesis. "Efektive mi ĉiam dubis pri tiu mito", li diris. "Kiu mito?" Li viŝis siajn oleumitajn manojn sidiĝante sur stablo plena de laboriloj, biciklopecoj kaj polvo de jardekoj. "Nuuuu", li prokrastis la respondon. "Verŝajne estas nur revo. Aŭ ĉu eblas? Mi ne scias, kion supozi... Ĉiuokaze, inter homoj, kiuj laboras pri bicikloj, oni ĉiam rakontadis pri la eterna pneŭo. Laŭdire ĝi estis eltrovita de iu genia usonano. Sed netruebla pneŭo kompreneble estis mortminaco al la kaŭĉuka industrio. Sekve, oni diras, iu granda kompanio aĉetis ĝin, detruis la dokumentojn kaj provojn, kaj sekret-stampis la tuton. Kion oni faris al la eltrovinto, mi ne scias, sed iamaniere oni ja devis silentigi lin, ĉu per oro, ĉu per plumbo. Tamen, laŭ la mito, la eta entrepreno de la eltrovinto jam distribuis malgrandan nombron da provaj ekzempleroj de tiu eterna pneŭmatiko." Mi devis pinĉi mian brakon. Aŭŭŭ!!! Ne, sonĝo ne estas. Nek probable romano de Valano. Kio nun? Oron oni jam proponis al mi, ĉu do sekvos plumbo? Mi reiris hejmen kaj pripensis funde la situacion. Poste mi ekverkis tute novan leteron de speco, kiun mi neniam kredus verkota de mi. Poste mi pakis kelkajn malgrandajn posedaĵojn kaj ekiris per la biciklo de onklino Selma. Kien? Nu, ĉien kaj nenien. Mia vivo devis preni iomete novan direkton. Mi kompreneble ne plu povas resti en fiksa loĝloko, nek okupi fiksan postenon. Tian mi ankaŭ ne bezonas. De loko al loko mi vagas, ricevante mian regulan subvencion de Unityre, kaj fuĝante de ĝiaj ekzekutaj agentoj. La pneŭojn mi ne vendas, nur mian mutecon, kaj la partopagoj por ĝi kun absoluta certeco daŭros dumvive! Inter oro kaj plumbo mi sur la eternaj pneŭoj de onklino Selma bicikle alfrontas la eternon. Sten Johansson: 1:a premio en la branĉo Prozo de la Belartaj Konkursoj de UEA 1992 BICIKLO DE ETERNO Estis frua mateno komence de junio. Kiel kutime mi duondorme venis surstraten kun intenco preni mian biciklon kaj letargie veturi al la centra poŝtoficejo por ekzorgi pri pakaĵoj, revuoj, fakturoj, amleteroj kaj anonimaj ĉantaĝoj de miaj samurbanoj. Ĉi-foje mi tamen skue vekiĝis. La biciklo estis kunfaldita, sendube de ia obskura varlivera kamiono, por kiu mia kara komunikilo estis nur baranta rubo. Tiu ĉi certa biciklo tamen ne estis de faldebla speco, nek bedaŭrinde remalfaldebla. Mi do devis treni min piede renkonte al laborestraj skoldoj. Sekve, tiutage iu sopiranta virgulino devos kvaronhoron pli longe atendadi mesaĝon de sia amato, aŭ al iu sangavida kapitalisto mankos dum ankoraŭ dek kvin magraj minutoj kelkaj ciferoj en lia miliona ĝirokonto. La afero estis des pli incita, ĉar post kelkaj tagoj komenciĝos miaj ferioj, kiujn mi planis pasigi biciklante kun amikino laŭlonge de la Balta marbordo. Damnita kamiono! Sed mizero plej ekstreme, alia biciklo plej proksime. Laŭ familia famo, staris en iu kuza ŝtipejo malnova biciklo de onklino Selma. Por homo, kies profesio estas deĉifri enigmojn kaj rebusojn, kiujn fiuloj metas sur kovertojn por forlogi poŝtistojn al senfina erarvagado, ne estis tro granda detektiva defio elserĉi la ĝustan ŝtipejon. Post mallonga negocado la kuzo kaj mi povis fini nian biciklan komercon per intervira manpremo, sed sen negoca drinko, ĉar tiu kuzo apartenas al la abstinula branĉo de mia familio. Mi, kiel sendube jam evidentas, apartenas al la obstinula. En la unua tago de feriado ni do kune ekiris. La amikino Rozita Berg aperis sur roza, eleganta novaĵo pagita de ŝia patro, kies monujo konkuris kun li mem koncerne dikecon. Tion, parenteze dirite, faris ankaŭ la mia, tio estas, ĝi konkuris ne kun la ventro de direktoro Berg, sed kompreneble kun mia propra staturo. Sur mi ĉiam estis facile kalkuli ripojn. Kalkuli ripojn mi cetere planis dum tiu ĉi feriado provi ankaŭ sur Rozita, kaj eble post reciproka ripkalkulo ni povus meti la unuan riparon sur la duan por sperti, ĉu tia adicio povus plezurigi nin, sed mi nun rimarkas, ke mi devojiĝas de la temo... Se tio okazos duafoje, bonvolu interrompi min! Reen do al la temo. La temo ja estas la biciklo de onklino Selma. Kaj sur ĝi ekiris mi, apud Rozita. Dum ŝi iris antaŭen senbrue, ŝajne senĝene, mi kun peno perknaris antaŭen sur antikva, iam-nigra rustoriĉa pra-ciklo. Rozita apenaŭ zorgis kaŝi sian kompatan rideton. Tiu tamen rapide estingiĝis, kiam la pneŭo de ŝia malantaŭa rado subite estis truita. Mi do devis ekentrepreni - ne la planitan kalkuladon de riparo - sed damnitan plenumadon de riparo. Riparo de truita pneŭo. Se vi volas gajni admiron kaj teneron de juna knabino, nenio superas la pneŭmatikan metodon, tio estas ripari pneŭon de ŝia biciklo. Post tia heroaĵo, ŝi faros por vi preskaŭ kion ajn. Dum tiu ĉi feria biciklado mi trifoje ĝuis tiun preludan aranĝon. Sola malavantaĝo estas, ke riparante biciklan pneŭon, precipe de la malantaŭa rado (kaj naŭ fojojn el dek truiĝas ĝuste la malantaŭa pneŭo; oni povus kredi ke biciklo havas naŭ postajn kaj unu antaŭan radojn), viaj riparantaj manoj neeviteble transprenas iom da oleo, ŝmiraĵo, akumuliĝinta polvo kaj diversajn aliajn substancojn de la biciklo. Mallonge dirite: vi malpuriĝas. Do, la posedantino de la biciklo estos preta fari preskaŭ kion ajn por vi, krom esti tuŝita aŭ eĉ proksimiĝi al vi. Dum la ferioj ne aperis tiu penso en mia menso, sed poste mi konstatis, ke dum la nova elegantaĵo de Rozita trifoje perdis sian aeron pro vitro, najlo aŭ akra ŝtoneto, la monstro de onklino Selma surrulis ĉion cedante eĉ ne unu knabinetan elspiron da aero. Kara onklineto Selma, ripozu vi en paco! Ĉu mi forgesis prezenti al vi onklinon Selma? Pardonu min, sed tio eskapis mian menson. Se vi iam renkontus ŝin, vi certe ne demandus. Ŝi estis, en la vera senco de la vorto, neforgesebla virino. Onklino Selma tute ne estis mia propra onklino. Ŝi estis fratino de la patro de mia patrino. Kiam mia praavino jam naskis sep filojn, ĝenerale unu ĉiujare, krom je superjaroj, kiam ŝi feliĉigis mian praavon per ĝemeloj, tiam finfine aperis onklino Selma. Poste naskiĝis ankoraŭ kelkaj fratetoj kaj fratinetoj. Do, kiam praavino estis okupita melkante bovinon, kuirante terpomkaĉon, naskante filon aŭ lavante kvardek ok litotukojn en truo hakita sur la laga glacio, Selma devis varti siajn nekalkuleblajn gefratetojn, kaj krome bandaĝi siajn sep grandajn fratojn, kiuj falis de arbopintoj, estis trafitaj de bovinkornoj, drivis kun la rivereta torento ĝis mueleja digo, aŭ simple interbatiĝis pugne kaj klabe. Ŝi estis la vartistino, flegistino, servistino kaj ĝenerala patrineto de la familio, ĝis en aĝo de dudek du jaroj ŝi fuĝis al Ameriko kun iu suspektinda viro. Dum du jardekoj ŝia nomo ne estis menciata inter la parencoj, ĝis ŝi subite revenis al la malnova patrio, sola sed kun memestimo, agpovo kaj sentimo sufiĉa por dek familioj. Ŝi havis senfinan stokon da historioj pri siaj travivaĵoj en la "Loop" de Ĉikago. Laŭ propra aserto ŝi sinsekve divorcis de tri edzoj, estris akuŝejon, infanejon, lernejon kaj virinan malliberejon, kaj krome fondis entreprenon kiu produktis forcepsojn. Per tiuj instrumentoj ŝi riĉiĝis, sed kiam ŝi mortis kvardek jarojn poste restis preskaŭ nenio, krom kelkaj memoraĵoj el la Amerika epoko. Unu el tiuj estis forcepso, alia estis biciklo, kiun ŝi iamaniere transportis kun si el Ĉikago. Proprajn idojn ŝi ne havis, almenaŭ ne cisatlantikajn. Cetere, mi forgesis mencii, ke kun la biciklo, mia abstina kuzo ricevis ankaŭ noton manskribitan de onklino Selma mem, en kiu ŝi deklaris, ke "tiu ĉi vera biciklo portis min el la plej densaj kaj danĝerozaj situacioj, en pluvo el kugloj, tra la gangsteraj stratoj de Chicago, kaj - kio estas pli - ĝi neniam perfidis min per truita rado aŭ simila kalamitaĵo". La lingvo de onklino Selma grave suferis dum ŝiaj dudek amerikaj jaroj, kaj krome ŝia fantazio foje subpremis ŝian prudenton. Jaroj pasis ankaŭ en mia vivo, kvankam ne tiel drame kiel por onklino Selma. La eta Rozita transformiĝis al ies edzino kaj ronda dommastrino en iu antaŭurbo, dum mi biciklis plu, riparante pneŭojn de aliaj knabinoj, fianĉinoj, edzinoj. Mi fariĝis pli bonstata kaj aĉetis novajn biciklojn, kies pneŭojn mi riparadis, sed neniam mi devis tuŝi la radojn de tiu pratempa nigra muzeaĵo, la biciklo de onklino Selma. Iufoje en 1987 mi ŝanĝis ĝian ĉenon. Mi tiam ekvidis, ke sur la pneŭo troviĝas teksto: "Golden Vulcan 1908". Nekredeble! Jam preskaŭ okdek jarojn ruliĝis ĉi pneŭo sen riparo. Mi iris al mia kutima biciklo-riparisto, maljunulo preskaŭ samaĝa kun la biciklo. Li kredis memori, ke "Golden Vulcan" estis malnova usona kaŭĉuka firmo, kiu poste fuziiĝis kun "Unityre". En iu katalogo de la biciklo-riparisto mi trovis la aktualan adreson de "Unityre". Komence de 1988 mi skribis leteron al tiu kompanio, menciante ke mi uzas originalan biciklo-pneŭon okdek jarojn aĝa, kaj ke ĝi laŭ mia scio neniam estis truita, malgraŭ intensa uzado. Mi pensis, ke ili eble kolektas tiajn kuriozaĵojn por muzeo, aŭ ke ili povus enigi informon pri la pneŭoj de onklino Selma en la "Guinness-libro de rekordoj". Eble onklino Selma - aŭ eĉ mi - tiam povus esti menciita? Post kvin tagoj venis telegramo el Pitsburgo, Usono: "Ni dankas pro via letero mencianta hazardan bonŝancon koncerne pneŭmatikon de Golden Vulcan. Por jubilea ekspozicio ni aĉetos ambaŭ pneŭmatikojn por 2 000 USD, kondiĉe ke vi ekspedos ilin en unu semajno. Duono de tiu sumo jam disponeblas vianome ĉe Skandinavia Banko. Hezekiel B. Frameson, direktoro, Esplora Sekcio." Ne necesas diri, ke mi konsterniĝis. Kial ambaŭ pneŭojn? Kial "Esplora Sekcio"? Kial tia urĝo? Kaj kial oni proponas tiom da mono por tiu antikvaĵo? Mi cerbumis. Neniam mi estis persono de rapidaj decidoj, kaj ĉi-foje mi post semajno ankoraŭ nenion forsendis. Mi nur komencis helpe de vortaro verki leteron kun kelkaj demandoj, sendotan al la usona firmo. Dek tagojn post la telegramo, en iu mardo, mi renkontis teruran vidon revenante hejmen de mia laboro: friponoj enrompis mian loĝejon kaj ĉion traserĉis. Nenio tamen mankis, almenaŭ mi tiel unue supozis. Poste mi tamen esploris mian provizejon, kie stokiĝas eluzitaj mebloj, skioj, kelkaj jarkolektoj de "Literatura Foiro" kaj "Norda Prismo" iam traserĉindaj, lulilo iam pleniginda, kaj malnova biciklo iam forĵetinda. Tiu kaduka biciklaĉo, kiu havas nenion komunan kun la karmemora onklino Selma, tute neatendite perdis siajn radojn, kiuj ŝajne elrompiĝis tra la malforta pordo kaj ruliĝis for, probable okcidenten! Dum kreskis mia konsterno, mi lasis flegi min de la ŝoko ĉe amikino, al kiu mi hazarde antaŭ kelkaj tagoj pruntedonis la biciklon de onklino Selma. Mia biciklo-riparisto, aŭdante mian rakonton, gravmiene kapjesis. "Efektive mi ĉiam dubis pri tiu mito", li diris. "Kiu mito?" Li viŝis siajn oleumitajn manojn sidiĝante sur stablo plena de laboriloj, biciklopecoj kaj polvo de jardekoj. "Nuuuu", li prokrastis la respondon. "Verŝajne estas nur revo. Aŭ ĉu eblas? Mi ne scias, kion supozi... Ĉiuokaze, inter homoj, kiuj laboras pri bicikloj, oni ĉiam rakontadis pri la eterna pneŭo. Laŭdire ĝi estis eltrovita de iu genia usonano. Sed netruebla pneŭo kompreneble estis mortminaco al la kaŭĉuka industrio. Sekve, oni diras, iu granda kompanio aĉetis ĝin, detruis la dokumentojn kaj provojn, kaj sekret-stampis la tuton. Kion oni faris al la eltrovinto, mi ne scias, sed iamaniere oni ja devis silentigi lin, ĉu per oro, ĉu per plumbo. Tamen, laŭ la mito, la eta entrepreno de la eltrovinto jam distribuis malgrandan nombron da provaj ekzempleroj de tiu eterna pneŭmatiko." Mi devis pinĉi mian brakon. Aŭŭŭ!!! Ne, sonĝo ne estas. Nek probable romano de Valano. Kio nun? Oron oni jam proponis al mi, ĉu do sekvos plumbo? Mi reiris hejmen kaj pripensis funde la situacion. Poste mi ekverkis tute novan leteron de speco, kiun mi neniam kredus verkota de mi. Poste mi pakis kelkajn malgrandajn posedaĵojn kaj ekiris per la biciklo de onklino Selma. Kien? Nu, ĉien kaj nenien. Mia vivo devis preni iomete novan direkton. Mi kompreneble ne plu povas resti en fiksa loĝloko, nek okupi fiksan postenon. Tian mi ankaŭ ne bezonas. De loko al loko mi vagas, ricevante mian regulan subvencion de Unityre, kaj fuĝante de ĝiaj ekzekutaj agentoj. La pneŭojn mi ne vendas, nur mian mutecon, kaj la partopagoj por ĝi kun absoluta certeco daŭros dumvive! Inter oro kaj plumbo mi sur la eternaj pneŭoj de onklino Selma bicikle alfrontas la eternon. Sten Johansson: 1:a premio en la branĉo Prozo de la Belartaj Konkursoj de UEA 1992 BICIKLO DE ETERNO Estis frua mateno komence de junio. Kiel kutime mi duondorme venis surstraten kun intenco preni mian biciklon kaj letargie veturi al la centra poŝtoficejo por ekzorgi pri pakaĵoj, revuoj, fakturoj, amleteroj kaj anonimaj ĉantaĝoj de miaj samurbanoj. Ĉi-foje mi tamen skue vekiĝis. La biciklo estis kunfaldita, sendube de ia obskura varlivera kamiono, por kiu mia kara komunikilo estis nur baranta rubo. Tiu ĉi certa biciklo tamen ne estis de faldebla speco, nek bedaŭrinde remalfaldebla. Mi do devis treni min piede renkonte al laborestraj skoldoj. Sekve, tiutage iu sopiranta virgulino devos kvaronhoron pli longe atendadi mesaĝon de sia amato, aŭ al iu sangavida kapitalisto mankos dum ankoraŭ dek kvin magraj minutoj kelkaj ciferoj en lia miliona ĝirokonto. La afero estis des pli incita, ĉar post kelkaj tagoj komenciĝos miaj ferioj, kiujn mi planis pasigi biciklante kun amikino laŭlonge de la Balta marbordo. Damnita kamiono! Sed mizero plej ekstreme, alia biciklo plej proksime. Laŭ familia famo, staris en iu kuza ŝtipejo malnova biciklo de onklino Selma. Por homo, kies profesio estas deĉifri enigmojn kaj rebusojn, kiujn fiuloj metas sur kovertojn por forlogi poŝtistojn al senfina erarvagado, ne estis tro granda detektiva defio elserĉi la ĝustan ŝtipejon. Post mallonga negocado la kuzo kaj mi povis fini nian biciklan komercon per intervira manpremo, sed sen negoca drinko, ĉar tiu kuzo apartenas al la abstinula branĉo de mia familio. Mi, kiel sendube jam evidentas, apartenas al la obstinula. En la unua tago de feriado ni do kune ekiris. La amikino Rozita Berg aperis sur roza, eleganta novaĵo pagita de ŝia patro, kies monujo konkuris kun li mem koncerne dikecon. Tion, parenteze dirite, faris ankaŭ la mia, tio estas, ĝi konkuris ne kun la ventro de direktoro Berg, sed kompreneble kun mia propra staturo. Sur mi ĉiam estis facile kalkuli ripojn. Kalkuli ripojn mi cetere planis dum tiu ĉi feriado provi ankaŭ sur Rozita, kaj eble post reciproka ripkalkulo ni povus meti la unuan riparon sur la duan por sperti, ĉu tia adicio povus plezurigi nin, sed mi nun rimarkas, ke mi devojiĝas de la temo... Se tio okazos duafoje, bonvolu interrompi min! Reen do al la temo. La temo ja estas la biciklo de onklino Selma. Kaj sur ĝi ekiris mi, apud Rozita. Dum ŝi iris antaŭen senbrue, ŝajne senĝene, mi kun peno perknaris antaŭen sur antikva, iam-nigra rustoriĉa pra-ciklo. Rozita apenaŭ zorgis kaŝi sian kompatan rideton. Tiu tamen rapide estingiĝis, kiam la pneŭo de ŝia malantaŭa rado subite estis truita. Mi do devis ekentrepreni - ne la planitan kalkuladon de riparo - sed damnitan plenumadon de riparo. Riparo de truita pneŭo. Se vi volas gajni admiron kaj teneron de juna knabino, nenio superas la pneŭmatikan metodon, tio estas ripari pneŭon de ŝia biciklo. Post tia heroaĵo, ŝi faros por vi preskaŭ kion ajn. Dum tiu ĉi feria biciklado mi trifoje ĝuis tiun preludan aranĝon. Sola malavantaĝo estas, ke riparante biciklan pneŭon, precipe de la malantaŭa rado (kaj naŭ fojojn el dek truiĝas ĝuste la malantaŭa pneŭo; oni povus kredi ke biciklo havas naŭ postajn kaj unu antaŭan radojn), viaj riparantaj manoj neeviteble transprenas iom da oleo, ŝmiraĵo, akumuliĝinta polvo kaj diversajn aliajn substancojn de la biciklo. Mallonge dirite: vi malpuriĝas. Do, la posedantino de la biciklo estos preta fari preskaŭ kion ajn por vi, krom esti tuŝita aŭ eĉ proksimiĝi al vi. Dum la ferioj ne aperis tiu penso en mia menso, sed poste mi konstatis, ke dum la nova elegantaĵo de Rozita trifoje perdis sian aeron pro vitro, najlo aŭ akra ŝtoneto, la monstro de onklino Selma surrulis ĉion cedante eĉ ne unu knabinetan elspiron da aero. Kara onklineto Selma, ripozu vi en paco! Ĉu mi forgesis prezenti al vi onklinon Selma? Pardonu min, sed tio eskapis mian menson. Se vi iam renkontus ŝin, vi certe ne demandus. Ŝi estis, en la vera senco de la vorto, neforgesebla virino. Onklino Selma tute ne estis mia propra onklino. Ŝi estis fratino de la patro de mia patrino. Kiam mia praavino jam naskis sep filojn, ĝenerale unu ĉiujare, krom je superjaroj, kiam ŝi feliĉigis mian praavon per ĝemeloj, tiam finfine aperis onklino Selma. Poste naskiĝis ankoraŭ kelkaj fratetoj kaj fratinetoj. Do, kiam praavino estis okupita melkante bovinon, kuirante terpomkaĉon, naskante filon aŭ lavante kvardek ok litotukojn en truo hakita sur la laga glacio, Selma devis varti siajn nekalkuleblajn gefratetojn, kaj krome bandaĝi siajn sep grandajn fratojn, kiuj falis de arbopintoj, estis trafitaj de bovinkornoj, drivis kun la rivereta torento ĝis mueleja digo, aŭ simple interbatiĝis pugne kaj klabe. Ŝi estis la vartistino, flegistino, servistino kaj ĝenerala patrineto de la familio, ĝis en aĝo de dudek du jaroj ŝi fuĝis al Ameriko kun iu suspektinda viro. Dum du jardekoj ŝia nomo ne estis menciata inter la parencoj, ĝis ŝi subite revenis al la malnova patrio, sola sed kun memestimo, agpovo kaj sentimo sufiĉa por dek familioj. Ŝi havis senfinan stokon da historioj pri siaj travivaĵoj en la "Loop" de Ĉikago. Laŭ propra aserto ŝi sinsekve divorcis de tri edzoj, estris akuŝejon, infanejon, lernejon kaj virinan malliberejon, kaj krome fondis entreprenon kiu produktis forcepsojn. Per tiuj instrumentoj ŝi riĉiĝis, sed kiam ŝi mortis kvardek jarojn poste restis preskaŭ nenio, krom kelkaj memoraĵoj el la Amerika epoko. Unu el tiuj estis forcepso, alia estis biciklo, kiun ŝi iamaniere transportis kun si el Ĉikago. Proprajn idojn ŝi ne havis, almenaŭ ne cisatlantikajn. Cetere, mi forgesis mencii, ke kun la biciklo, mia abstina kuzo ricevis ankaŭ noton manskribitan de onklino Selma mem, en kiu ŝi deklaris, ke "tiu ĉi vera biciklo portis min el la plej densaj kaj danĝerozaj situacioj, en pluvo el kugloj, tra la gangsteraj stratoj de Chicago, kaj - kio estas pli - ĝi neniam perfidis min per truita rado aŭ simila kalamitaĵo". La lingvo de onklino Selma grave suferis dum ŝiaj dudek amerikaj jaroj, kaj krome ŝia fantazio foje subpremis ŝian prudenton. Jaroj pasis ankaŭ en mia vivo, kvankam ne tiel drame kiel por onklino Selma. La eta Rozita transformiĝis al ies edzino kaj ronda dommastrino en iu antaŭurbo, dum mi biciklis plu, riparante pneŭojn de aliaj knabinoj, fianĉinoj, edzinoj. Mi fariĝis pli bonstata kaj aĉetis novajn biciklojn, kies pneŭojn mi riparadis, sed neniam mi devis tuŝi la radojn de tiu pratempa nigra muzeaĵo, la biciklo de onklino Selma. Iufoje en 1987 mi ŝanĝis ĝian ĉenon. Mi tiam ekvidis, ke sur la pneŭo troviĝas teksto: "Golden Vulcan 1908". Nekredeble! Jam preskaŭ okdek jarojn ruliĝis ĉi pneŭo sen riparo. Mi iris al mia kutima biciklo-riparisto, maljunulo preskaŭ samaĝa kun la biciklo. Li kredis memori, ke "Golden Vulcan" estis malnova usona kaŭĉuka firmo, kiu poste fuziiĝis kun "Unityre". En iu katalogo de la biciklo-riparisto mi trovis la aktualan adreson de "Unityre". Komence de 1988 mi skribis leteron al tiu kompanio, menciante ke mi uzas originalan biciklo-pneŭon okdek jarojn aĝa, kaj ke ĝi laŭ mia scio neniam estis truita, malgraŭ intensa uzado. Mi pensis, ke ili eble kolektas tiajn kuriozaĵojn por muzeo, aŭ ke ili povus enigi informon pri la pneŭoj de onklino Selma en la "Guinness-libro de rekordoj". Eble onklino Selma - aŭ eĉ mi - tiam povus esti menciita? Post kvin tagoj venis telegramo el Pitsburgo, Usono: "Ni dankas pro via letero mencianta hazardan bonŝancon koncerne pneŭmatikon de Golden Vulcan. Por jubilea ekspozicio ni aĉetos ambaŭ pneŭmatikojn por 2 000 USD, kondiĉe ke vi ekspedos ilin en unu semajno. Duono de tiu sumo jam disponeblas vianome ĉe Skandinavia Banko. Hezekiel B. Frameson, direktoro, Esplora Sekcio." Ne necesas diri, ke mi konsterniĝis. Kial ambaŭ pneŭojn? Kial "Esplora Sekcio"? Kial tia urĝo? Kaj kial oni proponas tiom da mono por tiu antikvaĵo? Mi cerbumis. Neniam mi estis persono de rapidaj decidoj, kaj ĉi-foje mi post semajno ankoraŭ nenion forsendis. Mi nur komencis helpe de vortaro verki leteron kun kelkaj demandoj, sendotan al la usona firmo. Dek tagojn post la telegramo, en iu mardo, mi renkontis teruran vidon revenante hejmen de mia laboro: friponoj enrompis mian loĝejon kaj ĉion traserĉis. Nenio tamen mankis, almenaŭ mi tiel unue supozis. Poste mi tamen esploris mian provizejon, kie stokiĝas eluzitaj mebloj, skioj, kelkaj jarkolektoj de "Literatura Foiro" kaj "Norda Prismo" iam traserĉindaj, lulilo iam pleniginda, kaj malnova biciklo iam forĵetinda. Tiu kaduka biciklaĉo, kiu havas nenion komunan kun la karmemora onklino Selma, tute neatendite perdis siajn radojn, kiuj ŝajne elrompiĝis tra la malforta pordo kaj ruliĝis for, probable okcidenten! Dum kreskis mia konsterno, mi lasis flegi min de la ŝoko ĉe amikino, al kiu mi hazarde antaŭ kelkaj tagoj pruntedonis la biciklon de onklino Selma. Mia biciklo-riparisto, aŭdante mian rakonton, gravmiene kapjesis. "Efektive mi ĉiam dubis pri tiu mito", li diris. "Kiu mito?" Li viŝis siajn oleumitajn manojn sidiĝante sur stablo plena de laboriloj, biciklopecoj kaj polvo de jardekoj. "Nuuuu", li prokrastis la respondon. "Verŝajne estas nur revo. Aŭ ĉu eblas? Mi ne scias, kion supozi... Ĉiuokaze, inter homoj, kiuj laboras pri bicikloj, oni ĉiam rakontadis pri la eterna pneŭo. Laŭdire ĝi estis eltrovita de iu genia usonano. Sed netruebla pneŭo kompreneble estis mortminaco al la kaŭĉuka industrio. Sekve, oni diras, iu granda kompanio aĉetis ĝin, detruis la dokumentojn kaj provojn, kaj sekret-stampis la tuton. Kion oni faris al la eltrovinto, mi ne scias, sed iamaniere oni ja devis silentigi lin, ĉu per oro, ĉu per plumbo. Tamen, laŭ la mito, la eta entrepreno de la eltrovinto jam distribuis malgrandan nombron da provaj ekzempleroj de tiu eterna pneŭmatiko." Mi devis pinĉi mian brakon. Aŭŭŭ!!! Ne, sonĝo ne estas. Nek probable romano de Valano. Kio nun? Oron oni jam proponis al mi, ĉu do sekvos plumbo? Mi reiris hejmen kaj pripensis funde la situacion. Poste mi ekverkis tute novan leteron de speco, kiun mi neniam kredus verkota de mi. Poste mi pakis kelkajn malgrandajn posedaĵojn kaj ekiris per la biciklo de onklino Selma. Kien? Nu, ĉien kaj nenien. Mia vivo devis preni iomete novan direkton. Mi kompreneble ne plu povas resti en fiksa loĝloko, nek okupi fiksan postenon. Tian mi ankaŭ ne bezonas. De loko al loko mi vagas, ricevante mian regulan subvencion de Unityre, kaj fuĝante de ĝiaj ekzekutaj agentoj. La pneŭojn mi ne vendas, nur mian mutecon, kaj la partopagoj por ĝi kun absoluta certeco daŭros dumvive! Inter oro kaj plumbo mi sur la eternaj pneŭoj de onklino Selma bicikle alfrontas la eternon. Bonan Matenon! Bonan matenon, Bruno! Bonan matenon! Pardonu min, ke mi skribas ĉi leteron per via tajpilo, vi baldaŭ komprenos la kialon. Atentu: legu la leteron ĝisfine! Nenion faru, ne iru eldome, ne telefonu, neniun stultaĵon faru, sed simple sidiĝu enlite kaj tralegu la tuton! Jes ja, mi scias ke vi dormemas, mi scias ke via kapo pezas kiel sako da plumbo. Mi pensis ankaŭ pri tio, ja pri ĉio mi pensis. Apud vi staras termoso da kafo, do prenu tason! Mi esperas ke ĝi tenis la kafon je konvena varmo, ja pasis kelke da horoj. Nu, tion vi eble ne konscias, sed ne timu, baldaŭ vi ĉion komprenos. Jen, pli bone, ĉu ne? Do, la plej gravan: Ne indas serĉi vian amatinon, Bruno. Ŝi ne plu ekzistas, ja ŝi neniam ekzistis. Ĉu vi mem ne tiel asertis? Mi estis tro ĵaluza, tro suspektema, ĉu ne? Neniu amatino, neniam, ĉu vi memoras? Bone, mi simple zorgis, ke vi diris la veron. Ja vi ĉiam diras la veron, ĉu ne? Do, neniu amatino. Neniam. Ŝi neniam ekzistis, kaj ŝi neniam plu ekzistos. Fidu min, Bruno, nenie vi trovos ŝin, kaj kiel mi jam diris: mi pensis pri ĉio. Pri ĉio, Bruno! Restu kvieta, ne faru stultaĵon! Legu plu! Nun vi sendube komprenas, kial via kapo tiel pezas. La kokteloj, jes, prave! Jam delonge mi konstatis, ke preskaŭ ĉiufoje dum mi laboras nokte, la enhavo de via ĝinbotelo malkreskas. Prave, mi ne trinkas ĝinon, tamen tio ne malhelpis min kaŝe protokoli la noktan ĝinkonsumon en mia hejmo, en nia geedza hejmo. Bone, do la ĝinon mi iomete - plibonigis. Tio por mi ne estis problemo, ne forgesu ke mi tre ofte vespere disdonas dormigilojn al malkvietaj pacientoj. Nur ĉi-foje mi iomete altigis la dozon. Atentu do, se vi nun bezonas drinkon, ne prenu el la ĝinbotelo, eĉ se io restas en ĝi. Prefere prenu viskion, ĉar mi deziras ke vi legu ĉi leteron ĝisfine! Do, se vi ambaŭ ne dormus kiel senpekaj infanoj, vi konstatus ke mi ial ne diligente noktlaboras en la hospitalo, sed tute surprize aperas hejme, je la tria horo nokte. Ke mi ial parkis nian praktikan, pluruzan Volvo proksimege al la pordo. Feliĉe, mi konas vian guston. Kiomfoje mi sidis kun vi en kafejo, en restoracio, en teatro, vidante viajn malsatajn, senripozajn okulojn vagi ĉirkaŭ vi kaj avide nudigi ĉiujn sveltajn, etajn knabinojn kiujn ili trovis! Nu, en ĉiu malbono estas iom da bono… Kaj mi, kiu en la laboro ofte devas levi pezajn malsanulojn, havis neniom da peno kun via eta rufulino! Ĉu vi ankoraŭ kontentas, ke ĉiuj niaj najbaroj estas tiel regulaj teduloj, kiuj kvazaŭ horloĝoj laboras tage, dormas nokte? Mi promesas al vi, ke neniu rimarkis, kiam mi trenis pezan oblongan pakaĵon en la aŭton kaj forveturis al iu roka bordo. Feliĉe, ke nia regiono posedas tiom da lokoj, kie la bordo krutas kaj kie neniu homo nokte rimarkas la plaŭdegon de peza objekto enakviĝanta por ĉiam. Por ĉiam, Bruno! Cetere, se vi intencas iam rekomenci vian trejnadon kun la disk-haltero, vi bezonos kelkajn novajn diskojn. Iel vi perdis du el ili, la dudek-kilogramajn, ŝajnas al mi. Estas nekredeble, ke tiaj aferoj povas malaperi, ĉu ne? Kara Bruno, ne hontu, se vi nun ekpensas pri la polico. Tio estas tute normala afero, do ne miru, ke ankaŭ mi pensis pri ĝi! Ja mi skribis, ĉu ne, ke mi pensis pri ĉio. Do, restas grava averto: Kara edzo, tuj ĉesu pensi pri la polico! Mi aranĝis tiel, ke ĝi ne povos utili al vi, nur malutili. Ne forgesu, ke mi bone vin konas, Bruno! Dum kelkaj jaroj - ĝis vi komencis serĉi aliajn fontojn por via soifo - mi lernis vian konduton en la lito. Tial mi tute ne surpriziĝis trovi en via malstreĉita dekstra mano intiman vestaĵon ŝian, kaj feliĉe mi ne devis tro proksime priflari ĝin por scii, ke ĝi enhavas krom ŝvito kaj aĉa parfuma sapo - kiel vi eltenis tian putinan fetoron, Bruno? - krom tio ankaŭ makulojn de via diodamna, mildiabla, forfikita ĉuro, vi porka fekpekulo! Bone, mi ĝin prenis, kaj antaŭ ol adiaŭi vian ruĝharan plezurinon kaj viajn halterdiskojn, mi zorgis elpremi el ŝi ankaŭ iom da sango sur tiun kalsoneton. Jen sufiĉe interesa trovaĵo por viaj policistoj, ĉu ne? Sendube ankaŭ vi foje legis en ĵurnalo pri DNA-testoj? Tamen ne nervoziĝu, ĝi troviĝas en tute sekura loko, ĝis mi ĝin bezonos… Do, ne paniku, Bruno, restu trankvila, kara edzo! Prenu ankoraŭ kafon kaj viskion! Ne fuŝu, viskion, Bruno, viskion! Nu, cetere tio ne gravas, se vi deziras ankoraŭ iomete dormi, tio ne malutilos al vi. Baldaŭ vi revekiĝos, baldaŭ mi revenos hejmen al mia amplena viro. Ĉu vi bonvolus ŝanĝi litotukojn kaj sterni la liton, karulo? Ĉar mi anticipas ke ĉi-vespere ni havos pli bonan genokton ol delonge… Do, bonan matenon, Bruno! Dufoja Ekspono Ĉu mi trompiĝis de iluzio? Ĉu ĝi estis tutsimple dufoja ekspono? Ĉu inter la 126 respondintoj al mia anonco troviĝas nur friponoj, impertinentaj blufantoj? Aŭ ĉu unu el ili estas vi, mia nekonata granda frato? Mi vojaĝis al Cĥmpulung Moldovenesc por serĉi miajn radikojn. Tio sonas kiel banala modo. Tamen por mi tio estis vivnecesa faro. Mi vivis bonan vivon, supraĵe feliĉan, sed mi venis en sakstraton. Ĝia sola elirvojo estis tiu ĉi savpordo. La vojo reen, suben, en mian nekonatan pasintecon. Kiam mi festis mian dekkvinjariĝon, la gepatroj prezentis al mi la malmultajn objektojn restantajn el mia origino. Temis pri du etaj nigre-blankaj fotoj - unu de eta domo kun tegmento el lignaj skvamoj, alia de juna virino. Dorsflanke estis skribitaj ŝia nomo - Ana Tudorescu - la dato 17 IV 1972, kaj adreso - str. Libertãçii 144, Cĥmpulung Moldovenesc. Ili klarigis, ke la domo estis mia unua hejmo, la loko kie mi naskiĝis. La virino, kamparanino kun flora kaptuko kaj brunaj harplektaĵoj, estis mia vera patrino. Kaj la dato estis la tago de mia naskiĝo - kaj de ŝia morto. Kompreneble mi jam sciis, ke mi estas adoptita el fremda lando, nomata Rumanio. Mi eĉ ankoraŭ portis mian originan nomon Livia kiel duan antaŭnomon. Renate Livia Schneider, jen mi. Sed mi malofte pensis pri tio, mi eĉ zorgis ne pensi pri tio. Ja mi estas brunhara, sed preskaŭ same brunajn harojn havas Panjo, mia adopta patrino, kaj cetere duono de nia urbo. Eble mi havas pli rondan vizaĝon ol Paĉjo, mia adopta patro, sed tio ja kutimas ĉe knabinoj. Mi konservis la du fotojn kiel sekreton, sed dum ankoraŭ kelkaj jaroj mi zorgis ne tro multe pensi pri la afero. Tamen oni ŝanĝiĝas. Mi ne scias, ĉu tio estas normala adoltiĝo, aŭ ĉu mi estas iel aparta. Mi scias nur, ke ekde la aĝo de dudek unu jaroj mi komencis ripete sonĝadi pri tiu nekonata virino kaj la malnova dometo kun ligna tegmento. Kaj fine, en aĝo de dudek kvin, mi ekiris elfosi miajn radikojn. Mi ne priskribos la vojaĝon al norda Moldavio kaj tiu urbeto en la distrikto de Suceava, kie laŭdire mi naskiĝis. En unu tago mi staris ekster ligna barilo, rigardante malbelan konstruaĵon, tute ne similan al tiu de mia foto. Surtegmente neniuj lignaj skvamoj; laŭ la strato longa, malbela doma muro, kiu min forpuŝis. La adreso estis ĝusta, sed aŭ oni jam delonge forigis "mian" dometon, aŭ la dometo de la foto tute ne rilatis al la surskribita adreso. Trans la fenestroj mi videtis vizaĝojn maltrankvilajn, malamikajn. Mi preparis min por foriri, kiam mi ekvidis, ke angule de la malbela konstruaĵo staras eta domo kun tute alia aspekto. Ĝi efektive estis tiu de mia foto. Mi paŝis ankoraŭ flanken kaj levis la malnovan foton, dum mia rigardo alterne saltis inter la bildo kaj la reala domo, kiu estis nur flanka alo de domo pli nova sed tamen pli kaduka. Mi elpoŝigis mian etan fotoaparaton kaj kelkfoje fotis la dometon, mian originan hejmon. Mi atendis, ke tiu momento estos tre kortuŝa kaj emociiga, sed verdire mi sentis nenion. Pli ĝuste, mi sentis min kiel stulta fremdulo kaj turisto. La nunaj loĝantoj evidente ne kuraĝis eldomiĝi antaŭ miaj okuloj. Stratangule mi tamen renkontis najbaron, mezaĝan viron, kiu sciis kelkajn germanajn vortojn. La nomo Tudorescu nenion signifis al li, krom tion, ke ĝi estas tute ordinara, ofta nomo, se mi bone lin komprenis. En la distrikta ĉefurbo Suceava mi akiris helpon de advokato, por serĉi mian patrinon en oficialaj dokumentoj. Li tamen ne promesis al mi grandan esperon, kaj ĝis nun li vere nenion trovis pri ŝi. Mi paŝis surstrate, vizitis kafejojn kaj aŭskultis la molan lirladon de homoj parolantaj en lingvo nekomprenebla al mi. Mi havis la impreson aŭdi kanton, kies melodio ŝajnas iel konata, sed kies vortojn mi tute ne memoras. Senentuziasme mi vizitis kelkajn turistajn vidindaĵojn kaj revojaĝis hejmen. Post mia vojaĝo min trafis leĝera deprimo, kiu daŭris pli-malpli duonon de la aŭtuno. En iu griza oktobra tago mi tamen notis, ke la libertempa filmo ankoraŭ restas en mia fotilo, nerivelita. Mi riveligis kaj kopiigis ĝin en iu butiko kaj hejme sidiĝis kun glaso da vino por rememori la someran vojaĝon. Mi revidis la moldavian dometon, kaj en miaj tri fotoj ĝi aspektis preskaŭ identa kun la heredita bildo. Sur la tria foto surprizis min la vido de du homoj ekster la dometo. Mi ne memoris, ke iuj homoj entute montris sin tie dum mia gapado. Eĉ kontraŭe, mi tre klare memoris, ke fakte neniu homo sin montris! Konfuzite mi observis la bildon de pli proksime, kaj konstatis, ke okazis ia teknika incidento al la fotilo. Estis dufoje eksponita bildo. La du homoj, virino kaj infano, kvazaŭ ŝvebis en la aero, kaj la domo vidiĝis tra la stria jupo de la virino. Sed kiam mi do faris tiun duan eksponon? Post la vizito en la strato "Libertãçii" mi veturis al iu turista vidindaĵo, preĝejo kun belaj pentraĵoj sur la eksteraj muroj. La bildoj de tiu loko efektive sekvis la dufoje eksponitan foton. Kie mi do fotis tiujn homojn? Strange, ke mi tion tute forgesis. Tamen, la bildo restis kiel pruvo, ke mi ja fotis ilin, kaj ili havas evidente rumanan aspekton. Vilaĝanoj kun eksmodaj, tradiciaj vestoj. Mi rigardis pli zorge. Virino kun flora kaptuko kaj malhelaj harplektaĵoj staras apud knabeto, eble kvar- aŭ kvinjara, kun ĉapelo surnuke, kiu donas al li aspekton de vireto. Subite mi sentis frostiĝon. Mi prenis grandigan lenson kaj la malnovan foton pri mia vera patrino. La figuroj de mia dufoje eksponita foto estis ege malgrandaj, tamen... Mi rigardis la negativon, kaj ankaŭ tie ili videblis. Mi pinĉis al mi la brakon, sed ne estis sonĝo. En la fotobutiko oni faris por mi partan grandigon de mia foto, kaj mi denove sidiĝis por kompari. Mi pli kaj pli konvinkiĝis, ke la grandigo prezentas la saman vizaĝon, la samajn harplektaĵojn, kiel la bildo kun surskribo "Ana Tudorescu, 17 IV 1972". El la fotoalbumo de miaj gepatroj, miaj adoptaj gepatroj, mi pruntis kelkajn fotojn de mi mem, faritajn mallonge post mia alveno el rumana orfejo. Mi havis tiam aĝon de du jaroj kaj duono, kaj aspektis preskaŭ kiel knabo kun mallonge tondita hararo. La frunto, la nazo kaj la mentono tre similis tiujn de la etulo en mia foto. La knabo de la dufoje eksponita bildo same kiel mi havis nigrajn, profundajn okulojn kaj etajn kavojn ambaŭflanke de la suba lipo. Mi ne povis ĉesi rigardi la fotojn, la ĵus faritan el mia libertempo, kaj la hereditan, konservitan dum pli ol du jardekoj. Mi ne kuraĝis montri la fotojn al iu alia homo. Mi timis, mi ankoraŭ timas, ke oni traktos min kiel frenezan. Mi denove kontaktis tiun advokaton en Suceava, kaj petis lin anonci en ĵurnalo pri iu orfo Tudorescu, naskita en 1967 aŭ 1968 en Cĥmpulung Moldovenesc. Monaton poste mi eksciis pri amaso da respondoj, kredeble ne tre seriozaj. Cetere, se mi estis adoptita al Germanio, kial mi serĉu eblan fraton en Rumanio? Li povas same kredeble vivi en Britio, Nederlando, Svedio aŭ - nenie! Se li iam ekzistis, nenio pruvas ke li ankoraŭ vivas. Male, se mia mortinta patrino reaperas sur mia foto kune kun knabo, kiu min similas, ĉu tio ne signifas ke ankaŭ tiu nekonata frato jam mortis? Ĉi-kristnaske mi denove vizitos la advokaton en Suceava. Espereble li povos elsarki la evidentajn trompistojn el la amaso da "fratoj". La ceterajn mi volas vidi. Mi serĉos tiujn profundajn okulojn kaj tiujn vango-kavetojn en ĉiu vizaĝo. Se vi ekzistas, granda fraĉjo mia, estu certa ke mi vin trovos! Frotvundo Anna ĝemetis levante la dorsosakon, dirante al si ke ĉiutage de nun ĝi iomete malpeziĝos. Sed tio ne helpis. La rimenoj daŭre tranĉis ŝiajn ŝultrojn. ”Ni povos sekigi la ŝuojn en la gastejo”, diris Jakob kiam ŝi glitstumblis en flako. ”Tamen estos pli seke kiam ni atingos pli alten.” Post kvin kilometroj ŝi eksentis doloron ĉe la kalkanoj, sed tiam jam estis tempo por paŭzo. Jakob kuiris pulvoran supon kaj distribuis po kvar pecojn da krakpano. Sekvis tri kilometroj da deklivo supren. Ili forlasis la malgajan picearon kaj venis inter torditajn betulojn kun flaviĝintaj folioj. Tie ĉio ŝajnis pli tolerebla. Poste ĉesis la arboj kaj kreskis nur arbustoj en ĉiuj aŭtunaj koloroj. Ruĝis la folioj de montaj ursoberoj, verdis tiuj de korvoberoj, oranĝis nanbetuloj, purpuris marĉmirteloj kaj pale flavis salikoj. Sed nun ŝiaj piedoj jam doloregis. ”Jen la plej bela tempo en la montaro”, diris Jakob. ”Ĉu ne?” ”Eble jes. Sed miaj ŝuoj iomete frotas min.” ”Vi devas zorgi ke la ŝtrumpoj ne havu faldon.” Ŝi ja zorgis. Plurfoje ŝi haltis por ĝustigi ilin kalkane, tamen tio ne helpis. Do ŝi plupaŝis laŭ sia kapablo. Ŝi ne volis inciti lin. Li estis ege dolĉa, kiam ĉio fluis glate, sed se io implikiĝis, li tuj iĝis fulmotondro. Se ŝi implikiĝis en io. Tamen ĉi-montare okazos nenio tia. Ili estos duope dum tuta semajno. La lasta kilometro estis terure turmenta. Ŝi ne imagis, kiel ŝi alkutimiĝos. Ĉiu paŝo bruligis ŝin kiel fajro. Poste ŝi kuŝis surlite kun la kruroj alte, tamen ĉiu pulsobato doloris al la piedoj. Jakob devis hejti kaj kuiri. Tio cetere ne estis granda arto – kirli iom da pulvoro en akvo. ”Ĉiuokaze la akvo bongustas”, ŝi diris. Ŝi eble tro maldankemis al Jakob. Li devis mem enporti akvon kaj brullignon, kaj krome kuiri. Ili estis solaj en la dometo. ”Ĉi tio ne aspektas bele”, diris la mastro pri ŝia frotvundo. ”Vi devus antaŭe pansi. Nun ne eblas fari multon, krom teni ĝin pura. Li estis ventmordita kvindekjarulo, tordita kiel betulo. Lia nomo estis Erik, kaj onidire li mastris ĉi tie de pratempe. Li venis por enkasigi la pagon sed restis iom por babili. Super la fera forno pendis iliaj ŝuoj. De temp’ al tempo guto eksiblis sur la fornoplato. ”Mi ne povos marŝi morgaŭ, se la piedoj restos tiaj”, Anna diris. La mastro kaptis ŝian dekstran piedon kaj levis ĝin por ekzameni la vundon. ”Ŝajnas tiel”, li diris kaj singarde lasis ĝin. Ŝi ree menciis la aferon post lia foriro. Sed Jakob ne volis diskuti ripozan tagon. ”Ni havas nian marŝoplanon, kaj ne eblas ja ŝanĝi ĝin jam en la unua tago!” Antaŭ ol endormiĝi Anna pensis pri la neokazinta vojaĝo. La semajno sur Kos kun amikino. Estus bonege, sed eble ŝi pravis nuligi ĝin. Li telefonadus ĉiuvespere por ekscii kion ŝi faras. Bone, en la komenco ŝi estis flatita ke li tiel ĵaluzas. Sed poste tio iĝis iom ĝena. ”Komprenu finfine, Anna. Ne eblas ĉiuloke resti tagon por ripozi. Ni atingus nenien!” ”Sed mi ne povas piediri!” Jakob rigardis ŝiajn frotvundojn kaj suspiris. ”Do surmetu pretpansaĵon kaj krome eble duoblajn ŝtrumpojn. Vi certe alkutimiĝos, ĉu ne?” ”Duoblajn ŝtrumpojn!” Anna elsnufis. ”Ĉu vi estas freneza? Tio eĉ pli damaĝus! Sendube vi aŭdis la mastron diri, ke jam tro malfruas.” ”Ĉu tro malfruas? Kiom li scias? Ĉu vi forgesis, kial ni venis ĉi tien? Ĉar vi volis ekzerci vin kaj iom maldikiĝi!” ”Nu, mi certe ne dikiĝos de tiu diabla krakpano!” ”Ni ja interkonsentis pri la porcioj.” ”Tamen eblas aĉeti manĝaĵojn ĉi tie! La mastro havas provizon.” ”Ĉiam la mastro! Eble vi intencas plipeziĝi je kelkaj kilogramoj? Nu, mi ne restos ĉi tie. Mi pakos, do ni pretos por ekiri post duonhoro.” Ŝi pensis ke li neniam faros tion. Kiam li malaperis sur la ponto trans la riveron, ŝi supozis, ke li ne estas serioza. Sendube li simple starados tie dum kelka tempo, kaŝite malantaŭ la flavaj betuloj. Kaj poste li revenos al la gastejo. Al ŝi. Do ŝi atendis duonhoron. Horon. Sed vane. Ŝi ne povis digesti, ke li foriris lasante ŝin sola. Posttagmeze venis pliaj gastoj. Lagopoĉasantoj. Lennart, kvardekjarulo kun barela ventro, Tobias, aknoplena sed muskola deksepjarulo kaj ilia hundo Katja. Ili jam akiris sakplenon da lagopaj brustoj. Lennart ekis kuiri kelkajn el la brustaĵoj. Li farunis ilin, fritetis en multe da butero kaj surverŝis duonlitron da densa kremo. Poste ili boletis dum kelka tempo. Kaj li kuiris terpometojn de la regiono kaj malfermis bokalon da vakcinioj. Kiam la manĝo estis preta, Tobias alportis dosojn da biero. Simple ne eblis rifuzi, kiam ili invitis Annan al vespermanĝo. ”Kiel statas viaj kalkanoj, knabineto?” scivolis la mastro venante kun sia kajero da kvitancoj. ”Iom pli bone, mi pensas”, diris Anna kun lango glita pro biero. ”Tamen mi ne pluiros.” Ŝi montris la piedojn ankaŭ al la ĉasistoj. ”Fek! Vi iros helikoptere al la hospitalo”, diris Lennart, kaj Anna eksplodis pro rido. ”Mi hejtos la saŭnon, se tio interesos vin”, sciigis la mastro. ”Perfekte”, diris Lennart. ”Tio taŭgos post la manĝo, ĉu ne?” ”Eble utilos al miaj frotvundoj”, diris Anna. ”Certe. Tenu ilin puraj, jen la plej bona.” Feliĉe ŝi trinkis tiom da biero. Aliokaze ŝi eble sentus strange sidi tute nuda inter tri viroj, longe for de aliaj homoj. For de Jakob. Kie ajn li nun estis. Kredeble en alia gasteja domo. Nu, ne indis nun pensi pri li. Ŝi notis ke ili subrigardas ŝin. Lennart senĉese turniĝadis en ŝian direkton por spekti ĉion rekte. La knabo pli embarasite gvatis, ĉefe kiam ŝi rigardis aliloken. Nur la mastro ŝajnis indiferenta. Ŝi retenis la ventron kaj iom elstarigis la mamojn. ”Jen paradizo”, opiniis Lennart. ”Bonege post tago surmonte. Ĉu vi ne konsentas, knabinjo?” ”Jes, estas bone. Eĉ se mi ĉefe sidis endome por ripozigi la piedojn.” Post rapida trempiĝo en la glacie malvarma rivero ŝiaj frotvundoj denove pulse doloris, tamen ne eblus ja iĝi pli pura ol nun. Paŝante laŭ la pado al la dometo, ŝi eksaltis kaj sentis la koron bategi. Io rapide malaperis inter la arbojn! ”Stultaĵo”, diris Lennart metante la brakon protekte ĉirkaŭ ŝin. ”Jen troviĝas neniu homo en grandega distanco.” ”Tamen ĉu eble estis besto?” ”Povas esti. Ĉu ĝi portis kornojn? La boacoj nun subeniras de la montaro.” Estis nekutime ne havi Jakobon en la supra lito. Baldaŭ ŝi tamen sinkis en agrablan ripozon je la sono de nelaŭta ronkado el la ĉasista angulo. Jen kio? Anna skuiĝis ne sciante, ĉu ŝi maldormas aŭ sonĝas. Ŝi ne kuraĝis enspiri. Ne eblis fari sonon. Ie apud ŝi en la mallumo troviĝis io eĉ pli nigra! Iu spiris tute proksime, iu klinis sin super ŝi! Ŝi perceptis malvarmon kaj humidon radiantan el la nigra figuro. Io palpis ŝian korpon. Ĉu la ĉasistoj freneziĝis? Ĉu ne sufiĉas al ili la brustaĵoj de lagopoj? Aŭ ĉu iu venis de ekstere? Ĉu estas realo aŭ fantazio? Ŝi ĉesis spiri kaj ne plu aŭdis alian spiradon, la sango pulsis en ŝiaj oreloj. Ĉu ŝi nun mortos? Ŝi baraktis per la brakoj, kaptis aeron, unu mano trafis la fornon, io klaktintis, ŝi trovis ion el fero, kredeble fajrohokon. Ŝi prenis la feraĵon, kolektis forton kaj ŝovis ĝin kiel eble plej decide kontraŭ la nigraĵo tie super ŝi. Aŭdiĝis basa stertoro, io falis malantaŭen, for de ŝi, kaj ŝi perceptis trenadon kaj skrapadon foren. Ŝi kuŝis maksimume streĉita, spirante retene, premante la fajrohokon tiel ke la fingroj sensentiĝis. Ĉu li revenos? Ĉu li havas armilon? Ĉio silentis nenature. Unu-du sekundojn ŝi koncentris sin, streĉante ĉiujn muskolojn. Kaj jen ŝi flugsaltis risorte, ĵetis sin direkte al la pordo, stumblis eksteren, nudpiede. Nenio okazis, eksterdome estis silente. En onoj de sekundo ŝi notis, ke milionoj da steloj truas la noktan ĉielon. La luno lumigis blankan kovrilon surtere, decimetron da neĝo! Ŝi kuris dudek metrojn ĝis la mastra dometo, ŝire malfermis ĝian pordon kaj ĵetiĝis enen. Ŝi falis bruege super seĝo kaj aŭdis dormeman voĉon. ”Pri kio temas, je kukolo?” Poste eklumis brila punkto, poŝlampo de la mastro, kaj ŝi ĵetis sin ĉirkaŭ lian kolon. ”Eble vi devus fermi la pordon”, li diris. ”Ŝajnas esti frosto.” Li devis mem ellitiĝi por fermi, ĉar Anna rifuzis proksimiĝi al la pordo. Poste ŝi kroĉis sin al li, tremante kvazaŭ konvulsie. Ankaŭ la voĉo tremis, kiam ŝi skue ekrakontis. Ŝi aŭdis lian voĉon, sed ne kion li respondis. Nur liaj manoj atingis ŝin, la manoj kiuj glatumis al ŝi la kapon, ŝultrojn kaj dorson. Malrapide li moligis la kramfon en ŝia interno. Ŝi neniam reiros al la alia dometo. Li simple devis lasi ŝin dormi ĉi tie. Kaj dum la resto de la nokto nenio ĝenis ŝian dormon. Nenio krom liaj varmaj manoj, kiuj serĉis ripozon sur ŝia korpo. Ŝi vekiĝis sola enlite, sed la kafodoro kaj la sonoj de lia matena zorgado trankviligis ŝin. Pala sunradio lumigis angulon de la tablo, kaj la nokta koŝmaro estis malproksima. ”Ĉu vi vidis… iun?” ŝi demandis matensalute. ”Ne, la ĉasistoj ekiris frue. Unu el ili ŝajne trotadis en rondoj antaŭ ol ekiri. Sed la piedsignoj jam duone kovriĝis de neĝo.” ”Kaj troviĝas neniu alia ĉi tie?” ”Ne. Mi rigardis en la gasto-dometo, sed ĝi estas senhoma. Nur via lito restas malorda. Mi alportis viajn ŝuojn.” Ŝi ellitiĝis kaj skoltis tra la norda fenestro. Falis pli da neĝo, eble entute du decimetroj. Estis serene. Flavaj betulfolioj kaj ruĝaj sorpoj buntis kontraŭ la blanka fono. ”La kafo pretas, kaj restas du platpanoj de hieraŭ.” Ŝi sidiĝis ĉetable, meze de suna strio. Ekstere la apuda monto siluetis nigre kontraŭ palblua ĉielo. Post la matenmanĝo ŝi eldomiĝis. Ĉirkaŭ la domoj, inter la mastra dometo, saŭno kaj ŝtipejo, la neĝo estis plena de piedsignoj. Dumnokte paro da fortikaj botoj paŝadis je rondo post rondo. Ekster la fenestro de la mastro ili haltis, piedon ĉe piedo. Sur la ŝtuparo de la gasto-domo ili iris supren kaj ree suben. Anna frostotremis. ”Kion do signifas ĉi tio? Devas esti tiu, kiu eniris al mi!” ”Povas esti. Se iu efektive eniris. Mi preferas pensi, ke vi timigis vin mem.” La mastro havis urĝan tagon ĉe la fino de la sezono. Necesis porti kaj bruligi rubaĵon. Fermi la botelgason. Segi kaj haki ŝtipojn. Anna helpis lin pri la brulligno. ”Kiutage revenos via kuniranto?” li demandis, dum ili lunĉis. Anna levis la rigardon de la konservita viandosupo. Ŝi ne volis rakonti, ke Jakob estas ŝia edzo. ”Mi ne scias.” ”Tamen ĉu li nenion diris?” ”Sendube jes. Sed mi ne pensis ke li vere forlasos min.” ”Ĉu vi ne havas telefonojn?” ”Jes, sed ĉi tie mankas kontakto.” ”Tamen sufiĉas paŝi kelkcent metrojn supren laŭ la deklivo, kaj vi havos kontakton.” Li devis akompani ŝin, ĉar ŝi rifuzis iri sola. Tute ĝuste, ŝi baldaŭ povis telefoni. Kaj alvenis teksto-mesaĝo de Jakob. Ŝi laŭtlegis ĝin: negho chi tie ne malhelpas marshi estu trankvila mi fine reprenos vin. Vere ŝi ne volis paroli kun li, tamen ŝi telefonis. Sed lia poŝtelefono ne estis kontaktebla. ”Nu”, diris la mastro. ”Ne tre klara mesaĝo. Kiam ĝi estas sendita?” ”Hieraŭ posttagmeze.” ”Bone. Nu, miaflanke mi foriros dimanĉe de ĉi tie. Tiam finiĝos la sezono. Sed eble li revenos antaŭ tiam?” ”Mi pensas ke jes. Tamen… se ne, ĉu mi povos paŝi kun vi?” ”Certe, knabineto. Tiam la piedoj ja estos en ordo, ni esperu.” Posttagmeze la neĝo degelis sur malsekaj lokoj, sed intere ĝi ankoraŭ restis decimetron dika, punktita de falintaj betulfolioj. La tero aspektis kiel makula kaj skabia felo. Je la kvara ŝi sidis legante en lia ĉambro. El la ŝtipejo eĥiĝis regulaj batoj de hakilo. Jen kaj jen sekvis paŭzo, dum li stakis. Tio estis ripoziga kaj trankviliga. La vundoj de ŝiaj kalkanoj jam komencis resaniĝi. Eble vespere ŝi igos lin refoje hejti la saŭnon? Ŝi levis sian poŝtelefonon kaj relegis la mesaĝon de Jakob. Sonis kvazaŭ la mastro ion ekkrius de fore, kaj jen aŭdiĝis forta hakilbato. Sendube li devis disigi vere monstran ŝtipon. Tiu tordbetula ligno fojfoje estis ege kontraŭema. Tamen ne sekvis pluaj batoj. Strange, ĉu li denove stakas? Se li pretas, li devus reveni al la dometo. Li ion diris pri kafo. Eble ŝi devus meti kaserolon sur fajron? Ne, ŝi devus unue iri por demandi lin. Li ja ne vundis sin, ĉu? Subite ŝi devis hasti. Ŝi ŝovis la piedojn enŝuen kaj kuretis foren al la ŝtipejo. Li ne staris ĉe la hakŝtipego. Sed kio do kuŝas surtere? Dio! Kio okazis? Ŝi alkuris. Li kuŝis apud la ŝtipego inter amaso da disigita brulligno. Hakilo restis en lia mano, sed dua hakilo kuŝis ĵetite apud li, kaj el lia okcipito sango elfluis kaj miksiĝis kun segaĵo, tero kaj neĝo. Anna kriis. Ŝi enbuŝigis la fingroartikojn kaj hurlis. Ŝi kuris ĝis li, genuis apude, skuis lin, prenis lian manon. Ĝi ankoraŭ ne malvarmiĝis, tamen ŝi ne rekonis ĝin. Ĝi estis velkinta kaj senviva. Ŝi kuris supren laŭ la deklivo kun la telefono enmane kaj la nelaĉitaj ŝuoj surpiede. La frotvundojn ŝi ne plu sentis. Jen aperis signo de telefona kontakto. Ŝi klavis 112. La respondanto estis neelteneble malrapida kaj ŝajnis nenion kompreni. Fine li tamen kaptis la situacion. Oni sendos helpon. Ŝi devis reiri al la mastro. Ŝi iom prokrastis repaŝi al la gastejo. Sidante ĉi tie ŝi sentis ĉion malreala. Ĉu ĉio estas nur imagita? Kreaĵo de ŝia nerva fantazio? Fine ŝi lamis ree malsupren. Ne, jen li kuŝis same kiel antaŭe. Nun la mano estis pli malvarma. Ankaŭ la aero ŝajnis frosta, kaj kelkaj neĝoflokoj ŝvebe sinkis sur lian korpon. Ŝi kaŭris sufiĉe longe apud li. Kiam ŝi ne plu eltenis vidi tiun senvivan dorson, ŝi decidis atendi en lia dometo. Ŝi venis en la ĉambron. Iu sidis ĉetable. Ŝi ne timis, nur robote notis tion. Li estis Jakob. Kion li faras ĉi tie? Ŝi ne komprenis. Ŝi sidiĝis kontraŭ li nur gapante. Sed li estis alia Jakob. Malpura, fremda, sovaĝa Jakob kun morta rigardo kaj freŝa vundo sub unu okulo. Li diris nenion. Ili sidis tiel dum eterno, gapante unu al la alia. Ŝi nekomprene. Li nevidante, ŝajnis al ŝi. ”Ĉu vi estas ĉi tie, Jakob?” ŝi fine diris. ”Mi revenis”, li grakis. ”Kiel mi diris…” Lia rigardo vagadis. Ŝi ne rekonis ĝin. Ĉio pri li ŝanĝiĝis. ”Ĉu vi ne marŝis pluen?” ŝi provis kontakti lin. ”Pluen. Kaj reen. Tra neĝo! Ha ha! Vi ne pensis! Ke mi vidis vin! Kun la porkoj…” ”Kion vi volas diri?” ”Ne ŝajnigu vin stulta! Mi ja vidis vin umi! Jam pli da frotvundoj, ĉu ne!” Li pene stariĝis kaj ŝanceliĝis kelkajn paŝojn de la tablo. La vesto estis kota kaj malseka. Liaj piedoj ŝajnis frostigitaj terbuloj. Li etendis manon kvazaŭ hazarde al la lito. ”Ĉu tie?” Ŝi estis muta. Ŝi nenion komprenis. ”Ĉu tie?” li hurlis. Poste li paŝis kontraŭ ŝi levante la manojn. Fine ŝia korpo ekvivis, ĵetiĝis al la pordo kaj elkuris nudpiede. For inter la arboj, al la ŝtipejo, ĝis la mortinta mastro jam pudrita de nova neĝo. Jakob malrapide sekvis ŝin. Anna vidis lin alveni. Ŝi klinis sin teren, kaptis la hakilon kuŝantan apud la senmova korpo, levis ĝin kiel protekton. Jakob haltis. Ŝi restis apud la ŝtipego. Jakob refoje impetis, ŝanceliĝis kontraŭ ŝi. Li kaptis la tenilon kaj ili tiradis la hakilon inter si. Li ekkriis, skuegis kaj ŝiris ĝin el ŝiaj manoj. Li levis ĝin superkape. Ŝi retropaŝis, terurite. La helikoptera flaf-flaf-flaf forprenis lian ekvilibron, lia rigardo glitis supren alĉiele, li maltrafis ŝin, perdis la piedapogon kaj falis. Li ne lasis la hakilon sed restis kuŝanta surtere, peze anhelante, kiam la helikoptero surteriĝis en neĝokirlaĵo inter la ŝtipejo kaj la saŭno. Anna kuretis al ĝi, klopodante por pensi. Ŝi devos klarigi kio okazis. Ŝi ŝatus, ke anstataŭe iu klarigu tion al ŝi. Ŝi rigardis suben al siaj nudaj piedoj en la malpura neĝo. Ŝi sentis nenion plu. Glosoj: doso AC HV KVE MG OA PBE cilindra ladskatolo, precipe por trinkaĵo aŭ manĝaĵo korvo-bero EDK EV WP Empetrum nigrum L, arbusto kun nigraj beroj marĉ-mirtelo EV Vaccinium uliginosum L, mirtelosimila bero iom ovoforma, kun senkolora interno monta urso-bero Arctostaphylos alpinus (L.) Sprengel, arbusto kun nigraj beroj nana betulo WP EDK EV Betula nana L, tere rampanta arbusto AC André Cherpillod: NePIVaj vortoj, 1988 EDK Erich-Dieter Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, 1999 EV Ebbe Vilborg: Ordbok Svenska-Esperanto, 1992 HV Henri Vatré: Neologisma glosaro, 1989 KVE Kreuz-Mazzolini: Komerca Vortaro en Esperanto, 1927 MG Marinko Gjivoje: Esperanto-Serbokroata Vortaro, 1958 OA O. Avsec: Esperanto-Slovena Vortaro, 1957 PBE Praktika Bildvortaro de Esperanto, 1979 Kastelo de Revoj Matene iun sabaton en la fino de aprilo 1998 mi heredis kastelon. Nu - almenaŭ duonon. Tio estis subita surprizo, kaj pro la surprizo - kaj eble krome pro ia kapdoloro - mi ne tuj pensis pri tio, ke akiro kaj perdo rajdas duope. Ĝis tiam mia mateno ne komenciĝis tre bone. Mi vekiĝis kun krevantaj tempioj kaj asfaltita gorĝo, kaj kiel mustardo post la manĝo iu nervoza juna viro, Jan aŭ Wim aŭ io simila, staris super mi. "Do, ĝis revido!" li diris tre afable. "Vi ja povos telefoni iam." "Mhmm", mi kapjesis kaj ridetis bele. Ĉiuokaze mi pensis belan rideton. Iom neatendite mi reendormiĝis, kaj vekiĝis kelkajn horojn pli malfrue pro tio ke la printempa suno plenigis mian studentan ĉambron per malfreŝa sento. Mi trenis min ellite kontraŭ la duŝejo kaj fridujo, kaj apenaŭ havis tempon enverŝi glason da lakto kaj elpreni mian kontraŭkoncipan membranon, kiam mi ekvidis blankan leteron de dika kvalito, kiu kuŝis sur mia enireja mato. Tri glumarkoj en koloroj de ruĝvina vomaĵo kun la teksto "eksprese" ornamis la koverton. Maldekstre aperis en eleganta preso la teksto "Jura Buroo Leĝovski". La letero estis por mi, efektive. Laŭ mia memoro mi ne petis someran laboron ĉe iu Leĝovski, kaj krome oni ja kutime ne pagas por ekspresa distribuo de ia "dankon pro montrita intereso kaj bonvenon venontfoje". Mi ŝirmalfermis ĝin. Post tri glasoj da lakto kaj la lasta tremiga gluto da vodko el mia manĝprovizejo, la situacio jam klaris al mi. Kristale klaris. Mia avo antaŭ nelonge mortis en aĝo de sepdek naŭ jaroj. Tion mi jam sciis, ĉar li postlasis ĝuste al mi elstaran kolekton da ĉipaj broŝuritaj romanetoj el la 1930aj jaroj. Mi estis unu el liaj du heredantoj. La alia estis onklo Uno, kiu siaflanke ricevis same elstaran kolekton da Meissen-imitaĵoj el iu porcelanfabriko en Forsthult, kiu bankrotis jam en 1942. Kion mi ne sciis, tio estis, ke mia avo havis duonfratinon naskitan ekster geedzeco, kiun mia praavino lasis al mia prapraavino, ĉar ŝi - tio estas mia praavino - estis needziniĝinta servistino en bienego apartenanta al la barono Johan August Eberhard Cignaeus. En la bienego vivis ankaŭ iom nebulcerba filo, Carl Wilhelm Cignaeus, kiu longe poste, pli precize en la Kristnaska antaŭtago de 1994, mortis en aĝo de naŭdek ses jaroj. Antaŭ ol tion fari, li tamen en testamento agnoskis sian patrecon rilate al la unuenaskita filino de la servistino Alisia Frank, kaj testamentis al ŝi aŭ al ŝiaj ankoraŭ vivantaj gefratoj sian someran rezidejon Cignejono. Bedaŭrinde li miskomprenis la nomon de sia filino, kio donis okazon por la familio Cignaeus procesi pri la testamento dum pli ol tri jaroj. La verdikto nun estis farita, la Cignidoj malvenkis, kaj Cignejono postmorte transdoniĝis al mia avo, kiu ja ankoraŭ vivis je la forpaso de Carl Wilhelm Cignaeus. Mallonge dirite: duono de la kastelo nun estis la mia. Tio do okazis printempe en 1998. Je tiu momento mi de baldaŭ tri jaroj vane studadis interlingvistikon en Amsterdamo. Vane, unue, ĉar mi ĵus la trian fojon malsukcesis pri la ekzameno de Kompara Transitiveco, kaj la ŝanco sukcesi kvarafoje ŝajnis malgranda. Vane, due, ĉar por lingvistika studentino estis praktike neeble akiri la okazon staĝi ĉe la Eŭropa Unio kaj per tio iam okupi mongajnan postenon. Eventuale mi povus fariĝi tradukisto en la loka oficejo en Perditeborg de la Nord-Orient-Forgesia Incendiasekura Societo. Vane, trie, ĉar kvankam mi vere penis kaj ŝvitis, mi ne sukcesis restigi iun estontan filologon, fonetikiston, etimologon aŭ - en plej malbona okazo - interpretiston pli longe ol dum unu nokto en mia simpla studenta ĉambro. Ĉio indikis, ke jam temp’ está por ekiri laŭ nova vojo. - - - Mi alvenis en la krepuskiĝo. Cignejono situis sur terpinto, kie kverkoj kaj aceroj ĵus ekfoliis. Ĉirkaŭe etendiĝis golfoj kaj vastejoj de la Balta maro, iomete krispigataj de milda kaj refreŝiga elmara brizo. En la akvo speguliĝis la helflava rokoka fasado de Cignejono, kvankam tion mi ne vidis venante, ĉar la rokoka fasado rigardas eksteren, al la strando kaj la eta parko. Kontraŭ la alvena vojo la kastelo elmontris blankan novklasikisman fasadon, kiu ricevis vere antikvan trajton de la lokoj, kie stuko forfalis. La du restantaj flankoj estis pli striktstilaj; eblus nomi ilin karakterizitaj de tegolfareja modernismo. La pordo estis ŝlosita, sed mi facile helpis min eniri ŝovante la manon tra vitro plej proksime de la porda klinko, pli ĝuste tra aperturo kie mankis vitro. La ĉambroj estis multaj kaj grandaj. Eĉ pli grandaj ili ŝajnis pro tio ke la anguloj estis apenaŭ distingeblaj en la vespera obskuro. La elektro estis malŝaltita. El la kuirejo, granda kiel eta lekcia halo en la Lingvistika Instituto de Amsterdamo, aŭdiĝis susurado kaj pepado. La kuireja pordo rezistis kaj ĝemis, kiam mi fermis ĝin. En la supra etaĝo mi elserĉis dormĉambregon kun lito preskaŭ kvadrata. Kuŝante diagonale mi tamen povis etendi min. - - - "Ĉu vi estas tiu, kiu anoncetis?" Ankaŭ ĉi-foje viro staris super mi kiam mi vekiĝis, sed ĉi tiu nomiĝis nek Jan nek Wim, tio klare vidiĝis. Krome li neniel montris signon de tio ke li foriros. Anstataŭe li volis scii, ĉu mi enigis anonceton en la gazeto Turisto. Jes, mi tion faris. Kaj same en La Espero, Heroldo kaj La Naturamiko. Mi intencis luigi ĉambrojn al feriantaj samideanoj, prezenti matenmanĝon kaj regali per kastela etoso kaj marborda pejzaĝo kaj prelegoj kun diapozitivoj. Kontraŭ modesta pago. Kaj jen evidente jam samideano staras en mia dormsalono! "Mi volas diri nur! Ke mi parolis kun! La Administracio de! Agrikulturo! Kaj ili diras ke! Tio estas entrudiĝo en! Ĝisnuna utiligado de! La tero!" La samideano, kiu estis vestita per blua laborkompleto, kaj eble tamen ne estis samideano, sonis iel turmentata de astmo. "Kiu vi estas?" mi eligis. La blua kompleto aspektis kvazaŭ al li malfacilus kompreni, ke ne ĉiu konas lin. "Nu, ja kompreneble estas! Mi, ĉu ne! Kiu farmas la! Teron! Stefan Sterkman, ĉu ne!" "Tuj foriru el mia dormĉambro!" mi diris severe, eligante nudan kruron. Aŭ mi telefonos al la polico!" Je la vorto dormĉambro la Blukompleto Sterkman aspektis konfuzita. Kiam mi diris "polico" li mienis ofendite. Sed ekvidante miajn smaragde verdajn piedfingrajn ungojn, li alprenis evidente ŝokitan vizaĝesprimon kaj elmarŝis. Tamen li ne estis pli severe vundita ol turniĝi en la pordo por elpafi: "Estos nenio el! Tiu afero!" - - - La minaco pri telefonado al la polico estis pura blufo, ĉar mi ne sciis, ĉu la telefono jam estis ŝaltita. Sed tion mi baldaŭ eksciis. Akuta signalo eĥiĝis tra la kastelo. Mi bezonis precize dek kvar signalojn por trovi la aparaton, sed la voko ŝajne estis grava. "Ĉu sinjorino Svedin?" "Jes", mi respondis, ĉar tio pri sinjorino kaj fraŭlino neniam signifis por mi ian baron. "Parolas sinjorino Kortuŝko en la Centra Oficejo. Mi vidas jene, ke vi anoncis pri la Verda Paradizo Cignejono?" "Jes, vi pravas." "Nu, mi vidas jene, ke vi ne membras?" "Kio?" "Laŭ tio kion mi vidas jene, vi ne estas membro?" "De kio?" "De Universala Esperanto-Asocio! Mi ne vidas jene... aŭ ĉu?" "Do kio?" "Nu, mi vidas jene, ke vi ne membras en UEA, do ni ne povos agnoski vian kursejon, laŭ tio, kion mi vidas jene." - - - Samtempe kiam mi remetis la parolilon, oni sonorigis ĉe la ekstera pordo. "Sonorigis" eble estas troigo; la malnova sonorilo ekbruetis. Kaj mi eĉ ankoraŭ ne surmetis mian vizaĝon! Mi havis tempon nur volvi ĉirkaŭ mi la littukon kvazaŭ sarongon, kiam la pordo fluge malfermiĝis, kaj enpaŝis damo kaj ulo. Jes, tiel ili vere aspektis: la damo havis oran rebrilon de sia hararo kaj tre ŝikan mansaketon de la ŝultro. Ankaŭ la ulo portis sakon surŝultre, de la speco kiu plenplenas de fotoaparatoj kaj objektivoj. Krome la ulo havis cigaredon kaj vangoharojn. "Bonan booonan, kara eeeta, jen mi, jen sinjorino Beko, kaj jen Ĝimi, nu sed jene vi ja havas beleeegan domon, ĉu ne, kara eeeta, prefere ni komencu ĉi tie, ĉu ne, sed mi vidas ke ni eble bezonas iiiomeeete da afeeeroj por kompletigi, do pardooonu min iomeeete, kara eeeta, nur momenton, poste ni tuj tuj tuj reveeenos, Ĝimi, ni prenu la kamioneeeton, ĉu ne, ĝi ja estas libera, ĉu ne..." Ŝajnas al mi, ke ŝi diris "Beko". Eble efektive estis "Becker". La damo kaj la ulo malaperis, sed apenaŭ ili malĉeestis, kiam estis tempo por la sekva. Viro ĉirkaŭ 55-jara, kun kvadratita kaskedo. Li etendis manon. (Kiel li envenis? Tra la pordo, kompreneble, ĉar la ulo ne fermis ĝin post si.) Mi ne kuraĝis akcepti lian manon, parte pro tio, ke la littuka sarongo riskus fali en iom tro malavaran dekoltaĵon - bedaŭrinde mi neniam trovis miajn mamojn sufiĉe elstaraj, precipe ne la maldekstra - kaj parte pro tio, ke li aspektis kiel tia ulo, kiu jam kaptinte sian predon, neniam plu lasas ĝin. Iomete kiel melo, se vi komprenas min. Do, nia rilato jam dekomence estis iel streĉita. "La komunumo", li prezentis sin. "Misberg. Nur por sciigi, ke hotela agado ne aktualos. Zono destinita por rekreado. Unuopa feria domo povos esti permesita. Hotelo ne. Tute kontraŭas la intencojn de la dispozicia plano. Apelacion oni direktu al la gubernio. Se oni estas ano de la komunumo, kompreneble." La lastan frazon li diris kun alia, kvazaŭ moketa tono. - - - Mi ŝanĝis al ĝinzo kaj bluzo por povi mansaluti eventualajn novajn vizitontojn, kaj krome ligis fulardon aĉetitan en Parizo ĉirkaŭ mian iom tro magran kolon, por simboli mian pozicion de kastela sinjorino. Poste mi elpaŝis en mian kastelan parkon. Estis brila maja tago. La parko estis de angla stilo, iom sovaĝtipa, kaj en la deklivo kontraŭ la Golfo de Ŝlimholm la grundo estis kovrita de latiroj, konvalaj folioj kaj florintaj blankaj anemonoj. Ĉe la strando remboato kuŝis enakve, aŭ pli precize subakve. Tiun oni sendube povus mallikigi pli-malpli bone, por luigi al naivaj, fidemaj kaj rememaj samideanoj. Kiam mi repaŝis supren, mi rimarkis, ke hodiaŭ ne blovas de la maro, kiel hieraŭ, sed de la tero. Kun la vento venis odoro de agrikulturo. Eble iomete tro intensa, tamen por stresataj urbanoj ja efektive utilas havi okazon enspiri la parfumon de Nia Patrino la Tero. Mi ĉirkaŭiris mian kastelon kaj rimarkis, ke la odoro ankoraŭ pli intensiĝas. Ĝi ŝajnas veni el granda fojnejo aŭ stalo aŭ kiel oni nomas tian konstruaĵon, eble iom tro moderna por mia gusto. Mi ankoraŭ alproksimiĝis. Antaŭ la grizverda lada fasado de la senfenestra domego staris aŭto kun la surskribo "Porka Ensemado de Kotby." Mi repaŝis. Antaŭ la kastela ŝtuparo preskaŭ surveturis min la leterportisto. La ornamita gisa fermilo de la leterujo rustfiksiĝis, sed tra la frakasita vitro li enŝovis tri leterojn. Mi komencis per tiu, kiu aspektis plej private. Ĝi estis fakturo de Wendela Cignaeus pro luo de la kastela parko, 1.650 eŭroj por la nuna trimestro. Mi komencis ripeti al mi la vortojn de la testamento. Sendube tie oni parolis nur pri kastelo, ne pri la tero, sur kiu ĝi staras. Do mi daŭrigis per la sekva koverto. Sur la ekstero ĝi portis tri kronojn kaj leonon kun du krucitaj glavoj, kaj ĝi venis de MilZ-Or TSU-of K-Det, kaj informis, ke la marbordo ĉirkaŭ la Stultnäsa duoninsulo estas militekzerca tereno kaj restriktita zono, malpermesita por eksterlandaj civitanoj pro la sekureco de... nu, vi scias kiel militistoj esprimas sin; mi neniam povis elteni tian ĵargonon. Ĉiuokaze, la tria letero venis de la Gubernia Muzeestro kaj sur ĝi aperis stiligita bildo pri la fortikaĵo de Forköping. Ĝi komenciĝis tre ĉarme, parolante pri la protektendaj historiaj valoroj de Cignejono, sed mi ne atingis pli longe, ĉar nun io tondris ĉe la pordo. Estis la pordfrapilo kiu forfrapiĝis. Enpaŝis alta, maldika viro en verda alpa mantelo. Li formetis la pordfrapilon, prezentis sin kiel saninspektoro Sven-Kristian Sordidus, kaj petis permeson inspekti la kuirejon. Kiam li fermis post si la eksteran pordon, mi videtis kovritan transportkamionon, kiu ĝuste fiksiĝis en la printempe mola gruzvojeto ekstere. Mi ŝovis sinjoron Sordidus en la kuirejon, enfermis lin tie, kaj turnis min en ĝusta tempo por vidi la Bekon entroti kape de procesio el viroj portantaj ledfotelojn, tapiŝojn, fajrejon el papermaĉaĵo, partojn de vostpiano, spegulojn, vinbotelojn kaj mi-ne-scias-kion. Fine venis la ulo kun sia sako, kaj nun mi vidis, ke sur ĝi troviĝas la teksto "Virina Mondo". "Sed kara eeeta, ĉu vi demetis tiun beleeegan kreaĵon kiun vi portis ĉi-mateeene, bonvolu esti tiel afaaabla denove ŝanĝi, kara eeeta", diris la Beko. "Volonte", mi respondis kaj supreniris al la dormoĉambro, kunrastis miajn aĵojn en la valizon, reŝteliris malsupren kaj eksterdomen dum meblado plej intense disvolviĝis en la salono. Fermante la eksteran pordon kiel eble plej silente, mi vidis oranĝkoloran slipon najlitan sur ĝi. "Sindikato de Hotel- kaj Restoracidungitoj, sekcio 44 (pensionoj en la komunumoj de Forköping, Marĉå kaj Perditeborg). La sindiko por laborista sekureco informas, ke la jena laborejo estas FERMITA pro manko de sekurecaj aranĝoj." - - - Aŭtobuso ekiros nur venontan mardon, sed mi petveturis kun la ensema asistanto, kiu cetere estis tre simpatia knabo nomita Jan. En la posta tago mi paŭzis ĉe mia onklo, kaj tie mi pruntis lian freŝan numeron de Eventoj. Sur la trajno sudokcidenten mi legis kun kontento kaj malstreĉiĝo, ke en Roterdamo oni aranĝos Malferman Tagon, kaj sur la Frisa insulo Ŝiprompiĝoog okazos Semajnfino de la Verda Haringo. Mi fermis la okulojn, klinis min malantaŭen en angulo de la kupeo, pensante, ke kasteloj en la aero foje pli plaĉas, ol tiuj sur la tero. Kemio Mi malpermesis al Fanny razi la akselojn. La krurojn, bone. La bikinan linion, en ordo. Sed neniam la akselojn. Tial mi tuj komprenis, ke ŝi perfidis min. Sendube ŝi sciis, kion tio signifas. Tamen ŝi faris tion. Tio preskaŭ meritas admiron. ”Kiu li estas?” mi demandis. Neniu respondo. Eble ŝi eĉ mem ne sciis, kiu li estas. Eble temis nur pri subkonscia fantazio, instinkta strebado. Jen kiel la kemio funkcias. Kaj kiel do mi povus kontraŭstari la potencon de la kemio? Do, mi lasis ŝin kaj foriris de tie sen turni la kapon. De kvar monatoj ni estis paro. Mi vidis ŝin unuafoje meze de januaro. Mi sidis kun viskio en mia kutima trinkejo, en angulo ĉe fenestro kontraŭ la placo. Ĉe apuda tablo sidis granda aro, kiu multe bruis post pluraj rondoj da biero kaj drinkoj. Poste ili disiĝis, kelkaj tumulte pluiris ien, dum ŝi restis kun sia amikino. Post iom la amikino rigardis ĉirkaŭ si kaj invitis min al ilia tablo. Fanny mem ne turnis sin miadirekten, sed verŝajne ŝia nuko kun kelkaj fuĝintaj malhelbrunaj harfasketoj estis tio, kio igis min translokiĝi al ili. Nu, efektive la kaŭzo kompreneble estis kemio. La amikino prizorgis la plejparton de nia interparolado. Mi regalis ilin per du mojitos kaj post tio sekvis pli da biero. Sendube Fanny estis same ebria kiel ŝia amikino, sed oni rimarkis malpli ĉe ŝi, krom tio ke ŝi iom ŝvitis. Poste, kiam ni survojis de tie, ili malamikiĝis pro tio ke Fanny volis hejmeniri, dum Tereza volis plui en sia hejmo. La fino estis, ke ili disiĝis. Fanny iris en sia direkto, dum mi akompanis Terezan hejmen. Post tiom da trinkado tio kompreneble ne estis erotika atuto, tamen ŝi ŝajnis kontenta. Jen la momento kiam mi eksciis ŝian nomon. Mi mem prezentis min kiel Boris. Oni ja devas iel nomi sin, kaj mi preferas aperi sub pseŭdonimo. Post kiam Tereza endormiĝis, mi cerbumis pri Fanny. Mi konis nek ŝian adreson, familian nomon nek la telefonnumeron. Tamen mi ja havis Terezan kiel ligilon. Mi trovis ŝian poŝtelefonon, foliumis ĝis F en la nomaro kaj konservis la numeron de Fanny Linder en mia propra telefono. Poste mi vestis min kaj iris hejmen. Mi atendis tri semajnojn antaŭ ol kontakti ŝin. Dume mi tamen preparis ĉion serĉante en interreta telefonlibro. Ŝi loĝis ĉe Morena strato 14, teretaĝe. Mi ankaŭ guglis ŝian nomon, sed neniu el la 26 trafoj ŝajnis temi pri ŝi. Ĉiuokaze mi estis tiel preparita kiel eblis. En ŝia nomotago mi sendis bukedon da helruĝaj rozoj. Kaj vendrede vespere mi iris tien. Mi kontrolis, ke estas lumo en ŝiaj fenestroj kaj ke neniu vizitas ŝin. Je la sesa kaj duono mi sonorigis kun botelo da ŝaŭmvino enmane. ”Kion vi efektive volas?” ŝi diris. ”Nur ke vi sciu unu aferon. Vi estas la plej bela virino kiun mi renkontis.” ”Hm. Ĉu vere. Bone, dankon, sed mi ne havas tempon. Mi renkontos amikojn.” ”Kompreneble. Tamen, prenu ĉi tiun botelon, kaj vi eble havos pli da plezuro.” ”Ne necesas. Nek necesas sendi florojn. Ĉar tio estis vi, ĉu ne?” ”Nature, sed ne sentu embarason pro tio. Mi ne ĝenos vin. Oj, kia miso! La korko eliĝis!” Ŝi suspiris. ”Do envenu. Sed je la oka mi devos foriri, kaj antaŭ tio mi duŝos min.” Mi preskaŭ diris, ke ŝi tute ne devas duŝi sin, sed mi glutis la langon kaj iris trovi du glasojn en ŝia kuirejo. ”Vi estas tiu, kiu alkroĉis vin al Tereza antaŭ iom da tempo, ĉu ne?” ”Nu, pli ĝuste okazis la malo. Sed tio estas forgesita kaj pardonita.” ”Ĉu vere? Tamen ŝi sentis teruran angoron poste, se mi ne eraras.” ”Tio ŝajnas iom superflua. Fakte nenio okazis.” ”Ĉu ne? Tiel ŝi ne rakontis la aferon.” ”Eble ŝi ne memoras tre klare. Ŝi estis laca, oni povus diri. Mi surmetis litkovrilon kaj rakontis al ŝi vesperan fabelon.” Fanny ekridis kaj komencis degeli. Ni plu babilis kaj trinketis ĉampanon ĝis la oka kaj duono. Tiam la botelo estis malplena. Ŝi proponis malfermi alian vinbotelon, sed mi memorigis al ŝi la amikojn kiuj atendas. Antaŭ ol foriri de tie, mi vizitis la necesejon kaj serĉis en ŝia korbo por lavotaĵoj. Blanka kalsoneto kaj nigra senmanika ĉemizeto, kiun ŝi kredeble uzis en sportejo, facile trovis lokon en miaj pantalonpoŝoj. Post kelkaj tagoj mi telefonis por inviti ŝin al teatro. Ŝi akceptis renkontiĝi, sed teatro ne tre interesis ŝin. Tio estis perfekta por mi. Ni prenis botelon da chianti en itala restoracio kaj poste iris taksie al Morena strato. ”Tereza preskaŭ svenis, kiam mi diris ke mi renkontos vin”, ŝi diris sidante sur sia sofo el IKEA. ”Ĉu vere? Kial do?” ”Ŝi opiniis ke ni ne konvenas unu al la alia.” ”Mi dubas ĉu ŝi povas prijuĝi tion. Kiam mi renkontis ŝin, ŝi estis apenaŭ kontaktebla.” ”Vi estas tiel malica!” Mi kontemplis tion super la viskio kun sodakvo kiun ŝi surtabligis. ”Ĉiuokaze la kemio decidas”, mi poste diris. ”Kio? La kemio?” ”Jes. La feromonoj.” ”Kion tio signifas?” ŝi scivolis. ”La korpo dissendas etajn odorpartiklojn, unikajn por ĉiu individuo. Ni perceptas ilin subkonscie kaj laŭ instinkto decidas, ĉu temas pri amiko aŭ malamiko kaj tiel plu. Se la kemio ne konvenas, ne indas komenci interrilaton.” ”Ha. Do vi volas diri ke oni elektas flarante?” ”Prave. Sed la plej multaj homoj faras tion sen konscii la aferon. Ne intence. Jen la kaŭzo kial oni ne amindumu kiam oni malvarmumas.” ”Ha ha! Vi estas freneza.” ”Ne gravas. Intelekton kaj aspekton oni povas neglekti. Gravas sole la kemio.” Mi restis tie dumnokte. Kiam mi vekiĝis frumatene ŝia parfumo kaj fumodoro de hieraŭ sorbiĝis en la fonon kaj mi rekonis la odoron de ŝia nigra ĉemizeto. Jen la momento kiam mi konvinkiĝis. Ŝi absolute estis la virino por mi. Komence ŝi ne ŝajnis same certa. Sed ŝi ne kontraŭis renkontiĝi jen kaj jen. Post du semajnoj mi jam vivadis tie kelkajn tagojn semajne. Kelkfoje ni iris ien kun Tereza, sed tio ne estis bona ideo. Montriĝis, ke ŝi estas vera paŭtulino. Tamen Tereza ne estis la ĉefa problemo kiam ni eliris ien. Tio estis ĉiuj uloj, kun kiuj Fanny ne povis ne flirti. Mi sciis, ke tio signifas nenion al ŝi, ĉar mi kaj ŝi estas kreitaj unu por la alia, sed ŝi dissendis ege ambiguajn signalojn al la viroj, kiuj alproksimiĝis por hoki ŝin. Iĝis pli kaj pli evidente, ke mi devas eduki ŝin. ”Vi imagas stultaĵojn”, ŝi diris. ”Mi ne flirtas!” ”Mi scias, kara. La problemo estas, ke vi donas al ili la impreson, ke vi flirtas. La rezulto efektive estas sama.” ”La rezulto? Vi volas diri, ke vi ĵaluziĝas.” ”Tute ne. Mi neniam ĵaluzas. Sed mi sentas certan respondecon pri vi.” La sola efika solvo estis, ke ni ĉesis eliri. Cetere ni ne plu bezonis tion, renkontinte unu la alian. Mi uzis iom da energio por igi ŝin plene kompreni tion. Ŝi ne estis tre facile influebla. Mi devis apliki mian plenan paciencon kaj ĉiujn formojn de argumentoj. Pli malfacile solvebla estis la problemo pri la laboro de Fanny. Mi ne povis teni ŝin for de ŝia laboro, ĉar mi mem devis zorgi pri mia ofico en la urba arkivejo. Sed mi alkutimiĝis akompani ŝin al kaj de la infanejo, kie ŝi laboris. Ne estis tute facile organizi la loĝistikon de tio, ĉar ŝi deĵoris en iom variaj horoj, sed problemoj ekzistas por esti solvitaj. Restis la purigado de ŝia hejma medio. Mi preskaŭ sukcesis igi ŝin ĉesi pri fumado, ĉar mi anatemis tabakon endome. Pli malfacile estis pri parfumo, senodorigilo, arombrikoj, citronstinka lavilo kaj tiel plu. Tie mi renkontis obstinan reziston, sed mi aplikis la taktikon de lacigado forĵetante tiujn produktaĵojn tuj vidante ilin. ”Boris! Mi ne trovas mian senodorigilon!” ”Vi ne bezonas tian, vi ja scias.” ”Ne diru ke vi forĵetis ankaŭ tiun!” ”Fanny, vi havas naturan freŝon. Kial vi volas ekigi kemian militon? Estu vi mem! Mi volas vin tia kia vi estas, ne pakita en parfuma volvaĵo.” ”Ho, mi freneziĝas!” ”Tio ne gravas. Ne necesas afekti. Gravas nur la kemio.” Tamen restis la afero pri haroj. Kaj tie mi fiaskis. Vere, tio okazis ne unuafoje. Eble mi jam devus konscii, ke duono de la homaro luktas en sankta milito kontraŭ la naturo, kiom koncernas kreskantajn harojn. Sed mi certis, ke la racio de miaj argumentoj kondukos al fina venko. Post kvar monatoj mi komprenis, ke mi luktas kontraŭ nevenkebla malamiko. ”Mi ne povas eliri kun tufoj subbrake, ŝi diris.” ”Vi ĉiuokaze devus resti endome, ĉar mi estas ĉi tie.” ”Tio ja ne eblas. Mi devas labori.” ”Kiu do en via laborejo gvatos al viaj akseloj?” ”Ĉesu do! Vi komprenas nenion! Mi sentus min malfreŝa!” Fine mi komprenis, ke troviĝas io, kion ŝi sukcesis kaŝi al mi. Iu, kiun mi ne konas. Ŝi komplete misgvidis min. Estis evidente, ke ŝi havas iun alian. Iun perversan tipon, al kiu ŝi volis montri siajn razitajn akselojn. ”Kiu li estas? mi demandis.” ”Ĉesu! Vi nur imagas aferojn!” Mi vere devis peni por komprenigi al ŝi la gravecon. Fine ŝi sendube komprenis. Ŝi buliĝis en feta pozo surlite tenante la brakojn kiel ŝirmon super la kapo. Sed nature mi estis la pli forta. Do, mi fortrudis ŝiajn brakojn kaj prenis ŝin firme. ”Rigardu en miajn okulojn, Fanny! Kiu li estas?” Ŝi ne respondis, ne povis respondi, ĉar mi kunpremis ŝian kolon ambaŭmane. Cetere mi ne bezonis respondon. Mi jam sciis, kiu li estas. Aŭ kio li estas, kaj jen la sama afero. Kiu ajn el plena grego da stultuloj, flatemaj moluloj sen grajno da spino. Ŝi do ne povis paroli, tamen ŝiaj okuloj parolis. Ŝi rigardis min per okuloj, kiuj ne plaĉis al mi. Mi ne scias kiel priskribi ilin. Ŝajnis kvazaŭ ŝi volus rakonti ion, tamen nek pri li nek pri si, sed pri mi. Kvazaŭ ŝi kompatus min. Kaj tion mi ne povis toleri. Jen ŝi transiris la limon. Ni ne plu povis daŭrigi tiel. Do mi lasis mian prenon, turnis min for de tiuj okuloj kaj foriris. Mi aŭdis ŝin spiregi kaj sentis tiujn okulojn bori mian dorson kiam mi foriris, tamen mi ne turnis min. Mi forlasis ŝin sen rigardi dorsen. La Ĉokolada Biskvito Ventkapulino mi estas, kiu ĉiam perdas ĉion. Ĉe mi ĉiam mankas io esenca, perdiĝas jen umo jen aĵo. Ĉi-foje mi perdis laboron, bonan laboron, pro biskvita mordaĵo. Mi ricevis oficon kiel sekretariino de klinikestro en la urba hospitalo. Ĉio estis jam preta, oni diris, mi devis nur veni duafoje por viziti la ĉefulon mem. Unuafoje li estis en ia kriza konferenco kaj ne povis renkonti min. Je la deka kaj duono mi devis anonci min. Kiel kutime mi iris trame. Ĝenerale mi ĉiam malfruas, sed je tiu grava okazo mi rezervis tro da tempo por la veturo kaj devis atendi duonan horon en la hospitalo. Mi decidis vigligi min per taso da kafo en la kafeterio ĉe la ĉefenirejo. Kun la kafo mi aĉetis ĉokoladan biskviton. La kafejo estis plenplena de atendantoj, sed mi trovis liberan tablon, kie mi metis mian kafon. Kompreneble mi lasis la mansaketon ĉe la kasejo, kaj devis reiri por preni ĝin. Feliĉe neniu fripono jam pinĉis ĝin. Revenante mi konstatis, ke teda, grizhara eksterlandano prenis lokon ĉe mia tablo. Nu ja, nenio direbla, ĉiuj tabloj estas okupitaj, plejparte de unuopuloj. Prenante mian biskviton mi tamen surpriziĝis, por ne diri pli. En la biskvito estis bela spuro de dentoj, mankis al ĝi unu mordaĵo, kaj troviĝis neniu dubo kie serĉi tiun mordaĵon. Antaŭ la maljunulo staris taso da kafo kaj nenio plu. Tamen mi klare vidis lin kaŝe maĉi kaj gluti ion. Li ankaŭ gapis al mia biskvito kaj videble ruĝiĝis. Nu vere, se iu iam havis kaŭzon ruĝiĝi… Feliĉe, mi ne suferas de bacilofobio, kaj pri imundeficito mi jam scias ĉion, do mi decidis ne permesi al tiu naŭza fremdulo embarasi min. Kviete, kun ŝajnigita delektiĝo, mi frandis la reston de mia ĉokolada biskvito, kaj refreŝigis min per la kafo. Dume la viraĉo daŭre rigardaĉis min. "Ĉe ni", mi pensis, "vi ne daŭrigu viajn ŝtelajn kutimojn!" Fine li foriris, kiel batita hundo. Sed revenis? Jes, revenis kun propra ĉokolada biskvito, ĉi-foje sendube honeste aĉetita. Bone, mi ironie ridetis al li. Li metis sian biskviton antaŭ si kaj gustumis sian kafon. Tiam bona ideo kaptis min. "Okulon pro okulo, denton pro dento", diras la Biblio, ĉu ne? Mi rapide prenis lian biskviton, formordis unu pecon kaj ĝuis tiun, remetante la reston antaŭ lin, rigardante lin kun rideto kaj kliniĝante malantaŭen sur la ŝtal-kaj-plasta seĝo. "Kvite", mi pensis, "eĉ bis-kvite!", kaj ridis laŭte pro la senintenca vortludo. Tiam la eksterlandano definitive foriris, plene venkita, lasante siajn biskviton kaj kafon. Tre kontenta pri mi mem mi rimarkis, ke estas tempo iri al la estonta laborejo por renkonti la estron. Facile mi trovis la oficejon, kie mi devis atendi ankoraŭ dek minutojn antaŭ la pordo de la klinikestro. Mi mallaŭte ekzercis prononci lian nomon, kiu estas de fremda origino. Fine mi povis iri en lian ĉambron. Li mem ankoraŭ ne alvenis, kaj mi eksidis sur sofon. Faldante mian mantelon sur la genuojn mi konstatis, ke el ĝia granda poŝo falis io - ĉokolada biskvito! Evidente ĝi estis la mia, do la sola kiun mi aĉetis, kiu neatentite glitis en la poŝon, kiam mi portis mian kafon al la tablo. Ĝuste tiam venis la klinikestro, grizhara enmigrinto, ŝajne ankoraŭ bedaŭranta siajn du ĉokoladajn biskvitojn, el kiuj li povis gustumi nur unu solan mordaĵon. La Garantiulo Do restas kvin, ni kvin eŭropanoj. Ĉiujn pasaĝerojn kun ekstereŭropa pasporto aŭ aspekto oni lasis eliri en Kartumo, ĉu pro ia ideologio, ĉu pro praktika kaŭzo. Kie ni nun estas? Eble en Libio, eble en Jemeno, eble aliloke. Oni ne permesas al ni sperti ion de ekstere, nek ion de la radia interparolo, kiu tamen sendube estas intensa. Ni estas vere bela aro, indaj reprezentantoj de la civilizo, aŭ de la blankuloj, aŭ de la imperiismo, aŭ kian merdon niaj gardantoj kredas sin kontraŭbatali. Du nederlandaj pastroj, misiistoj laŭ propra aserto. Al mi ili pli similas studentojn aŭ instruistojn - sufiĉe junaj, sen aparte religia aspekto. Nu, ili estas ja protestantoj. Ili nomiĝas Wim kaj Jan. En Gabono ili deĵoris, sed survoje hejmen ili partoprenis en misia konferenco. Inter si ili parolas multe. Wim krome klopodas instigi al ĝenerala babilado, pli-malpli vane. Preskaŭ senĉese mi aŭdas ilian ĥoĥoadon kaj la klukan ridon de Jan, kiel botelo malplenigata. Pri kio li ridas mi ne imagas. Plue estas la sola virino, finna evoluhelpa ekspertizisto. Ŝi laboris en lernejo de silvikulturo aŭ io simila, en Kenjo. Ŝia antaŭnomo estas Sirkka, la familian nomon mi ne kaptis, sed ĝi enhavas sufiĉe da literoj en ŝajne hazarda ordo. Tie ĉi ni uzadas la antaŭnomojn; ni estas kvazaŭ familio - ha ha! La misiistoj lastatempe volas inkludi eĉ la gardantojn en la rondon familian - ĉu pro kristana amo, ĉu pro taktiko. Nu, al tio mi revenos. La kvara estas mi. Mia nomo vin ne koncernas, profesie komerca agento de svisa farmacia firmo, nacie franco, kiel vi eble jam divenis pro mia emo rezoni. Mi havas tridek sep jarojn. Tio jam sufiĉas por via bezono. Restas nekonata la kvina. Kaj li restos nekonata, ne nur al vi sed ankaŭ al ni ceteraj. Mi konjektas ke li estas portugalo. Li ne scias aŭ ne volas paroli iun lingvon konatan de ni. Komence mi suspektis lin agento de la kaperantoj, sed jam delonge mi lasis tiun hipotezon. La lingvoj, jes, ni kreis inter ni etan Babilonon. Kun la misiistoj mi parolas mian gepatran, kvankam ilia franca havas leĝeran spicon de petit-nègre, afrika piĝino. Kun Sirkka mi parolas germane, kiun ni ambaŭ scias bone. Mi eĉ preferas ŝian akĉenton ol tiun de germano. Ŝi, siavice, parolas angle kun Wim kaj Jan. La nekonato silentas ĉiulingve. Do, mi parte parolas mian gepatran, sed bedaŭrinde mankas al mi inda aŭskultantaro kiu povus ĝui mian elokventon. Cetere, mi havas kroman kialon ne elokventi, sed ankaŭ al tio mi revenu. Ho, mi preskaŭ forgesis! La gardantoj parolas al ni angle, kun nekonata akĉento. Ili parolas sufiĉe malrapide ke ankaŭ mi kaptu la sencon. La naciecon de la kaperantoj ni ĝis nun ne povis diveni. Inter si ili neniam parolas en nia ĉeesto. * * * Nia provizora prizono estas la antaŭa parto de la kabino, kie ni povas sidi sur la foteloj, promeni po unu persono maksimume ok paŝojn tien, ok reen kaj tiel plu. Nokte ni kuŝas sur la ferdeko de la pasejo, en vico, krom la portugalo, kiu ĉiam sidas. Ĉeestas ĉiam unu aŭ du gardantoj kun mitraleto. Se ĉeestas du, oni rajtas gardata de unu el ili viziti la necesejon en la malantaŭa parto de la aviadilo. Se ĉeestas nur unu, oni devas atendi. La sinteno de la kvin garantiuloj rilate nian situacion montras kiom varias la homa psiko. Sen troa peno oni povus dividi nin en kvin kategoriojn. Eble, se oni analizus zorge, oni trovus pli ol kvin, ĉar en unu kapo ja povas lukti malsamaj sintenoj, ĉu ne? La unua strategio estas tiu de Jan. Li estas simple la fidela sekvanto, kiu bezonas aŭtoritaton. Laŭ li, se ĉiuj nur konfidus al unu volo, ĉio irus glate. Feliĉe li havas sian aŭtoritatulon - krom Dion, kiu tamen ĝis nun ne rimarkeble intervenis - en sia kolego Wim. Kaj tiu Wim reprezentas duan sintenon. Tiu origine ŝajnis celi ĉefe ĝeneralan mobilizon de humoro. Gardu la optimismon, babilu, ludu, amikiĝu. Lastatempe li lanĉis pli ampleksan varion: la musoj amikiĝu kun la kato, kaj nenio malagrabla okazos. Malfeliĉe por li la katoj-gardantoj ĝis nun montris sin skeptikaj; lia amindumo ne vekis tiun teneron kiu kaŝiĝas en ĉiu kreitaĵo, misiisto samkiel teroristo. Trie, la nekonato, kiun mi nomas portugalo. Lia sinteno estas identa al mia prezento de li: nekonata. Li ŝajne ignoras la tuton. Lia malo estas la finnino. Juĝu vi ĉu ŝi naivas aŭ pli ruzas ol mi - ankoraŭ mi mem ne povis decidi. Ŝi diskutas kun la gardantoj, se eblas nomi diskuto tian unuflankan akuzadon. Ŝi nomas ilin perfiduloj, reakciuloj kaj multaj aliaj politikaj terminoj, kiuj al mi estas nuraj frazoj. Kompreneble la gardantoj ne respondas, sed mi vidis ke ili bone komprenas. La angla de Sirkka ne estas perfekta, sed malfeliĉe tiaj politikaj insultoj formas internacian vortaron. Se ŝiaj vortoj ankoraŭ ne vekis reagon ĉe la alia flanko, tamen inter ni estiĝis malagrabla etoso. Wim petegas ŝin ĉesigi la akuzadon, en sia propra intereso. Ankaŭ mi foje konstatis, ke ŝia sinteno estas riska por ni ĉiuj. Sed ŝi per multaj argumentoj pruvis ke ŝi agas prudente. Fine mi mem. Mia strategio baziĝas sur detala konsiderado de la situacio kaj de la alternativaj ebloj. Mia celo estas savi mian vivon, ĉio cetera estas akcesora. La aliaj kvar iru inferen, mi eĉ ĝojos, se tio nur kreskigos mian ŝancon. Tial mi havas du diversajn planojn. La unua, kiun mi senĉese plenumadas, estas ne veki atenton. Estu tiu el la kvinopo, kiun oni laste pripensas. Kial? Simple: se komenciĝos ekzekutado, tiu okazos po unu. La kvina ekzekutoto havos kvinoble pli da ŝancoj pluvivi ol la unua. Mia dua plano estas efektivigota en kriza okazo. Tiam necesos agi rapidege kaj kun unu celo antaŭe fiksita kaj - pense - ripetita. Ĝi estas simpla ĉar ne troviĝas komplika eblo. Mi kuros al la rezerva elirejo, piede frapegos tiel ke la fenestro elfalos, kaj mi elsaltos. Mi ja diris simpla, ĉu ne? Vi ne nomas tion plano; nu bone, donu al mi pli taŭgan! Certe oni pafos al mi, sed homo kuranta kaj saltanta havas pli da ŝancoj eskapi ol homo sidanta, se oni pafas al li per mitraleto. Kaj memoru ke tiu ĉi plano ja sekvos la unuan planon, laŭ kiu oni atendos ion similan laste de mi. Do, sekvante mian unuan planon mi agas kiel eble plej normale. "Ĉiam meze" estas mia devizo. Mi malmulte parolas, sed ne mutas. Mi foje jes, foje ne partoprenas en la kartludado de Wim. (Kartludanta pastro - jen kien atingis la reformacio!) Dufoje mi faris demandojn al la gardistoj: "Kie ni estas?" kaj "Kiam ni liberiĝos?" Neniu respondo, kompreneble. Mi sidas sola pensante, sed ne tro ofte. Mi foje kun la aliaj spekulativas pri niaj gardantoj, sed evitas lanĉi novan, sagacan teorion. Mi eĉ vizitas la necesejon kun meza ofteco. * * * La ĝenerala klaĉo, gvidata de Wim kaj Sirkka, decidis ke ni troviĝas en Libio kaj ke la celo de la kaperantoj estas io kio koncernas Israelon, Iranon aŭ Afganistanon. Ankaŭ mi diskutis pri tiuj eblecoj, sed ili ne kontentigas min. La fluga tempo de Kartumo estis longa. Tio diras nenion pri la distanco, kaj eĉ malpli pri la direkto. Sed tio almenaŭ ebligas ke ni troviĝu pli longe for. De kiu nacieco estas niaj gardantoj? Ni vidis ĝis nun kvar, sed eble troviĝas kvina. Du el ili aspektas kiel araboj, irananoj aŭ mi ne scias kiu nacieco. Unu laŭ mi pli similas hindon. La kvara unuavide povus esti arabo, sed post gvatado mi decidis, ke li estas eŭropano. Sola el la kvaropo li portas sunokulvitrojn - ĉu pro bezono ĉu por kaŝi siajn okulojn, eble bluajn? Mi trapensis ĉiujn konfliktojn kie povus aperi tia aro da teroristoj. Krome, kie Eŭropo, aŭ Okcidento, aŭ io simila estas enmiksita. Definitive mi ne solvis la misteron, sed mi trovis unu aŭ du taŭgajn kazojn. Ĉiuokaze mi pensas ke kelkaj el la viroj apartenas al subpremata malplimulto en lando kun bonaj rilatoj kun okcidenta Eŭropo. Por savi niajn vivojn necesas ke la koncernaj eŭropaj registaroj influu al tiu lando cedi ion. Se mi pravas, ni eble troviĝas en Eŭropo, sed la ŝanco trovi solvon per traktado estas nula. Des pli mi bezonas bonan planon! * * * La situacio grade fariĝas pli streĉita. Hodiaŭ mi ŝtelaŭdis bruskan disputon el la kokpito. Vortojn mi ne kaptis kaj eĉ ne povis identigi la lingvon. Tuj nia gardanto kriis al ni kelkajn sensencajn ordonojn por superi la neaŭdendan disputon. Sur lia frunto ekbrilis gutoj de ŝvito, kaj ŝajnas al mi ke la atmosfero iel nervoziĝis poste. Sendube io okazos baldaŭ. Ĉiuj el ni rimarkas tion, sed ĉu ĉiu havas taŭgan planon? Kredeble - kaj espereble - ne, ĉar tie ĉi kiu venos unue muelos plej frue, kaj kio al unu donos forton, al alia donos morton. Sirkka havas kontraŭan opinion. Ŝi nun intensigas sian klopodon venki bandon da teroristoj per agitado - patose! Ŝi volas ke ni kuniĝu por komprenigi al ili, ke ili plej efike atingos sian celon liberigante nin kaj forlasante la aviadilon. Stultaĵo! Ŝi ja eĉ ne konas ilian celon. Ilia sola eblo - ne atingi sian celon, sed almenaŭ mem eskapi el tiu ĉi ratkaptilo - estas senkompate kaj fridsange komenci ekzekutadon de ni garantiuloj. Malfeliĉe por ili kaj por ni, ke inter ni troviĝas neniu potenculo! Se ne hazarde la mutulo montriĝus ĉefministro de Portugalio! Ĵus Wim faris mispaŝon. En sia penado komprenigi al la nervoza gardanto, ke ni esence havas komunan intereson, li venis tro proksime, kaj la gardanto, kiu estis la "hindo", per sia fusilo puŝfrapis lian bruston. Wim dum momento perdis la spiradon, kaj dum duonhoro la bonan humoron. Ankoraŭ li grimacante metadas la manon al sia brusto, sed laŭte li ne plendas. * * * Nun unuafoje montriĝas samtempe tri kaperantoj, la "hindo", la "eŭropano" kun sunokulvitroj kaj unu el la "araboj". La suntimanto ekparolas, kaj ŝajnas al mi ke lia akĉento estas germaneska. Mi devos konsulti pri tio Sirkkan, se ŝi ankoraŭ restos konsultebla. La viro, mi nomu lin la "germano", sciigas ke ni estas kaptitaj kiel reprezentantoj de imperiismo kaj neokoloniismo, sed antaŭ ĉio pro tio ke ni estas anoj de ŝtatoj en la riĉa mondo. Ni tiel havos eblecon fari fruktodonan oferon al la internacia solidareco kaj tiel plu, verdire mi tuj ĉesas aŭskulti, ĉar troviĝas nenio aŭskultinda. Mi plu cerbumas pri miaj ĝisnunaj konkludoj kaj pri la plano. Ĉio iras kiel mi antaŭvidis. Poste ekparolas la "arabo": "Nia celo estas ke la ŝtatoj-membroj de NATO estu devigitaj postuli de la krima registara kliko en nia sanganta patrio tujan abolon de ĉiuj persekutoj kontraŭ nia popolo, ĝeneralan amnestion kaj senmilitigon de certaj regionoj. Vi helpos al ni atingi tion. Ĝis nun, bedaŭrinde, la registaroj de viaj patrioj nur prokrastis ĉiujn decidojn. Tial ni faros al ili ekzemplon." Mi ne povas nei, ke mi sentas certan kontentiĝon je liaj vortoj. Mia rezonado ĝis nun montriĝis supera al la diversaj spekulativoj de la aliaj garantiuloj. Ankoraŭfoje estos pruvite, ke logika pensado kaj planado pli taŭgas ol spontanismo kaj emociaj agoj. La kaperanto daŭrigas: "Ni troviĝas sur la aerodromo de sudeŭropa ĉefurbo. Post momento la ĵurnalistoj kaj fotistoj troviĝantaj ĉirkaŭ ni povos konstati ke ni ne ŝercas. Sur la teron estos ĵetita la korpo de unu el vi. Ni esperu, ke unu sufiĉos." Li eksilentas kaj la duopo staranta antaŭ ni levas la fusilojn. Kion faras tiu malantaŭe mi ne vidas. Nun pruviĝu ĉu mi ĝuste planis. Kvazaŭ en nebulo mi vidas Wim genui antaŭ mi, kaj samtempe mi fore, tre fore aŭdas virinan voĉon raŭke krii "murdistoj", kaj la du videblaj fusiloj malrapide moviĝas ĝis mi rigardas en la nigrajn faŭkojn de ambaŭ, kaj mia korpo jam estas senmova kiel statuo kiam mi estas ĵetata dorsen kaj aŭdas la akran ekspl... La Naskiĝtaga Donaco Freddy estis tiu, kiu iniciatis la naskiĝtagan donacon por Richard. Kun escepto de Henri, la aliaj amikoj tuj subtenis lian proponon. Freddy estis la centrulo de la grupo, li estis tiu, kiu ĉiam plej malavare regalis ĉebufede, kaj lia memestimo estis la plej alta. Laurent kaj Bernard entuziasme aklamis lin, dum Daniel kiel kutime estis malpli laŭta kaj brua. Sed Henri ne ŝatis la proponon. "Ĉu tio estas donaco por kvindekjarulo?" li demandis. "Se li deziras tian, li povas mem akiri. Li havas monon, almenaŭ sufiĉe por tio, kaj li certe scias kie trovi ilin. Prezenti al li tian ne estas donaco sed insulto!" "Kial insulto?" Freddy refutis al li. "Vi pensas ke vi estas ia konanto de animoj, sed vi ne komprenas normalan homon! Richard estas tute ordinara viro kun ordinaraj sentoj. Li nur iom rustis! Ni helpos al li, donos al li la komencan puŝon por ekruli lin. Poste vi vidos! Li dankos al ni, kredu min!" Tio ne konvinkis Henri-on, sed li povis nenion fari kontraŭ la unueca fronto de la ceteraj. "Kiom kostas?" scivolis Bernard. Li estis edzo kaj patro de tri belaj infanoj, kaj tial ne hezitis malkaŝi sian mankon de sperto en tiu kampo. "Dependas", malklaris Freddy. "Ni prezentu al li bonan, belaspektan, tamen ne tro junan. Iun kiu konas sian metion. Kaj scias kiel fari kun li por altigi ĝin! Mi opinias, ke ni pagu por tuta nokto! Tio donos al li la tempon kiun li eble bezonos. Mi esploros la merkaton, kaj poste kolektos la monon." Richard estis alta maldika viro kun grizaj okuloj, malhele blonda hararo kaj maldika strio de lipharoj. Li estis oficisto en asekura kompanio, faris kalkulojn pri kotizoj kaj rekompencoj. Delonge li vivis sola. Oni sciis, ke li iam havis fianĉinon, eĉ duopon - ne samtempe, pro Dio, sed sinsekve. Dum tiu deko da jaroj, kiam li estis ano de la amika rondo en la bierejo Ĉe l' Verda Rano, oni tamen alkutimiĝis rigardi lin kiel eternan fraŭlon. Por sia kvindeka naskiĝtago li invitis la amikojn al sia hejmo. Tio okazis jam tri- aŭ kvarfoje antaŭe, do oni konis lian loĝejon kaj sciis, ke li estas sufiĉe talenta kuiristo. Li tamen avertis, ke ne estos grandioza supeo. Richard estis viro, kiu preferis simplan, moderan vivstilon. Post la manĝo, li jam anticipe proponis, oni kompletigu la vesperon per vizito al la kutima loko de renkontiĝo, "la Rano". La aliaj rondanoj ŝajnigis akcepti tiun planon, kvankam la iniciato de Freddy signifis ion alian. La vespero komenciĝis gaje kaj plupaŝis en plaĉa etoso, kvankam ial Henri, la intelektulo de la grupo, impresis nekutime distrita. Jam antaŭ la deserto Freddy devis provizore forlasi la kompanion, "por aranĝi surprizon". Richard ridetis tolereme. Li jam bone konis la humuron de Freddy, kaj nur esperis, ke lia surprizo ĉi-foje ne kaŭzos tro da bruo. Li memoris ian surbalkonan artfajraĵon, kiu preskaŭ ruinigis la fasadon de la domego, kie Laurent tiuepoke kunvivis kun sia Estelle. Richard eĉ ŝerce menciis al la restantoj, ke li iom timas surprizon kiu ĝenos la najbarojn. La respondaj certigoj ŝajnis al li aperi en tono de leĝera embaraso. * Oni jam finmanĝis la deserton. Richard demandis, ĉu Freddy renkontos ilin ĉi tie aŭ ĉe "la Rano", kaj oni persvadis lin, ke li baldaŭ revenos. "Ne zorgu pri ranoj, Freddy kunhavos pli bonan frandaĵon!" spritis Bernard. Fine alvenis Freddy kaj enkondukis la damon. Ŝi aĝis eble tridek kvin jarojn kaj estis maldika kaj mezalta. Ŝi portis tre mallongan senmanikan jakon el violkolora nilona pelto. Sub tiu ŝi havis longmanikan bluzon diafane blankan, tra kiu videblis nigra mamzono. Sub minimuma nigra jupo ŝi portis nigran ŝtrumpo-pantalonon kaj violajn botojn el plasto. Ŝia vizaĝo estis forte ŝminkita, kaj la nigraj haroj plaste brilis. Oni sidigis ŝin apud la jubileanton, tostis kaj hurais honore de la kvindekjara Richard. "Jen, Richard, via naskiĝtaga donaco de la amikoj! Kaj ĝi daŭros la tutan nokton! Morgaŭ ne plu estos via naskiĝtago, kaj tiam vi mem akiru la donacojn de la vivo!" Per tiu parolado Freddy prezentis la damon al Richard. Tiu ne sciis kion diri. Li estis embarasita kaj konfuzita. Kion komunan li havas kun tiu ĉi enplastita peco da karno? Tamen, la kompanoj ŝajne trovas la aferon amuza kaj konvena surprizo. Eble ili pravas? Eble li estas strangulo, kiu ne prenas la donacitan plezuron senmedite? Oni ankoraŭ tostis. Freddy gvidis la amikojn en iu maldeca kanto, kies tekston Richard pliparte ne distingis, kaj poste oni ŝovis lin kaj la damon en la dormoĉambron. Freddy fermis post ili la pordon dirante: "Memoru: Vi havas la tutan nokton! Ne urĝas! Do, eluzu la tempon, ĝuu kiom ajn vi povas. Ni, la amikoj, restos en la vivoĉambro dumnokte kun ludkartoj kaj iomete por trinki. Jen, botelo da viskio, prenu ĝin se vi bezonos refortigi vin." Kaj al la virino li direktis la finajn vortojn: "Ĝis la oka matene!" * "Kion vi volas? Ĉu en la liton aŭ iom babili?" la ino demandis kun indiferenta tono de sia iomete raŭka voĉo. Ŝi ĵetis la peltjakon sur seĝon kaj sidiĝis sur la liton de Richard. "Hmm. Eble ni povas... unue iomete... paroli. Eble... ĉu vi prenos glaseton da viskio?" "Bone. Mi prenos gluton." Glasojn Freddy forgesis doni, do Richard eliris por preni tiajn. Bernard renkontis lin per gaja "Ĉu jam preta?", sed li nur ridetis pale reirante kun du glasoj kaj botelo da akvo. "Mi nomiĝas Richard", li diris, levante la glason. "Kaj vi?" "Mi estas Rita. Kaj vi festas la kvindekan, ĉu? Tiu via amiko diris. Sed vi ne aspektas tiom." Richard denove pale ridetis. Li ne atendus, ke en sia kvindeka naskiĝtago li sidante surlite ricevos komplimenton de prostituitino. Nu, pri kio li povas interparoli kun ŝi? Nenio venis al li en la kapon. "Kaj kie vi laboras?" ŝi provis plu konduki la babiladon. "En asekura kompanio", li tuj informis, pensante ke ŝi havas neniun lokon en liaj kalkuloj pri asekuroj. Ŝi ne estis ebla kliento. "Asekura...", ŝi ripetis, pensante ke tia kompanio havas neniun lokon en ŝia vivo. Ne eblas asekuri sin kontraŭ la riskoj de freneza kliento aŭ fuŝa toksiko. Denove li ne sciis kion diri al ŝi. Ne eblis reciproke demandi pri ŝia profesio. "Vi do vivas sola, sen familio?" ŝi daŭrigis. "Jes. Mi vivas sola. Kaj vi? Eble vi havas...?" li ne sciis ĉu diri edzon aŭ viron, sed ŝi anticipis lin. "Ne, ne. Mi ne bezonas viron." Li mallonge ekridis, sed silentiĝis. Ŝi rigardis lin pensante 'Kia stultulo! Ĉu li pensas ke mi rilatas kun la viroj? Ja temas nur pri iliaj monujoj.' "Belan loĝejon vi havas. Vi certe gajnas sufiĉe." Ŝi preferus se tiu ĉi timidulo povus iam levi la ilon kaj plenumi la aferon. Poste ŝi eble povos eĉ dormi ĝis matene. Pagitan dormon. Ŝia sperto konvinkis ŝin, ke flatado pri lia kapablo perlabori monon efikas kiel afrodiziaĵo por la plimulto de viroj. "Nu, tamen ne tro. Estas nur eta apartamento..." Li ektimis ke ŝi, kvankam la amikoj jam pagis, deziros de li krompagon, se li fanfaronos pri enspezoj. Ŝi rigardis ĉirkaŭe kaj ekvidis sur la apudlita tablo talonon de la ŝtata numerloterio. "Ĉu ankaŭ vi ludas en la Numerloto?" En ŝia voĉo jam enŝteliĝis grajno da interesiĝo. Ne hazarde, ĉar la koncerna ludo estis ŝia revo kaj distriĝo, fonto de belaj imagoj kaj fantazioj. "Jes, fakte. Mi ludas ĉiusemajne per kelkaj kuponoj. Ĉu ankaŭ vi?" "Ne ĉiusemajne. Se mi havas monon." Jen li fine ricevis temon pri kiu eblis paroli kun ŝi. Li malembarasiĝis. "Kaj kiel vi ludas? Ĉu vi havas fiksan numerserion?" "Ne, ne. Estus tro granda risko." En la Numerloto la ludanto mem skribas serion el sep numeroj inter unu kaj tridek. Ĉiusemajne oni lotumas gajnantan serion, kaj tiuj, kiuj partoprenis per la ĝusta serio gajnas trezoron. Foje eblas gajni iom ankaŭ per ses ĝustaj numeroj. "Kial tro granda risko?" li demandis kun leĝera amuziĝo. "Ĉar mi ne povas ludi ĉiusemajne. Se mi havus fiksan serion, tiu serio certe gajnus en iu semajno kiam mi ne ludis." Ankaŭ Richard ne aplikis fiksan serion, tamen li neniam agnoskus tiel superstiĉan motivon. Por li la ludado en Numerloto estis scienco. Bedaŭrinde liaj kolegoj en la Kompanio ne prenis lin serioze. Ili ĉiuj ja kutimis je kalkuloj pri probableco - tio estas la bazo de asekurado. Kaj multfoje li aŭdis la mokan demandon 'Ĉu vi pensas ke iu numerserio havas pli altan probablecon por gajni ol iu alia?' Same multfoje li devis ripeti la respondon 'Ne temas pri la probableco por gajni, sed pri la grandeco de la gajno, kiu dependas de la nombroj de gajnantoj.' Kaj plue 'Ĉu vi do pensas ke la nombro de gajnantoj ne sekvas la leĝojn de probableco?' Al kio li suspiradis 'Vi ne komprenas! La homoj ja mem skribas siajn seriojn, surbaze de diversaj konceptoj. Ili elektas siajn numerojn laŭ prefero, ne hazarde, do ili ne subiĝas al la leĝoj de probableco. Sufiĉas esplori, kiajn konceptojn havas la aliaj ludantoj, kaj poste eviti tiajn seriojn, kiujn la aliaj skribas. Se mi sukcesos, mi gajnos, ne pli ofte, sed pli multe!' Tio ja estis simpla logiko. Simpla, racia logiko. Nu, eble ne simpla por la plimulto, tamen por asekuristo tio devus ne esti mistero. Liaj kolegoj devus kompreni ke li pravas, kvankam li eble ne povus klarigi al la virino sidanta apude sur lia lito. "Diru, Rita, ĉu vi jam iom gajnis per la Numerloto?" "Ne, ĝis nun nenion. Unufoje mi havis seson, sed tiusemajne la sesoj nenion donis. Sed ĉar mi jam delonge ludadas, kaj ĝis nun nenion gajnis, do nun la ŝanco por mi devas esti granda." Richard rezignis rakonti al Rita, kiel kalkuli la probablecon de inter si sendependaj eventoj. Anstataŭe li demandis: "Kiel vi decidas viajn seriojn? Ĉu vi havas iujn preferojn?" "Kompreneble! Ĉu ne vi?" "Nu, mi ellaboris sistemon..." Subite ne ŝajnis al li tute maleble klarigi siajn pensojn al Rita. "Vi scias, ke se multaj havas la ĝustan serion, la gajno estas malgranda, ĉu ne? Ĉar ĉiuj gajnantoj dividas la monon. Sed se estas nur unu gajnanto, tiu ricevas la tuton. Tial mi provas trovi numerseriojn, kiujn la aliaj ludantoj ne elektis. Por esti sola gajnanto, espereble." "Kaj ĉu vi jam gajnis?" "Ankoraŭ ne." "Do ankaŭ por vi la ŝanco devas esti alta. Almenaŭ pli alta ol kiam vi komencis! Sed ŝajnas al mi ke vi elektis strangan metodon. Ĉu tio ne signifas, ke vi skribas tiajn seriojn, kiuj havas la plej malgrandan ŝancon?" "Ne, tute ne. Ĉiu serio havas egalan ŝancon." Rita dum kelka tempo primeditis tion, sed nun la entuziasmo de Richard jam vekiĝis, kaj li petis: "Diru, Rita, kiujn numerojn kaj sinsekvojn vi preferas?" "Nu, mi pensas ke sepoj estas nombroj de feliĉo. Do mi ĉiam havas kelkajn numerojn kiuj finiĝas per sep. Kaj mi ankaŭ ŝatas triojn. Nulojn ne. La nombroj kun nuloj malofte gajnas. Kaj ankaŭ kvinojn mi ne fidas. Kaj... lasu min pensi plu..." Richard tre kontentis pri la direkto de ilia interparolo. Li fojfoje faris sekvajn demandojn, la tempo pasis dum gaja interparolo, kaj la enhavo de la viskia botelo malkreskis kaj fine elĉerpiĝis. Li ne bezonis noti ŝiajn indikojn surpapere. Li estis cifera ulo, lia memoro estis normala pri ĉiuj aferoj, sed eminenta pri nombroj kaj numeroj.. En tiel plaĉa etoso forfluis la vespero en la dormoĉambro de Richard. Iam kaj tiam aŭdiĝis voĉoj aŭ tintado de glasoj el la vivoĉambro. Oni ankaŭ funkciigis gramofonon tie ekstere. Kaj kiam Richard ĵetis okulon al Rita, li ne plu memoris la fremdecon kaj eĉ malŝaton, kiun li sentis unuavide. Subite li ekdeziris elprovi sian naskiĝtagan donacon. "Diru, Rita, eble ni povus jam kuŝiĝi?" * Je la kvina horo Rita vekiĝis pro abstino. Ŝi tremante surmetis la kalsoneton, prenis siajn aĵojn, kaj silente ŝtelpaŝis el la dormoĉambro por serĉi necesejon. En la vivoĉambro kvar viroj dormis sur sofo, en foteloj kaj sur tapiŝo. Nur Bernard jam rezignis kaj nokte hejmeniris al sia familio, sed tion Rita ne sciis, ĉar alvenante ŝi ne zorgis kalkuli la virojn, kaj en tiu ĉi momento ŝi apenaŭ kapablis kalkuli ĝis kvar. Ŝi trovis la necesan ejon, kaj kiam ŝi revenis post kelka tempo, ŝi ne plu tremis, kaj ŝia rigardo, se iu ĝin renkontus, estus trankvila. Eble eĉ tro trankvila. Neniu tamen havis okazon sperti tion, ĉar dum ŝi surmetis la ceterajn vestaĵojn kaj forlasis la apartamenton, Richard en sia lito pludormis same kviete kiel la kvaropo en la vivoĉambro. * Rita plu vivadis per la mono de multaj viroj, sed kun du mastroj. La toksiko restis ŝia edzo, al kiu ŝi devis ĉiutage reveni. Kaj la Numerloto restis amanto, al kiu ŝi oferis ŝtelitajn momentojn kaj monerojn. Ŝi revis, ke iutage tiu amanto alvenos kun la Granda Gajno por forporti ŝin de la strato en palacon. Ankaŭ Richard daŭrigis siajn oferojn al la Numerloto. Fojfoje li ŝatus elserĉi Ritan, por kompari, kiel prosperas al ili la ludado, kaj eble ankaŭ por io alia. Tamen, por serĉi sur la ĝusta strato li devus demandi al Freddy kie trovi ŝin, kaj pro tio li prokrastis la aferon. Krome, li ankoraŭ ne havis tiun grandan sukceson kiun li atendis en sia ludado. Li tamen restis konvinkita, ke lia sistemo baziĝas sur racia logiko, kaj finfine iam la logiko ja devos triumfi. Meti Limon "Ĉu do estas vero?" "Estas vero. Ili ekzistas." "Kaj ĉu vi mem vidis iun?" "Mi vidis plurajn. Ne nur vidis, mi eĉ palpis unu." "Vi palpis ĝin? Fi! Sed vi tamen ne... ja vi ne povis... aŭ ĉu? - Ĉu vi efektive... ĉu vi... uzis ĝin?" Samira silentis dum momento, kaj poste diris kun oblikva rideto: "Atendu iomete. Mi rakontos la tuton." * * * Kvankam Samira estis unu el miaj plej bonaj amikinoj, mi ofte demandis min, ĉu ŝi estas tute tia, kia ŝi devus esti. Inter ni estis nur amikeco, sed mi sciis, ke ŝi havis plurajn amatinojn, kaj ili ĉiuj rapide forlasis ŝin. Laŭdire ŝi tro eksperimentis, ŝiaj erotikaj preferoj estis iom... nu, iom ekstremaj. Sed bona amikino ŝi vere estis. Iutage ŝi komencis ripeti iun stultan miton, laŭ kiu en Tahitio oni tenas virojn por amorado. Nu, en la adoleskiĝo multaj knabinoj disvastigas tiajn blagojn, por ŝoki unu la alian. Ĉiuj ja tamen scias, ke oni tenas nur tre limigitan nombron en laboratorioj, kun la celo produkti novajn spermojn por estonta uzo. Per la Natura Historio ni tamen scias, ke en la antikvaj tempoj oni tenis amasojn da viroj, kaj eĉ en plena libereco, kio kompreneble kondukis al teruraj katastrofoj. Milito, sporto, aŭto-ralio kaj atombombo, nu, mi ne scias ĉion, kion ili povis entrepreni. Estas vera mistero, ke oni tenis ilin tiel senkontrole kaj amase. Kompreneble, antaŭ la invento de maŝinoj oni bezonis ilian muskolforton, sed laŭ mi pli bone estus kontentiĝi per bovoj. Kaj la virojn oni eĉ ne kastris! Idiote! Cetere, kvankam oni diras, ke la viro estas duoble aŭ trioble pli granda ol ni, tamen mi dubas ĉu ĝi estas pli forta ol bovo. Kaj certe ne pli inteligenta. Nu, per la Natura Historio ni krome lernis la abomenan fakton, ke iam oni aranĝis la homan reproduktiĝon per senkontrola kopulacio kun viroj, tute same kiel inter bestoj. Kaj nature, en la adoleska aĝo tiaj informoj kondukas al multaj anekdotoj, ŝercoj, provoj reciproke ŝoki kaj embarasi la amikinojn, kaj inter tiu folkloro troviĝas ankaŭ la legendoj pri sovaĝaj viroj ankoraŭ restantaj ie-tie tra la mondo. Kelkaj eĉ rakontas vere maldecajn blagojn pri ĉasistoj, kiuj mortigas tiajn sovaĝbestojn, pardonu, mi volis diri sovaĝvirojn, kaj detranĉas la generilon, por konservi hejme kiel trofeon. Sed ĉio ĉi estas stultaj adoleskaĵoj, kaj ni nun estis pli ol dudekjaraj. Samira vere devus esti pli serioza ol tiel! Mi diris senkaŝe, ke mi trovis ŝian fantazion stulta, sed ŝi nur ridetis. Ŝi komencis paroli pri tio, kiel oni povus uzi viron, kaj mi devis peti ŝin tuj fini. Tia parolo naŭzis min, sed krome mi ne komprenis ĉion bone. Ekzemple, mi ne komprenis kiel tia kuniĝo estus ebla, se ili estas tiel grandaj. Ĉar mi devenas el la kamparo, mi sciis, ke tro granda bovo riskas rompi la dorson de bovino. "Nu, laŭ tio kion mi aŭdis, oni rajdas ilin!" informis Samira. "Kiel ĉevalon." "Kiel ĉevalon?" mi demandis, sendube kun stulta mieno. "Nu, kvankam inverse, kompreneble. Ĝi devas kuŝi surdorse, kaj oni sidas sur ĝi." "Sed kial ĝi restas surdorse, se ĝi tiel fortas?" "Nu, kredeble oni ligas ĝin. Aŭ eble drogas ĝin", supozis Samira. Kvankam mi trovis la temon tro malserioza, mi ne povis rezigni aŭskulti ŝiajn blagojn. Mi tamen ne kredis je tiuj sovaĝaj viroj en Tahitio. Kiel eblus tia afero? La suma nombro da viroj estas sekreta, sed kredeble temas pri malpli ol milo en la tuta mondo, kaj ĉiuloke maksimume unu. Pro la infekto-risko neniu rajtas kontaktiĝi kun ili, krom tiuj homoj kiuj laboras pri la bredado. Estas ankaŭ konate, ke oni zorge disigas la produktatan spermon kaj detruas la senvaloran, ipsilonan, krom en apartaj okazoj por akiri novajn generontojn. Mi ne sciis, kiuj kompatindaj virinoj naskas la estontajn laboratoriajn virojn. Ĉu krimuloj en prizonoj tion faras por pli frue liberiĝi? Ankaŭ Samira ne sciis. * * * Pasis jaroj. Mi edziniĝis al Fernanda, sed Samira restis fraŭlino. Mi preskaŭ dirus "kompreneble". Dum kelkaj jaroj ni ne revidis unu la alian, laŭdire ŝi laboris kiel aktorino kaj multe vojaĝis. Sed kelkajn monatojn antaŭ mia trideka naskiĝtago, mi hazarde revidis ŝin en la kafejo Amazona, kaj ni ĉirkaŭbrakis unu la alian kaj sidiĝis por paroli. Mi rakontis, ke mi kaj Fernanda jam havas dujaran filinon, kiun mi naskis al ni, kaj ke ni planas baldaŭ havi la duan, kiun ŝi naskos. Samira aŭskultis afable, sed kun iom forestanta mieno. Kaj ŝi rakontis pri siaj vojaĝoj, al Novjorko, Sidnejo, Riodeĵanejro kaj tiel plu. Fine ŝi diris kun iom enigma rideto: "Kaj ankaŭ Tahition mi vizitis. Vi scias kial, ĉu ne?" Mi kompreneble memoris tiun iaman legendon. Dum la jaroj ĝi reaperis al mi ĉiufoje kiam mi pensis aŭ parolis pri Samira. Sed mi ridis, kaj diris: "Do, vi sendube elreviĝis!" Ŝi ridetis amare, kaj diris: "Nu, mi elreviĝis, sendube, tamen ne tiel, kiel vi pensas." "Do, ĉu vi renkontis ilin?" Ŝi asertis, ke jes, ŝi vidis la "sovaĝajn virojn" de Tahitio. Kaj unu viron ŝi eĉ tuŝis. Mi ankoraŭ ne kredis, ke ŝi parolas serioze, sed demandis: "Kiel vi renkontis ĝin?" Eble ŝi misaŭdis mian demandon, aŭ ial preferis respondi: "Kie mi ĝin renkontis? Kion vi pensas? Surstrande sub la palmoj? En plenluno? Kun florkrono ĉirkaŭ la koksoj? Ne, Marinka, mi renkontis ĝin en bordelo." "En bordelo? Ĉu inter la - putinoj? Ĉu vi volas diri, ke oni tenis ĝin kiel - viran putinon?" "Jes, prave." "Ĉu ĝi estis ligita?" "Ne, tute ne. Cetere, ili estis pluraj. Kaj ne tre sovaĝaj, bedaŭrinde. Eble drogitaj, mi ne scias. Cetere, ili ne estas tiel grandaj, kiel oni diras. Kiel ni, proksimume. Tiu, por kiu mi pagis, eĉ estis malpli alta ol mi. Kvankam iom pli dika." "Vi pagis por ĝi?" "Jes, mi pagis. Eĉ pli multe ol por ordinara putino mi pagis, sed kompreneble mi ne scias, kiom... kiom el la mono ĝi rajtis mem konservi. Strange, Marinka, mi ne scias, ĉu diri ’ĝi’ aŭ ’ŝi’. Ili estas preskaŭ kiel homoj. Eĉ, mi ie legis, ke en la antikvaj lingvoj oni havis apartan vorton, apartan pronomon por viroj." "Apartan pronomon nur por viroj? Kia stultaĵo! Kaj kian vorton?" "Mi ne scias. Eble ’viri’ aŭ io simila. Ne gravas." "Sed Samira, ĉu vi vere iris kun ĝi? Ĉu vi volis amori kun ĝi? Vi estas... mi ne komprenas, kiel vi kapablus?" Mi vere ŝokiĝis pensante pri mia malnova amikino de la junaĝo, kune kun tia estaĵo, eĉ se ĝi ne estas tiel granda kiel mi kredis. "Mi iris kun ĝi en etan ĉambron kun lito, kaj ĝi senvestigis sin kaj kuŝiĝis surlite. Poste ĝi injektis ion, evidente por erekti la penison..." "Samira, ne diru tiun vorton! Vi nur igas min senĉese pensi pri bestoj!" Mi sentis ondon de naŭziĝo trairi min, sed poste mi devis demandi: "Tamen, diru, ĉu tiu… ĉu ĝia ilo vere similis dildon?" Ŝi ridetis. "Jes, ĝi tre similis dildon laŭ formo, tamen iom malpli regula. Bedaŭrinde la koloro estis sufiĉe malbela. Kiam mi tenis ĝin..." "Vi tenis ĝin!!?" mi preskaŭ kriis. "Jes, kompreneble, kaj kiam mi tenis ĝin, mi sentis la sangon pulsadi tra ĝi. Tio vere estis alia ol la vibrado de dildo. Sed fine mi rezignis la aferon. Unue pro tio ke la viro senĉese maĉadis maĉgumon, kaj tio memorigis al mi Alinan, unu el miaj pli forgesindaj eraroj. Sed ĉefe pro la odoro." "La odoro? Ĉu ĝi odoris?" "Oni ŝprucigis ian spican parfumon en la ĉambro kaj kredeble ankaŭ verŝis iom sur la viron, sed tamen iu alia odoro trapenetris. Kvazaŭ de besto. Virŝafo aŭ boko. Ĉiuokaze tiel ŝajnis al mi. Mi simple ne kapablis. Ĝi tro similis beston! Eble antaŭ dek jaroj mi povus. Tiam mi ankoraŭ volis provi ĉion. Sed nun... Strange! Ĉu mi jam maljuniĝis?" Samira seke ekridis kaj rigardis min. Poste ŝi aldonis: "Mi ĉiam konsideris vin eta prudulino, Marinka! Jes, vere! Ne ofendiĝu! Tre ĉarma, sed pruda. Ĉu ankaŭ mi prudiĝis? Vere amuze! Mi provis preskaŭ ĉion, jam antaŭ dek jaroj. Sed la viron mi finfine rezignis! Necesas ie meti limon, ĉu ne?" Nepoj en Torento Grupo da homoj kolektiĝas ekster malnova, rustbruna barilo. Kelkaj babilas, fingromontras al io trans la barilo. Aliaj staras senmove, silente. Kiam sonas signalo el la malnovaj fulgaj konstruaĵoj trans la barilo, ĉiuj turnas sin tien kaj rigardas unudirekten. Aŭdiĝas obtuza eksplodo, leviĝas fumnubo, kaj brika fumtubego, la plej alta konstruaĵo videbla, ŝanceliĝas kaj falas teren. - Okazis iom pli rapide ol kiam ni starigis ĝin, ĉu ne? diras viro certe pli ol sepdekjara al sia apudstaranto. Sed tiu ne montras signon, ke li aŭdis la komenton. Li skuas la kapon, kiel antaŭ io nekredebla, nekredinda. * Juna viro ŝarĝita per fotoaparato kaj surŝultra sako staras ĉe la bufedo en unu el la du picejoj de Torento. Li parolas kun nigrahara, malalta viro malantaŭ la bufedo. - Do, Mehmet, hodiaŭ vi vendos sufiĉe, ĉu ne? Li kapsignas direkte al la granda ĉambro, kie deko da konstrulaboristoj bruas ĉirkaŭ longa tablo. - Ĉu mi devos longe atendi la picon? - Ne, ne. Tuj-tuj vi havos. Tiuj nur bieron trinkas. Ĉu vi fotis? - Jes. Mi eternigis la momenton, kiam tiuj malkonstruistoj faligis la fumtubon. Li paŝas al la pli malgranda ĉambro kaj sidiĝas sola ĉe tablo. Li rigardas la dorson de knabino, kiu sidas kun taso da kafo ĉe alia tablo. Ŝi turnas sin duone al li kaj salutas hezite. Li reciprokas: - Vi estas... Anna, ĉu ne? Ŝi ridetas. - Ne. Anna estas mia fratino. Mi estas Maria. - Ha, jes, kompreneble. Mi estas Martin. Martin Isaksson. - Ĉu vi vizitas la malnovan hejmlokon? - Vizitas? Tute ne. Mi loĝas ĉi tie de jaro, preskaŭ. Do, mi estis for, sed revenis. - Kaj mi baldaŭ forlasos Torenton. Li aspektas ĉagrenita. - Kial? - Kial ne? Kion fari ĉi tie? - Do... kion vi faris ĝis nun? Ŝi levas la ŝultrojn. - Mi laboras kelkajn horojn en la lernejo. Instruas la anglan kaj francan. Ĉu vi ricevis laboron ĉi tie? - Ne ricevis. Ĉi tie oni ne ricevas laboron. Socialan subtenon oni eble ricevas, sed laboron ne. Mi faris al mi laboron. Laborojn, eĉ. Nun, ekzemple, mi ĵus fotis la sukcesan faligon de fumtubo. La plej alta konstruaĵo de Torento ne plu ekzistas. Ĉu vi ne vidis? - Ne. Por mi oni povas faligi la tuton. Fermi ĉion kaj malŝalti la kurenton. Li paŭtas. - Jen la tipa sinteno de Torento. "Nenio indas, ĉio vanas". Kun tia perspektivo kompreneble ĉio iros inferen. Sed levu la kapon, kaptu la okazojn! Diru al vi mem: "Mi volas resti, kaj mi restos!" - Sed mi tute ne volas resti en Torento. Cetere, ĉu vi povas vivteni vin per fotografado? - Ne nur. Mi faras diversajn aferojn. TTT-paĝojn. Telefonvendadon. Troviĝas amaso da aferoj, kiujn oni povas fari ĉi tie. Mi ĵus faris retan reklamon por la Uzina Muzeo. La knabino malplenigas sian kafotason kaj diras: - Jes ja. Muzeo. Malkonstruo de fumtubo. Sed ĉiuj ne povas vivi per malkonstruado. Per kio la ceteraj laboru? Ĉu ni fotu unu la alian? - Bona ideo, diras Martin kaj levas sian fotoaparaton. La obturilo klaksonas, ŝi turnas al li sian dorson, sed li vetus, ke li antaŭe vidis rideton. Li daŭrigas: - Vi simple ne komprenas, ke hodiaŭ la loko ne gravas. Oni povas fari amason da aferoj ankaŭ ĉi tie, per la ĝusta tekniko. Gravas nur, kiun perspektivon oni havas. Ŝi ĵetas rigardon trans la ŝultron kaj diras senentuziasme: - Eble. Sed mi preferas rigardi Torenton el iom pli fora perspektivo. Duono de lia pico restas, kiam ŝi stariĝas por foriri. Li ĵetas al ŝi rigardon. - Atendu iomete, li petas. - Ĉu vi iros hejmen? - Kien iri, alie? Li enbuŝigas pecegon da pico kaj grimacante murmuras ion. Ŝi denove ridetas. - Kion vi diris? Li maĉas. - Atendu. Venu kun mi. Mi fotos ĉe la Popola Parko. - Popola Parko? En Torento? - Jes ja. Do... la iama. Norde, ĉe la vojo al Martira Fonto. Tre ĉarma loko. Betuloj, kuloj kaj ruinoj de iama amuzejo. Tre romantike. Venu. Denove rideto. - Mi pensas ke ne. Mi loĝas alidirekte. En Paŝtejo. - Ĉu en domo? - Ha ha, kion vi pensas? En groto? - Mi volis diri: ĉu en propra domo? - Kiel tio eblus? Mi loĝas ĉe la gepatroj. Tamen sufiĉe bone, mi disponas la subtegmentan etaĝon. Kaj vi? - Mi luas apartamenton supre, sur Pindeklivo. * Pasas semajno ĝis la du gejnunuloj denove renkontiĝas. Hazarde - aŭ "hazarde" - li preterpasas la lernejon, kiam ŝi ekiras por bicikli hejmen posttagmeze. Martin piediras, kaj Maria paŝas apud li kondukante sian biciklon mane. Ili preteriras eksan maljunulejon, kaj Maria rezignazie kapsignas al ĝi. - Ĉi tie oni fermas eĉ la maljunulejon. Tio estas la lasta stadio, laŭ mi. Se eĉ la maljunuloj ne plu sufiĉas... Li rigardas ŝin surprizite. - Sed anstataŭe ĝi ja fariĝis ia kursejo! - Ĉu kursejo? - Jes, ĉu vi ne aŭdis? De esperantistoj aŭ io simila. Nun Maria siavice alprenas surprizitan mienon. - Esperantistoj? Ha! Mia avino estis tia! - Ĉu vere? Ĉu ŝi estis de ĉi tie? De Torento? - Certe. Almenaŭ mi pensas, ke ŝi naskiĝis ĉi tie. Ĉiuokaze ŝi vivis en Torento dum longege. Nun ŝi loĝas en speciala apartamento en Grandtorento. Ŝi estas preskaŭ blinda. - Eble mi povus intervjui ŝin! Mi kelkfoje provas iomete verki. Precipe se temas pri Torento. Ĉu eblus? - Mi ne scias... nu, mi povus demandi ŝin. - Kion ŝi faris krom esperantisti? - Ŝi estis instruistino. Kiel mi! Tamen, ŝi instruis infanojn pli-malpli dum sia tuta vivo. Tion mi ne intencas fari. - Eble ŝi konis mian avon! Mi povos demandi pri tio. Li estis artisto kaj instruisto pri desegnado. Eble ili estis kolegoj! Kiom ŝi aĝas? Maria pripensas. - Okdek unu. Kaj via avo? - Nu, li jam delonge mortis, sed... eble li baldaŭ havus okdek, se li vivus. * La apartamento de la maljuna sinjorino konsistas el ĉambro kaj eta kuirejo. Martin kaj Maria devis unue iri al servocentro, de kie flegistino sekvis ilin al la apartamento. La sinjorino vokas en la nenion: - Kie vi estas? - Ĉi tie, avinjo! respondas Maria. - Kaj jen, apud mi estas Martin. - Jes ja, mi vidas. Mi preskaŭ vidas vin, kara amiko. Ĉu fianĉo aŭ nur amiko? Martin rigardas al Maria, kiu respondas laŭte: - Nur amiko! - Tio estas bona. Ankaŭ mi havis knabajn amikojn. Sed ne ĉiuj komprenas, ke tio estas ebla. Do, kara amiko, mi estas Ajna! Vian nomon mi kompreneble jam forgesis... - Mi estas Martin. Maria intervenas: - Martin pensas, ke vi eble konis lian avon. Li estis instruisto. Martin, kiel nomiĝis via... - Arne. Arne Granberg. - Ĉu vi estas la nepo de Arne? Ha, nun mi vere bedaŭras, ke mi nur vidas vian ombron, se tiel diri. Sed Arne jam estas morta de... multaj jaroj, ĉu ne? - Jes. De pli ol dek jaroj, mi pensas. - Arne ĝuste estis unu el miaj plej bonaj amikoj. Antaŭ ol mi edziniĝis. Komprenu min, ni estis amikoj! Ne tiel, kiel homoj pensis! Maria ridetas al Martin kaj flustras: - Alie ni eble estus parencoj! La maljuna Ajna daŭrigas: - Sed Arne, li forlasis Torenton. Li estis granda artisto, kaj estis bone por li foriri. Por havi edukon. Li forlasis nin, kiel vi volas fari, Maria! Sed fine li revenis. Fine li revenis. Eble ankaŭ vi revenos, Maria. - Eble... - Nu, ankaŭ mi finfine devis forlasi Torenton, sed tio estas alia afero. Min oni forsendis ĉi tien kvazaŭ poŝtan pakaĵon. Nu, ne gravas. Mi vidas Torenton same bone ĉi tie kiel en Torento. Sed Arne foriris en la junaĝo. Mi eĉ pensas, ke tio estis bona por li. Fakte... ne diru ĉi tion al via patrino, Maria... fakte mi enviis lin! Kial mi ne povis foriri por spiri pli vastan aeron? - Jes, avino. Proksimume tiel mi pensas, ke ĉi tie estas tro malvaste. Tamen ŝajnas al mi, ke vi spiris sufiĉe libere eĉ en Torento. - Nu, vi pravas. Finfine la loko ne gravas. Gravas kiun perspektivon oni havas. Martin rigardas al Maria kaj ridetas. * - Do, ĉu vi verkos ion pri mia avino kaj via avo? demandas Maria. Martin rigardas ŝin. Ŝi sidas apud li en lia aŭto survoje reen al Torento. Ne estas granda distanco; hodiaŭ li eĉ ŝatus, se ĝi estus pli longa. - Eble. Li sulkigas la frunton. - Cetere, kiam vi foriros de Torento? - Kredeble post Novjaro. Kial? - Nu... mi nur pensis... se mi sukcesos ion verki, ĉu vi povus tralegi tion? Ŝi ridetas kviete. - Jes, se vi volas. Lia frunto glatiĝas. Antaŭ ili ekvidiĝas la unuaj domoj de Torento. Martin malrapidigas la aŭton kaj kapsignas dekstren: - Tie situis la Popola Parko. Ĉu vi pensas, ke ili dancis tie? Ajna kaj mia avo? - Ĉu vi ne aŭdis, ke ili estis nur amikoj? "Ne tiel, kiel homoj pensis". - Nu, danci tamen eblus… Sed via avino ĉiam estis tre serioza, ŝajnas. Eble kiel vi? Maria ne respondas, kaj li daŭrigas: - Nu, serioza aŭ ne, ĉiuokaze ŝi havis multon por rakonti. Kaj iu devus verki pri tio. Pri Torento kaj pri la homoj, kiuj vivis kaj vivas ĉi tie. * - Do, kion vi opinias? Ĉu ĝi valoras ion? - Nu, vi vere scias verki! Kia fantazio! Sed mi eble atendis ion pli... realisman. Denove Maria kaj Martin sidas en la picejo de Mehmet. Martin rericevis aron da tajpitaj paperoj, kiujn li antaŭ semajno donis al ŝi por tralegi. - Kio do estas realismo, laŭ vi? - Mi ne scias... io, kion oni tuj kredas, eble. Ĉi tie vi prezentas mian avinon tiel, ke mi ne rekonas ŝin. - Vi ne konis ŝin, kiam ŝi estis juna. - Sed vi prezentas ŝin tiel serioza. Eĉ hodiaŭ, kiel maljunulino, ŝi ne estas tiel serioza. Kaj tiu stranga knabino Alda, de kie vi prenis ŝin? - Ajna menciis ŝin. - Sed certe neniam en Torento vivis tiel stranga junulino. Anarkiisto, ĉu? - Mi pensas male, ke en Torento vivis multege da tre specialaj homoj, kaj eĉ hodiaŭ vivas! Via avino Ajna estas unu. Imagu, tio estis tre serioza tempo, la tridekaj jaroj. Severa, sed kun esperoj. Kaj gejunuloj kutime estas tre seriozaj, multe pli ol maljunuloj! - Mi ne rimarkis tion. Miaj lernantoj estas petolemaj diabloj, kiuj fajfas pri ĉio. - Supraĵe, Maria! Nur supraĵe. Sub tiu fasado ili pensas tute alie. Ĉiuj gejunuloj tre indignas pro maljusteco, ekzemple. Maria pripensas. Ŝi ne konsentas, sed aperas al ŝi la ideo, ke eble necesus iom mediti kaj poste relegi la verkaĵon de Martin duafoje. Ŝi foliumas la paperfaskon, kaj ŝiaj okuloj falas sur frazon. - Sed tiu nudismo tamen estas tro stranga. Nudistoj en Torento! Tio fakte estas ridinda. - Ne temas pri nudismo! Ĉiuj gejunuloj ŝatas bani sin nudaj. Ĉu vi neniam faris tion? Li rigardas ŝin kun moka rideto, kaj ŝi devas defendi sin. - Kompreneble. Sed tio estas tute alia afero! Ne ĉi tiel, kiel iaspeca rito! Martin ekridas mallonge, pripensas momenton, kaj denove provas prezenti siajn ideojn. - Sed ĉi tio ne estas la plej grava. Mi volas uzi tion kiel fonon. Poste mi intencas daŭrigi antaŭen tra la jardekoj ĝis nia tempo. Verki pri la homoj en la hodiaŭa Torento. Pri vi, ekzemple. - Hm. Dankon, sed kiam vi atingos tien, mi ne plu estos Torentano, feliĉe. - Unufoje Torentano, ĉiam Torentano. - Mi esperas ke ne. Martin klinas sin malantaŭen kaj rigardas ŝin. Ŝiaj malhelblondaj tempiaj haroj faladas antaŭen, kaj ŝi aŭtomate forviŝas ilin per la maldekstra mano. Ŝi renkontas lian rigardon spite sed kun interesiĝo. Nun li vidas, ke verkante pri la juna Ajna, li ĉiam vidis antaŭ si la vizaĝon de Maria. La estro de la picejo preteriras kaj forportas malplenajn teleron kaj glasojn. Martin ne rigardas lin, sed diras duone al li, duone al Maria: - Kaj pri Mehmet. Unufoje Torentano... - Hodiaŭ ne fotas? diras la picisto. - Ne. Nun mi verkas. Pri malnovaj kaj novaj Torentanoj. - Aaaa. Verkas. Skribas. Pli bone fari filmon! Vi devas filmon foti! Pri Torento. Martin ne respondas, sed lia vizaĝo alprenas penseman mienon. Ekster la picejo Maria staras senmova kelkan tempon. Martin parolas pri siaj projektoj, sed ŝiaj pensoj vagas longe for, for de Torento. Revenas al ŝi iuj vortoj. "La loko ne gravas. Gravas, kiun perspektivon oni havas." Kaj ŝi sentas, ke ŝi nun bezonas malankri de Torento por akiri alian, propran perspektivon. Ŝi interrompas la rakontadon de Martin. - Pardonu, sed mi nun hejmeniros. Restas ankoraŭ iom por paki. - Kiam vi foriros? - Vendrede. Per la matena buso. - Do, mi venos al la haltejo. Ŝi ridetas. - Bone, se vi volas. Do, ĝis revido! - Ĝis baldaŭ! Ŝi brakumas lin rapide kaj foriras laŭ la strato sen rigardi malantaŭen. Nokta Halto Silento vekas min. Ĉesis la dormiga bruo de nia vagonaro kuranta tra la nokto. Mi levas min de la kuŝvagona lito kaj rigardas en la koridoron. Videblas neniu homo. Mi eliras koridoren nudpieda, kalsone vestita, kaj silente fermas post mi la ŝovpordon de la kupeo, kie plu dormas mia familio. Mi ŝovas fenestron malsupren, rigardas eksteren en la nokton. La trajno haltis meze de arbaro. Neniu lumo videblas, krom la pala ĉielo de norda somera nokto. Kie ni estas? Kial la trajno ne iras? El unu kupeo aŭdiĝas ronkado, sed cetere regas silento. Ankaŭ ekstere estas kviete. La nedifinebla trajnodoro renkontas freŝan aeron elarbare. Ŝajnas ke la naturo haltis same kiel nia trajno. Mi atendas. Mia horloĝo kuŝas inter la vestoj en nia kupeo. Laŭ la ĉiela lumo povas esti ĉirkaŭ la tria horo. Eble pli frue, ĉar ni iris norden. Mi ne scias la tempon, nek la lokon - en tio troviĝas io loga. Mi estas tentata eliri el la vagono. Estas tento parenca al tiu, kiun mi sentas ĉe abismo, sur balkono, sur ponto, tento ĵeti min antaŭen. Iri unu paŝon antaŭen. La paŝo neniel diferencus de ĉiu ajn alia paŝo, ne en si mem. Nur la sekvo estus malsama. La ĉielo estas helgriza, senstela. Mi konas ĝin - aŭ konis. Ĝi estis la ĉielo de mia junaĝo, de la someraj noktoj, de la unuaj amoj. Amoj - kia vorto! Amo povas esti nur unuopa. Nur rigardante malantaŭen, en la pasintecon, oni povas vidi plurajn amojn. Sed tiam la amo ja estas for! Nun estas for ne nur la amoj, sed ankaŭ la ĉielo de mia junaĝo. Tiam ĝi simple estis. Mi ne atentis ĝin, ĝi ĉiam estis tia, ĉiam restos tia. Ĝi etendis sin super mi, ĉiam restos super mi dum noktaj promenoj, dum amo. Nur kiam mi ne plu vivis sub ĝi, nur tiam ĝi aperis al mi. Kiel tio okazis? Mi iris suden. Per tio aperis al mi la nordo. Antaŭe nordo ne ekzistis. Sudo, jes. Sudo ĉiam troviĝis - fore. Sed nordo ne ekzistis. Nun mi vidas ĉielon nordan kaj rememoras tiun de mia junaĝo. Sed ĝi ne estas la sama ĉielo. Kiel ĝi povus esti sama? Ja mi ne estas sama. En la kupeo kuŝas mia edzino kaj nia filo Eddie. Ili konas la nordan ĉielon kiel vizitantoj. Ankaŭ mi revizitos la nordon, rigardos la nordan noktan ĉielon. Ne revidos - nur vidos, kiel turisto. Denove mi vojaĝas al la nordo. Mi ne revenas. Kio estis ne estos denove. Sed kial la trajno ne iras? Mi ne povos plu dormi antaŭ ol la trajno denove ekiros. Tiu ĉi silento premas miajn orelojn kaj ŝtopas la kapon. Ĝi pli bruas ol la sono de trajno kuranta. Tia silento ne estas normala. Oni bezonas iom da brua fono por resti trankvila. En kompleta silento mi aŭdas miajn proprajn pensojn, mi aŭdas la koron bati, mi sentas la sangon pulsi tra la arterioj, mi aŭdas mian glutadon. Tia silento estas nenormala, mi timas freneziĝi. Eble ne ĉiam estis tiel. Eble mia junaĝo plenis de silento, kiu poste malaperis. Sed mi ne memoras. Ŝajne mi tiam ne konis silenton. Mi memoras nur sonojn, babiladon de homoj, lirladon de riveretoj. Ĉu ankaŭ troviĝis silento, silento natura, ne rimarkata? Poste bruo plenigis mian kapon kaj restis tie por ĉiam. Restis kaj eknestis tie, kaj kiam ĝi subite mankas, mia kapo volas krevi. Nun ĉesis eĉ la ronkado de tiu nekonata dormanto. Estus facile imagi ke mi solas en la vagono, ke neniu troviĝas malantaŭ la ŝovpordoj, same kiel neniu vidiĝas ekster la vagono. Se nur la trajno ekirus! La trajnodoro en tiu ĉi koridoro naŭzas min. Mi eligas la kapon trafenestre kaj ensuĉas, ensorbas la noktan aeron arbaran. Mi tre svage flaras mirikon kaj ion alian, kio elvokas mian nostalgion, sed kio ĝi estas? Neeble diri. Ĉu ĝi simple estas la odoro de pasintaj jaroj? La trajno ne moviĝas. Ĉio kvietas. Mi trairas la koridoron ĝis vagonfino, malfermas eksteran pordon kaj grimpe descendas. Maldelikata ŝotro de la fervoja taluso tranĉas miajn nudajn piedojn; mi paŝas flanken kaj ektretas sur mola arbara grundo el musko kaj velkintaj pingloj. Tiu svaga nedifinebla odoro plifortiĝas. Mi fermas la okulojn por klopodi rememori. Ĉu mi flaras la infanaĝon? Metala susurado el mia dorsa flanko rekonsciigas min. Mi turnas min kaj konstatas, ke la trajno jam tro rapidas. Ne eblas salti sur ĝin. La pordo, kiun mi lasis malfermita, jam vidiĝas longe antaŭe, kaj nun la fino de la lasta vagono preteriras kun siaj ruĝaj lumoj lante intermitaj. Mi eĉ ne ekkuras, sed staras kvazaŭ paralizita. Tamen meze de granda embaraso mi sentas ankaŭ etan grajnon de liberiĝo. Ja mi volis tion! Mi volis unufoje fari tiun paŝon antaŭen, kaj ĉi-foje mi ĝin plenumis! La reloj ankoraŭ kantas pri mia forkuranta trajno, sed la trako sendube iomete deflankiĝas, kaj tial mi ne plu vidas ruĝajn lumojn alterni kun la nigro. Kiam miaj okuloj adaptiĝas al la obskuro, mi vidas la relojn konverĝi kaj malaperi inter la plena nigro de abioj. Mi paŝas plu ege malrapide inter la arboj, tenante ambaŭ manojn alte antaŭ la vizaĝo, por ŝirmi ĝin kontraŭ akraj branĉetoj. Miaj nudaj piedoj serĉas ĉiun paŝlokon kun zorgo, sen asisto de la okuloj, kiuj utilas nur supren, al la ĉielo. La aero estas frisketa, kaj mia haŭto iomete streĉiĝas. Mi ne haltas, sed palpiras antaŭen tra densa abiaro. Denove mi sentas marĉajn odorojn, mirikan kaj leduman kaj ankoraŭ tiun nedifineblan ombron de odoro, kiu vekas en mi nebulan etoson de epoko jam delonge pasinta. Pasis kelkaj horoj - aŭ tempo kiu impresis min kiel horoj. Estas preskaŭ plena taglumo; ruĝa ĉiela strio anoncas la leviĝontan sunon. Mi trovis etan padon kaj de kelka tempo paŝadas en tiu aŭrora direkto. La horon mi ne konas, nek la lokon. Mi estas preskaŭ nuda, kaj eĉ pli - mi havas nek monon nek dokumenton pri mia identeco. Ĉio restas en la kupeo. La kupeo, kie dormas - aŭ eble jam vekiĝis - miaj familianoj. Kion ili pensos, trovante nur miajn orfajn vestaĵojn kaj ŝuojn, kaj vidante ke ekstera pordo de la vagono estas malfermita? Mi plandas plu nudpiede sur pado sinuanta preter marĉoj kaj montetoj. Lastatempe ĝi kondukis min iom post iom malsupren, do mi ne surpriziĝas kiam okaze akva surfaco fore briletas al mi inter arboj kaj veproj. Post ankoraŭ momento mi vidas pli multe de ĝi kaj konstatas, ke mi proksimiĝas al lago. Subite la pado finiĝas ĉe vojo - aŭ eble mi diru vojeto, tamen tiu ĉi ne estas sinua arbara pado, sed vera vojo kun gruza tegaĵo, kvankam ie-tie kreskas herboj meze inter la du radsulkoj. Mi elektas laŭiri ĝin dekstren. Ŝajne mi proksimiĝas al la lago, kaj en unu loko mi trovas flankvojeton, kiu kondukas min rekte al la akvo. Mi sidiĝas sur borda roko por ripozi kaj pripensi, kion fari. La suno ekmontras delikatan arkon el fajro, kiu kreskas, dikiĝas per videbla rapideco ĝis ne plu eblas rigardi ĝin. Tuj ŝajnas iom pli varme. Denove aperas al mi la noktoj kaj mateniĝoj de mia junaĝo. Tiam mi neniam zorgis pri aŭroro aŭ sunleviĝo. Okaze de la somermeza festo la vilaĝanoj ekskursis al apuda monto por "rigardi la sunon", kiu estis "preskaŭ noktomeza". Sed por ni junuloj, tiaj aferoj ŝajnis tedaĵoj. Al ni plaĉis arbare veturadi en rondoj per mopedo, se eble kun knabino sidanta malantaŭe. Kaj tamen tia ĉi mateniĝo kaj sunleviĝo iel penetris mian menson, ĉar nun mi ĝin memoras pli klare ol la nomojn de tiuj knabinoj aŭ la trukojn por rapidigi mopedon. Mi jam varmiĝis, kaj mia haŭto moliĝis. Tute nuda mi eniras la akvon kaj kviete naĝas laŭborde. Ĉirkaŭ terpinto kanoj kreskas dense, kaj apude mi naĝas inter nimfeojn. La akvo tre malvarmas. Mi turnas min kaj renaĝas borden, kuŝiĝas sur la strando, laca, kun vertiĝo. Iu preskaŭ subkonscia sono, kiun mi dum kelka tempo perceptis sen atenti, montriĝas esti biciklo kiu tintas ruliĝante sur malebena vojeto. Aperas viro kie mi mem ĵus alvenis. Li apogas sian biciklon al arbo kaj iras ĝis la akvo. Ial mi restas diskrete malantaŭ mirika arbustaro. La viro senvestigas sin por decide kaj plaŭde eniri lagon. Li naĝas rekte eksteren, kiel homo kun difinita kaj konata celo. Mi hezite paŝas al la loko, kie ni ambaŭ sinsekve sed en malsama maniero enakviĝis. Ne necesas kaŝi sin de tiu nekonato, ĉar li daŭre naĝas energie for de la bordo, ne zorgante kio okazas sur la tero malantaŭ li. Do li ne vidas, nek aŭdas, ke mi alvenas ĉe liajn aferojn, kaj ankaŭ ne ke mi komencas surmeti liajn vestaĵojn. Mi havas mezan staturon, kaj la samo evidente validas por tiu nekonato. Eĉ liaj ŝuoj ŝajnas kvazaŭ faritaj por mi. Prenante lian biciklon mi ĵetas rigardon al la lago. La viro jam estas tiel malproksima ke ne eblas vidi, ĉu li jam turnis sin aŭ plunaĝas foren. Mi ekbiciklas laŭ la vojeto rimarkante, ke li ne plu videblas. La vojeto dum kelka tempo iras proksime de la lago. Laŭ mia dekstra flanko de temp’ al tempo ekbrilas akvo de golfetoj, origitaj de matena sunlumo. Poste mi biciklas trans lignan ponteton super rivereto, sendube elfluo de la lago, kaj pluiras sur la vojo. Gruzo kraketas sub la pneŭoj, kaj la frontrada kotŝirmilo klaktintadas, eble pro nefiksita ŝraŭbo. Mi ne scias kiel longan distancon mi jam biciklis. Subite mi ekhavas la ideon palpi en la pantalonaj poŝoj, kie mi trovas horloĝon kaj biletujon. Biletujon! Mi ekkonscias, ke mi prenis ne nur biciklon kaj vestaĵojn, sed eble eĉ monon. La horloĝo montras dudek minutojn post la sesa. Tio ne multe helpas min, tamen ek de nun mi ne plu vagos en tempa vakuo. Kredeble mi baldaŭ ekscios ankaŭ kie mi troviĝas. Se la vojo nur kondukos min al vera ŝoseo, mi sendube tie trovos tabulon aŭ indikon, kiu tion rakontos al mi. Intertempe mi pluiras. Sed la vojo ne finiĝas ĉe ŝoseo, ĝi entute ne volas finiĝi. Foje mi vidas flankvojon samgrandan, alifoje mi preterpasas domojn kiuj ŝajnas dezertaj aŭ eĉ tute kadukaj, jam duone falintaj. Je la sepa horo mi renkontas aŭton. Eble mi devus haltigi ĝin por demandi, peti, informi, averti... Sed pri kio? Ĉu mi sciigu, ke mi tute ne mortis, nur foriris? La aŭtokondukanto supozus, ke mi estas mensmalsanulo, eble danĝera. Cetere, la aŭto jam malaperis dorse en nubo el polvo. Dum kelka tempo mi laŭiras riveron, poste la vojo deklivas supren. De la plej supra punkto mi vidas monteton post monteto, arbarkovritan montodorson post montodorso. Descendinte la deklivon mi dum kelka tempo akompanas fervojon. Devas esti tiu sama, de kiu mi komencis mian vagadon. Post ankoraŭ kelkaj ĝiroj mi tute neatendite venas inter maldensan aron da domoj, kiu iom post iom densiĝas kaj prenas formon de vilaĝo, aŭ pli ĝuste "stacia aglomeraĵo". Nomtabulon oni ne metis ĉe tiu ĉi gruza vojeto. Mi trovas lignan stacidomon, sed ĝi estas fermita kaj dezerta. Ĉi tie neniu trajno plu haltas. Troviĝas kelkaj flanktrakoj malantaŭ la stacio, sed trudherboj konkeris ilin kaj same la kajon. Kelkcent metrojn de la eksa stacidomo troviĝas kafejo, eĉ malfermita. Mi eniras, kaj diketa, pala virino ĉirkaŭ sia sepdeka jaro akceptas mian mendon de kafo kaj du buterpanoj. Troviĝas fromaĝo kaj ŝinko, do mi petas pri unu el ĉiu speco. Mi manĝas kaj trinkas. Poste mi pagas per la mono de tiu nekonata naĝanto. En la biletujo troviĝas krom kelkaj monbiletoj ankaŭ identiga karto. Mi gapas al ĝi nekomprene. La foto prezentas vizaĝon iel konatan, sed kie mi ĝin vidis? Kaj kiam? Ĉiel ajn, la karto identigas personon kun nomo tre konata - mia propra nomo! Estas vere, ke ĝi estas tre ĉiutaga, kutima nomo. Sendube trovigas centoj da viroj samnomaj. Tamen tia afero ne povas, ne rajtas esti koincido... Nur nun mi ekhavas la penson serĉi en la poŝoj de la jako, kiun mi portas, kaj kiu tiel konvenas al mia korpo. Mi trovas skatoleton kun fiŝhoko kaj slipon, denove kun mia nomo, lia nomo, sed ankaŭ kun stratadreso. Revena vojo 22. Min kaptas impulso, kaj elirante tra la kafejo mi demandas la maljunulinon: "Ĉu troviĝas tie ĉi la Revena vojo?" Ŝi eĉ ne turnas al mi la kapon respondante: "Preter la lernejo, poste la dua strato dekstre". Mi pedalas laŭ la ĉefstrato, ekvidas domon kun lerneja aspekto. Dezertan, kompreneble, ĉar nun estas someraj ferioj. La dua strato dekstre estas borderita de simplaj, unufamiliaj domoj el ligno. La numero dudek-dua estas helflava. Ĝi similas la domon, kie mi vivis infanaĝe. Mi apogas la biciklon al verda dratreta barilo kaj eniras la ĝardeneton. Sur cementa ŝtuparo antaŭ la pordo sidas knabo. Li similas... - li estas Eddie, mia filo! Li rigardas min dirante: "Finfine! Ĉu vi forgesis ke ni iros fiŝi?" Mi ne kapablas respondi kohere, nur balbutas "...fiŝi...?" kaj elpoŝigas la skatoleton kun fiŝhoko. Li diras kun emfazo: "Vi promesis! Kaj vi devas ordigi la bobenon, ĉar kiam mi fiŝis la antaŭan fojon ĝi implikiĝis, kaj panjo ne lertas pri fiŝbobenoj!" Tiam venas el la domo mia patrino, vestita per la kotona robo blua kaj verda, kiun ŝi ĉiam portadis dum mi estis infano. Ŝi etendas al mi fiŝvergon, dirante: "Ni jam estas pretaj, Eddie kaj mi. Rapidu! Ni baldaŭ alvenos!" Subite mi rimarkas, ke parolas ne mia patrino, jam delonge morta, sed la edzino, kiu skuetas mian ŝultron por min veki. Estas jam taglumo en la kupeo, kaj mi devas pretigi min por elvagoniĝi. Renkontiĝo Kun Boaco Lastan someron ni iris al Nordkabo. Kiel miloj da samlandanoj ni kondukis nian aŭton milojn da kilometroj norden por rigardi la noktomezan sunon brili el nordo super la mara horizonto. Tien ni iris laŭ la fjordoj, mirinde belan vojon, almenaŭ kiam ni kuraĝis rigardi. Ĉe Nordkabo ni dum kelkaj horoj gvatis grizan maron, grizan ĉielon kaj niajn brakhorloĝojn, du noktojn en vico. Poste ni turnis nin suden kaj prenis vojon tra la internaj regionoj. Tiel bela kaj timiga kiel la fjorda vojo, tiel teda kaj enuiga estis tiu vojo tra mizera arbaro kaj marĉoj. Kaj tamen nia ĉefa memoro de la ferioj estas el tiu reveturado suden. Ĉe iu dezerta ŝoseo proksime de la Muonia Rivero grego da boacoj trankvile promenis laŭ la vojrando. Ni malmulte atentis, ĉar ni jam alkutimiĝis al tiuj bestoj kaj ilia stranga trotado, simila al fluanta akvo. Mi nur ion diris pri la eblo trovi boacan kornon, se ni irus iom for de la ŝoseo. Sed Hanne, mia edzino, opiniis ke se ni iun trovus, tiu verŝajne estus malnova kaj plena de vermoj, kiujn ŝi ne deziris kunporti al nia lando kaj hejmo. Tiam unu besto saltis tuj antaŭ nin. Mi reflekse turnis maldekstren, sed vane. Forta, obtuza bruo, la aŭto skuiĝis, kaj mi sentis la bruston premiĝi al la sekurzono. Haltinte ni konstatis, ke koliziis kun ni bela granda virboaco. Ĝi ne sangis sed kuŝis morta sur la pavimo. Ni ŝovis ĝin flanken. Sur la kapoto estis malprofunda kavo, sed nenio grava. - Ni devas raporti al iu! diris Hanne. - Al kiu? mi demandis. Estas ja besto kiu libere vagas, centojn da kilometroj. Pli-malpli sovaĝa bruto. Nekredeble, ke oni ne ŝirmas la ŝoseon kontraŭ ili. Estas ja mortdanĝere! - Sendube, ĉiuokaze por ĝi, diris la kara edzino, karesante la felon. Cetere, vi bone scias , ke ĝi havas posedanton, kiun spertulo povas identigi laŭ la orela signo. Tute ne estas besto sovaĝa! - Ĉiuokaze ni ne scias legi tiun laponan alfabeton, kaj la ĉirkaŭaĵo estas dezerta, eĉ la ŝoseo. Ni pluiru! Hanne hezite prenis lokon en la aŭto, kaj ni ekiris. Kiam post nur du kilometroj ni preterpasis bieneton, kie fumo leviĝis el la kamentubo, ŝi decidis: - Haltu. Ni iros sciigi pri la boaco. Mi sekvis ŝin. La bienulo estis hejme, la kafo staris surtable, almenaŭ ia supo, kiun li nomis kafo, kaj ni komencis klarigi kion ni volis komuniki. Ni interparolis dum longa tempo, ni germane kaj angle, li sendube finne kaj svede, kaj ĉiuj tri per la internacia lingvo de gestoj, kies gramatiko kaj radikaro tamen montriĝis surprize malgranda. Resume: nia informo tre amuzis lin, por ne diri ĝojigis. Laŭ li, la laponaj boacbredistoj intence pelas la bestojn al la ŝoseo por ke aŭtoj mortigu ilin, ĉar por tiel mortigita boaco la ŝtato donas kompenson. Precipe post Ĉernobilo tio estas la ĉefa maniero akiri monon per boacoj. Mi ne povas diri, ke mi kredis lin. Lia diro, aŭ ĉu mi diru lia teatra prezentado, al mi ŝajnis fonti el antagonismo inter la bienulo kaj la boacisto - jen simpla esprimo de nacia antaŭjuĝo. Malgraŭ tio ni konkludis, ke ne plu indas raporti la akcidenton al iu. Sekve ni adiaŭis la nordan bienetulon kun la intenco pluiri suden. Ekironte mi tamen memoris unu aferon: ni forgesis fotografi la boacon. Fakte, ankoraŭ mankis al ni taŭga portreto de boaco, ĉar la malĝentiluloj ĉiam forkuris, kiam ni haltis kaj levis fotoaparaton. Mi decidis reiri la mallongan distancon por eternigi la forpasintan beston. Verdire, al Hanne la ideo ne plaĉis, sed ŝi ne rifuzis kuniri. La boaco kuŝis vojrande. Mi kun peno ŝovis ĝin al apuda roko por iom apogi ĝian kapon. Ĝi eĉ ankoraŭ ne malvarmiĝis. Nia vizito ĉe la bienulo do eble ne daŭris tiel longe, kiel ŝajnis al ni? Farinte unu foton mi ekhavis pli bonan ideon. Mi malvestis mian jakon, metis ĝin sur la ŝultrojn de la mortinta besto kaj krome pendigis mian binoklon ĉirkaŭ ĝian kolon. Mian karan edzinon mi volis starigi apude, sed ŝi ne volis kunpozi. Kiom pli malfacile instrukcii al viva aktoro ol al mortinta! Nu, kun aŭ sen Hanne, mi volis fari la amuzan portreton, sed rigardante tra la okulario mi preskaŭ svenis. Senpova mi devis vidi la bestaĉon leviĝi, ĵeti tien-reen la kapon, salteti, kaj forkuri de la ŝoseo, vestita per bonkvalita lanjako kaj taŭga japana binoklo. Kompreneble mi klopodis sekvi ĝin. La rezulton ne necesas priparoli. Kaj kiel la kara leganto sendube jam divenis, mia monujo kaj pasporto kuŝis en jakpoŝo. Mi preferas ne detale priskribi la interparolon en la banko, kie mi devis anonci la malaperon de niaj vojaĝĉekoj. Se tiuj nordaj ŝtatoj almenaŭ aliĝus al la Eŭropa Komunumo, tiel ke ne plu necesus al ni pasporto! Sed ne, ankaŭ ĉe la polico mi devis ripeti la historion: "ne sinjoro, mi tute ne ŝercas; jes, mi estis tute sobra; ne, en mia lando efektive neniam okazis al mi kolizio kun sovaĝa besto; jes, sendube nia ambasado sendos taŭgajn vojaĝdokumentojn." Nun, kiam homoj demandas pri la vojaĝo al Nordkabo, mi diras simple: "Nu, la noktomeza suno efektive estas neforgesebla spektaklo, sed la veturado estas iom tro longa kaj enua." Stranga Hobio VENTO HURLAS ĉirkaŭ la dometo vipante ĝiajn lignajn murojn. Kiam ventpuŝo trafas ĝin, la tuta konstruaĵo skuiĝas. De temp’ al tempo sonas orelŝiraj tonoj de la kablegoj, per kiuj la dometo estas ankrita al la roka grundo subneĝa. Ĝi estas nura kesteto kvazaŭ ĵetita sur la dezertan montebenon, kaj ĉi-momente la sola ĉambro trioble kvarmetra plenas de kvar homoj, kiuj tie serĉis ŝirmejon. Ili sidas duope sur la du benkoj, dum la planko ĉe la enirejo estas okupita de kvar grandaj dorsosakoj. Juna paro sidas sur unu benko, du mezaĝaj viroj sur la dua. Sur la kruda ligna tablo inter ili petrolhejtilo degeligas neĝon. La palgriza taglumo el la neĝkovrita fenestreto miksiĝas kun flagre blua lumo el la hejtilo. ”Ni estis survoje suden”, rakontas la juna viro kaj interŝanĝas rigardon kun la virino. ”Ni jam manĝis ĉi tie kaj poste pluskiis. Sed post kilometro la markita pado kurbiĝas maldekstren kaj supreniras deklivon. Tie la vento estis terura. Ni ne povis pluiri. Pli bone reveni ĉi tien, dum tio eblis. Kaj nun ŝajne la ŝtormo ankoraŭ plifortiĝas.” Ventpuŝo ŝajne volas de ekstere konfirmi liajn vortojn. La muroj tremas, kaj la kaserolo de la hejtilo komencas vibre tinteti. ”Jes, mi ne volus iri kontraŭ ĝi”, konsentas unu el la mezaĝuloj, tiu kun kelktagaj barbostoploj. ”Ni ricevis ĝin plejparte flanke kaj dorse, sed mi ne povis kalkuli kiomfoje ĝi faligis nin. Necesis senĉese bremsi por ne forbloviĝi.” Lia sambenkulo kapjesas, verŝas akvon el la kaserolo en kvar tasojn surtable, metas duan neĝokaserolon sur la flamon kaj iras alporti pli da neĝo. Kiam li malfermas la pordon, neĝo propraforte enflugas, sed li fosas en dunego tuj ekster la domo kaj rapide revenas enen. La du mezaĝuloj alvenis antaŭ duonhoro, dum la gejunuloj jam de pli ol horo nestas en la ŝirmejo. Se la ŝtormo ne subite ĉesos, ili povos antaŭvidi almenaŭ unu nokton en la nuda ĉambro. ”Strange, ni ankoraŭ ne prezentis nin”, ekdiras la virino, kirlante kafopulvoron en sian akvotason. ”Mi estas Liv, kaj jen Robert”, ŝi kapsignas al sia kunulo. ”Werner”, diras la stoplulo, ”Heinz” la alia, kies elegantaj lipharoj kaŝas la supran lipon, kaj li aldonas: ”Ĉu norvegoj? Mi konas nur Liv Ulmann...” La virino ridetas kaj diras: ”Jes, mi vere estas norvegino.” ”Sed mi estas svedo”, rapide informas Robert ĉe ŝia flanko. ”Kaj vi estas germanoj, sendube?” Li maĉas krakpanon kvazaŭ por pruvi sian naciecon. La du germanoj agnoskas sian germanecon miksante ian manĝaĵon kun varmega akvo en du metalfoliaj saketoj. ”La menuo ne estas tre lukula, sed la gastejo havas certan rustikan ĉarmon”, diras Werner kirlante sian mikspoton. ”Mi nur demandas min, ĉu ĝi havas ankaŭ muzikan distradon. Ĉu iu scias kanti? Eble norvegajn popolkantojn?” Liv ridetas kaj rifuze diras: ”Estus domaĝe peli vin eksteren. Mi pensas ke sufiĉas la muziko de la vento. Sed ni eble povus rakonti ion interesan, ĉiuj en vico?” ”Fantomajn rakontojn, eble?” proponas Robert, sed lia amikino ne konsentas. ”Prefere proprajn travivaĵojn”, ŝi opinias. ”Ne tro timigajn, mi petas.” ”Nu, pri ŝtormoj kaj similaj aventuroj ne indas ja paroli”, diras Werner, denove ŝanĝante kaserolojn. ”Cetere, ĉu mi iru preni pli da neĝo?” ”Atendu ĝis tiu degelos”, konsilas Heinz. ”Eble ni ne bezonos pli da. Sed eble guton da konjako kun la kafo?” ”Bona ideo”, konsentas Werner kaj alportas botelon el sia dorsosako. ”Nu, kion vi do pensas pri hobioj?” li pluas. ”Ĉiu el ni rakontu pri sia plej stranga hobio! Ĉu bone?” ”Facile”, tujas Robert. ”Skiado en la Skandinavia montaro!” Ĉiuj ridas, sed la stopla germano ne aprobas tiun solvon. ”Necesas trovi ion pli originalan. Ion kion ne ĉiuj faras!” ”Bone”, Robert reprovas. ”Ĉu taŭgas promenado ĉirkaŭ lagoj?” ”Jes, tio vere estas tre stranga”, komentas Liv. ”Vera manio!” ”Hm...” aŭdiĝas murmuro de Werner. ”Ĉirkaŭ lagoj, ĉu? Kiuj lagoj?” ”Kiuj ajn. Mi ne ŝatas iri tien-reen laŭ unu sama vojo. Bona maniero eviti tion estas elserĉi lagon de konvena grandeco kaj sekvi ĝian bordon.” ”Krom se tiu bordo montriĝas esti marĉo”, diras Liv, kiu evidente bone konas la hobion de sia kunulo. ”Sed ĉu vi elektas ĉiam novan lagon?” scivolas Werner. ”Jes, se eblas. Ĝis nun mi ĉirkaŭis iomete pli ol ducent.” ”Aha, interese. Ĉu ĉiam piede?” ”Jes, prefere piede. Tamen ĉe pli grandaj lagoj mi kelkfoje biciklas.” ”Kaj aŭtas”, aldonas Liv kun grimaco. ”Ne, tamen ne. Nur por veni tien kaj reveni hejmen. Sed la vojoj kutime ne sekvas la bordon, do biciklado ne estas tute komparebla afero. Estas iom aparta sento marŝi kun la akvo ĉe unu flanko, ĝis oni revenas al la origina punkto. Iomete kiel... nu, eble tio sonas freneze, sed preskaŭ kiel ĉirkaŭiri la terglobon! Bone, nun iu alia prezentu sian hobion.” Estiĝas paŭzo. La ŝtormo ekstere muĝas, surtable susuras la petrola flamo de la hejtilo. Dank’ al ĝi la temperaturo en la ŝirmejo estas varmeta, kaj la aero jam tre humidas. La dometo ne havas plafonon, kaj sur la klinitaj tegmentaj surfacoj super la benkoj kondensiĝas akvogutoj, kiuj jen kaj jen falas sur la kvar kapojn kaj dorsojn. ”Bone do”, fine diras Werner. ”Mi mem povas preni la vicon. Mi solvas krimojn. Ĉefe murdojn. Sed devas esti veraj kazoj, neniuj detektivromanoj. Kaj ili devas esti malnovaj, de antaŭ la unua mondmilito. Cetere, ju pli malnovaj, des pli bone. Sed la plej multaj ĝis nun estis el la dua duono de la deknaŭa jarcento. Mi elserĉas ilin en ĵurnalarkivoj kaj poste sekvas la spuron. Estas tre fascina afero.” ”Sed ĉu vere eblas solvi ilin? Ŝajnas neeble”, skeptikas la juna svedo. ”Nu, estas intelekta ludo, pli ĝuste. Ne eblas ja pridemandi la suspektitojn, ĉar ili delonge kuŝas subtere. Tamen la ĵurnalaj referaĵoj kutime estas tre detalaj, kaj ili ofte donas materialon por psikologia deduktado. Ŝajnas al mi, ke oni ofte havis sufiĉe da indikoj, sed la tiamaj policmetodoj estis tre ĝenataj de strangaj konceptoj. La sociaj antaŭjuĝoj estis enormaj. Ofte la plej grava afero estis atingi konfeson. Konfeso estis pli grava ol pruvo. Krome konfeso influis la punon. Kiu ne konfesis, tiu estis nesavebla pekulo kaj ricevis pli severan punon. Tial, ofte konfesis ankaŭ senkulpuloj.” ”Kaj kiam vi solvas la kazon, kion vi faras?” demandas Robert. ”Nu, mi notas la aferon en miaj dosieroj. Eble iam... Nu, eble iam estos libro aŭ gazetartikoloj. Se mi havos tempon... Ne indas ja kontakti la policon aŭ akuziston...” ”Interese”, diras Liv penseme. ”Sed ĉu vi neniam provis solvi modernan kazon? Troviĝas kelkaj famaj enigmoj, ĉu ne?” ”Ne, tio ne interesas min. Tro multaj aliuloj jam okupiĝis pri ili. Tio cetere validas ankaŭ pri kelkaj famaj historiaj kazoj, precipe de ĉenmurdintoj. Sed nun mi scivolas pri virinaj hobioj. Kio estas via ĉevaleto, Liv?” ”Fakte, mi faras nenion vere strangan. Sed eble la plej nekutima estas, ke mi fotas piedojn...” ”Piedojn, ĉu? Kies?” ”Ĉies. Mi aparte ŝatas infanajn kaj maljunulajn piedojn. Precipe maljunuloj ofte havas vere personajn piedojn.” ”Aha, do ili devas esti sen ŝuoj, ĉu?” supozas Heinz. ”Jes, kompreneble. Nudaj piedoj. Ŝuoj vere ne estas tre personaj.” ”Sed kiel vi akiras modelojn? Ĉu vi atakas iun ajn surstrate?” Liv ekridas. ”Certe! Aŭ en montara ŝirmejo!” Werner rigardas la degelantan neĝon kaj diras: ”Nu, se mi devos enporti pli da neĝo, mi tamen petas ke mi rajtu konservi la ŝuojn. Sed diable, kiel mallumiĝas. Heinz, ĉu vi ne havas kandelon?” Heinz elserĉas kandelon el sia dorsosako, ekbruligas ĝin kaj super ĝia flava flamo refoje turnas sin al Liv: ”Sed diru serioze, mi petas. Ĉu ne homoj embarasiĝas, kiam vi petas foti iliajn nudajn piedojn?” ”Infanoj ne. Ili trovas tion natura kaj amuza. Ili ankoraŭ fieras pri sia korpo, eĉ ĝis la piedoj. Pri plenkreskuloj la afero varias. Plej bone estas provi en privataj festenoj. Nu, kelkaj uloj preferas miskompreni, sed tio ne gravas. Unufoje en geedziĝa festo mi faris foton de la novaj geedzaj piedoj. Sed ili estis amikoj, kiuj jam konis mian hobion. Tamen pri maljunuloj estas alie. Ili ofte hontas pri siaj piedoj, bedaŭrinde, ĉar ili havas la plej personajn. Plej multe formitajn de la vivo.” ”Ĉu vi fotis ankaŭ piedojn de famuloj?” demandas Werner. ”Ne, verŝajne ne. Jes ja, unufoje mi fotis la faman maldekstran piedon de Ole Rognhaug.” ”Pardonu, sed kiu estas li?” Liv ridas: ”Ankaŭ mi tiam ne konis lin. Mi demandis lin tute hazarde. Sed li vere estis konvinkita, ke mi volis bildon de la fama piedo, kiu venkis la brazilan golulon Tafarel en iu futbalmatĉo.” ”Aha”, diras Werner kun ekrido. ”Nu, vi bonvolu pardoni min ke mi ne tre proksime sekvas la norvegan futbalon.” ”Normale li ludas en PSV Eindhoven...” korektas Roger. ”Kredeble li venis hejmen al Oslo por ferioj”, aldonas Liv. ”Mi trafis lin hazarde en bierejo. Sed restas la hobio de Heinz. Kion vi faras? Ĉu ankaŭ io pri krimoj?” ”Jes, efektive”, intervenas la parolema Werner. ”Li ŝtelas!” La skandinava paro interesite rigardas al Heinz. Tiu tamen montras neniun apartan mienon, krom se ĝi kaŝiĝas malantaŭ liaj lipharoj. Li senvorte klinas sin super la hejtilo kaj turnas la regulilon ĝis minimuma flamo. Tuj la susurado pli-malpli ĉesas, kaj tra la silento endoma oni aŭdas la ventegon draŝi la etan ŝirmejon tiel ke ĝiaj maldikaj muroj krakas. Du tonoj de sekurigaj kablegoj ludas misharmonian akordon, kaj surtable la kandelflamo flagras kvazaŭ pro timo. Fine Heinz rigardas trans la tablon, ridetas kaj diras: ”Ne, ne temas pri krimoj, esence. Mi estas multe pli pacema kaj kvieta ol Werner. Mi kolektas sablon, simple.” Post momenta silento, dum oni atendas daŭrigon, Roger diras: ”Vi kolektas sablon? Kial?” ”Nu... Eble mi diru: Mi kolektas sablojn. Ĉar troviĝas tiom da malsamaj specoj de sablo. Sablo eble ŝajnas al vi sablo. Sed efektive ĝi ege varias. Varias la koloro, la subtileco, la sento kiam oni palpas ĝin, la kapacito varmiĝi aŭ izoli, la sono kiam oni frotas ĝin inter du fingroj. Varias eĉ la odoro. Verŝajne ankaŭ la gusto, almenaŭ oni facile distingus maran sablon de alia.” Li prenas gluton da konjako, kvazaŭ por viŝi la guston de mara sablo. ”Hm. Do vi kolektas diversajn specimenojn de sablo, ĉu? Sed kion vi faras el ili? Ĉu propran strandon?” Heinz rigardas al Robert kvazaŭ kontemplante lian demandon. Poste li rigardas la fenestron. Ĉu li serĉas helpon de ie ekstere? ”Vi ja skias, ĉu ne? Ni ĉiuj ĉi tie skias, kaj ni scias proprasperte, ke troviĝas cento da malsamaj neĝoj. Estas same pri sabloj. La neĝojn oni tamen ne povas kolekti, ĉar ili ne restus samaj. Post iom ili estus...” – li paŭzas verŝante la enhavon de la kaserolo en la kvar tasojn – ”...nur trinkakvo iomete sengusta. Sed la sabloj restas.” Li nun plene estingas la hejtilon, kaj la ekstera neĝokirlaĵo kvazaŭ eĉ pli proksimiĝas kaj malgrandigas la dometon en minimuman ĉelon. ”Vojaĝante mi ĉiam kunportas aron da plastsaketoj. Kaj kiam mi trovas iun novan sablon, mi prenas funton da ĝi en saketo. Hejme mi ŝutas ĝin en vitrobovlon. Po unu bovlo por ĉiu sablospeco. Sube mi metas etikedon kun indiko pri la origino, kvankam tio efektive ne necesas. Mi rekonas ilin. Sufiĉas rigardi, palpi, aŭskulti kaj flari la sablon, kaj mi tuj revenas surloken. Nigra senbrila sablo tre fajna – jen la deklivo de Etno. Brunverda iel floka sablo kun petrolodoro – jen la ardezklifa bordo de Frislando. Bunta sablo kun grajnoj blankaj, oraj, ruĝaj, purpuraj – jen la Aŭstralia rifo. Pala, preskaŭ blanka sablo malsubtila, kiu mordas la fingropintojn – jen la dana insuleto Samsø. Blugriza akra sablo tre sala – jen Sahara Ŝot-el-Ĝerid. Kaj mi havas sablon eĉ el ĉi tie, ĉerpita eble tridek kilometrojn oriente de ĉi tiu ŝirmejo, en la valeto Santandurre. Ĝi estas hela, tre subtila, kaj lasas ian grasan senton inter la fingroj.” Heinz silentiĝas kaj trinkas el sia fandita neĝakvo, dum la tri ceteraj rigardas lin mute. Kiu imagus, ke la silentema lipharulo povas tiel elokventi? Kaj pri sablo! Werner ridetas, li sendube jam konis la hobion de sia kunvojaĝanto. La du gejunuloj rigardas lin preskaŭ ravite. ”Kiel bele vi rakontas!” Liv rompas la silenton. ”Estas kiel poezio!” ”Sabla poezio”, ridetas Heinz. ”Estas domaĝe, ke ne eblas same konservi la diversajn neĝojn”, diras Robert. ”Ĉar vi ja pravas, ke ankaŭ ili tre varias. Mi iam legis libron, kie oni klarigas kelkajn centojn da laponaj vortoj pri diversaj specoj de neĝo. Bedaŭrinde mi ne scias, kiel nomiĝas ĉi tiu speco.” Li faras proksimuman geston al la kirlaĵo, kiu ĉirkaŭas ilin trans maldika tavolo da ligno. ”Nu, ĉu helpus, se vi scius la nomon?” ridas Werner. ”Ni tamen restus enfermitaj ĉi tie, ĉu ne?” ”Eble helpus, se vi krome estus ŝamano”, opinias Heinz. ”En multaj kredoj, se oni scias la nomon de iu aŭ io, oni havas ankaŭ certan potencon super ĝi.” ”Ĉiel ajn”, diras Liv, ankoraŭ reveme, ”kiam mi estonte paŝos sur sablostrando, mi ĉiam memoros vian priskribon de la diversaj specoj. Ĝi estis vere tre bela...” ”Nu, ĉu iu deziras ankoraŭ ion, antaŭ ol la bufedo estos fermita?” demandas Werner, kaj oni egale dividas la lastajn konjakogutojn. Baldaŭ la enfermitoj sternas siajn dormsakojn sur la matracetojn surbenke. La juna paro enlitiĝas dekstre de la tablo, premante sin unu al la alia kiel du bluaj raŭpoj. Transtable la du germanoj pli malfacile trovas konvenajn pozojn sur sia benko ne tre larĝa, kaj fine Werner estingas la kandelon. Densa mallumo plenigas la ŝirmejon, kaj inter muroj tremantaj pro furioza naturforto, la kvaropo kun strangaj hobioj klopodas rilaksiĝi por eble ricevi iom da dormo. Tomatoj el Nederlando Isolde sidas sur malnova rusta rako por tapiŝpurigado surkorte malantaŭ la butiko de Panjo. Estas aŭtuno, kaj malvarma vento kirlas sekajn foliojn kaj balaaĵon inter la domaj muroj. Ŝi frostas. Panjo volas, ke ŝi staru ĉe la antaŭa flanko, surtrotuare ekster la butikpordo kun la slipo Tuj Revenos. Se aperos kliento, ŝi diru ke Patrino devas viziti la poŝtoficejon, sed ke la butiko de donacaĵoj denove malfermiĝos post deko da minutoj. Isolde tamen ne emas stari surtrotuare por mensogi. Kiam Panjo havas ulojn en la butiko, ŝi ĉiam poste ellasas ilin per la malantaŭa pordo, tra la postkorto. Tiam ili preteriras Isolden, kaj se ili rekonas ŝin, povas okazi ke ŝi ricevas monon de ili. Roger, kiu nun estas kun Panjo, eble anstataŭe prenos ŝin al kafejo. Glason da biero por li kaj laktokafon kun korneto por ŝi. La anguloj de la korto komencas mallumiĝi. Odoras je rubaĵo kaj io mucida aŭ putra. Ĉio estas kvieta kaj silenta. Videblas eĉ ne la nigra kato, kiu kutimas kuŝi gvate ĉe la kela ŝtuparo. Ŝi metis la lernejan dorsosakon sur la rakon kaj sidas sur ĝi por ne makuli la ĝinzon per rusto. Ŝi frostotremas kaj pensas pri tio kion faras Panjo kaj Roger. Kiel ili aspektas kaj sonas? Kiam ŝi estis pli juna, ŝi ofte timis vekiĝante nokte kiam Panjo umadis kun iu viraĉo. Sed nun apenaŭ plu iu vizitas Panjon hejme. Ŝi ja havas la ejon malantaŭ la donacobutiko. La virejon, pensas Isolde. Ŝi eksaltas pro tio ke Roger staras tuj apud ŝi. Li odoras je cigareda fumo kaj la sapo de Panjo el la duŝejeto. ”Saluton, katineto! Kiel vi? Damne, vi aspektas tute frostigita. Kiel glacipeco! Ĉu vi kuniros preni tason da?” ”Kial ne?” ŝi respondas, sentante lian grandan manon mole ĉirkaŭpreni ŝian nukon kaj iom dikfingrumi ĝin. ”Ne forgesu la sakon!” li memorigas, kaj ŝi surmetas la dorsosakon, kvankam ŝi preferus lasi ĝin. Ŝi volus anstataŭe havi mansaketon, ĉar kun tiu dorsaĵo ŝi sentas sin troege lerneja. Kiam ili sidas en la kafejo aspektas kiel plena nokto ekstere, kvankam estas nur la kvina kaj duono. Roger ŝajne konas la kelnerinon, ĉar li petolas kun ŝi. Eble ŝi pensas ke li venis kun sia filino. Isolde preferus ke li kondutu kiel kiam ili estas duope. Ke li ĉirkaŭprenu ŝian nukon kaj simile. Se ŝi evitas rigardi lian dikulan ventron kaj la erinacajn vangojn, ŝi povas fantazii ke li estas ŝia kunulo. Kiam ŝi revenas hejmen ĉio estas kiel kutime. Neniuj spuroj de ia ajn vespermanĝo. Ŝi prenas paketon da fruktosuko kaj du kokosajn ŝaŭmglobojn kaj provas ŝteliri en sian ĉambron. ”Via instruistino telefonis”, Patrino krias kiel saluton. ”Helena Rathén aŭ kiel ajn ŝi nomiĝas. Kial vi ne estis en la lernejo hodiaŭ?” ”Mi ja estis”, Isolde provas. ”Antaŭtagmeze, sed poste mi ekhavis kapdoloron.” ”Vi devas diri al la instruisto se vi malsaniĝas, ĉu ne?” ”Kiel do? Vi mem provu serĉi tiun virinaĉon kiam la kapo krevas al vi!” Ŝi silente fermas post si la pordon antaŭ ol Panjo trovos respondon al tio. Damna Rato! Ĉu necesas telefoni por klaĉi post unu mizera tago? Por venĝi ŝi decidas bojkoti la matematikan hejmtaskon, kaj cetere ŝi ne kunportis tiun libron hejmen. Anstataŭe ŝi elserĉos iun antikvan numeron de knabina magazino, kiun ŝi delonge ne relegis. Roger venas preni ŝin apud benzinejo ĉe la ŝoseo alsuden, kiel li promesis. Densa nebulo kuŝas sur ĉio laŭ la tuta vojo ĝis Trelleborg. Kiam ili suriras kaj forlasas la pramon, ŝi devas kuŝi sub plejdo en la dormejo, ĉar ŝi ne posedas pasporton. Sed Roger diras, ke estas neniu problemo, kaj li devus scii tion, ĉu ne, ĉar li ĉiusemajne iradas ĉi tie. Panjo neniam iras eksterlanden, krom al Kopenhago, kie ŝi havas iujn malnovajn kunulojn. Isolde telefonas hejmen je la dekunua vespere el iu aŭtoŝosea manĝejo. Ŝi sukcesas diri nur ke ili survojas por transporti tomatojn el Nederlando, antaŭ ol Panjo postulas paroli kun Roger. Sed li sidas en la restoracio kun glaso da biero, babilante kun kelkaj aliaj ŝoforoj, do ŝi ŝajnigas ke la unumarkaj moneroj, kiujn li donis al ŝi, jam elĉerpiĝas. ”Oni baldaŭ rompos, mi pensas. Mi telefonos denove kiam ni reiros, se mi havos okazon. Ĝis!” Poste ŝi premas la forkon suben kaj alkroĉas la arĝentkoloran aŭskultilon. En Nederlando ili haltas meze de la nokto sur grandega kamiona parkejo kaj ambaŭ dormas malantaŭ la sidlokoj en la ŝoforejo. Estas sufiĉe da spaco por du homoj. Isolde trovas tion ekscita kaj plenkreskula, kaj li rajtus ĉirkaŭpreni ŝin iomete pli forte. Roger endormiĝas antaŭ ŝi, kaj ŝi kuŝas dum kelka tempo kun la mano interfemure pensante pri la virejo en la butiko de Panjo. Kiam ŝi vekiĝas, la ekstero plenas de sunlumo kaj Roger estas for, nur lia ŝvito restas en la kovrilo kaj kuseno. Dum iom da tempo ŝi flaras ĝin, sed ŝi estas ege pisema kaj malsata, do ŝi surmetas la ĝinzon kaj puloveron kaj rigardas eksteren. La kamiono staras apud longa griza konstruaĵo el lado sen fenestroj. Ŝi vidas kelkajn virojn stari, paŝi kaj veturigi ĉarelojn kun amaso da kartonskatoloj sur paledoj, sed neniu Roger. Fine ŝi memoras, ke apud la ŝofora loko kuŝas kolao kaj paketo da keksoj. Ŝi sidiĝas tie kaj ŝtopas sin per kekso post kekso, sed ne kuraĝas trinki. ”Baldaŭ mi pisos surplanke, se li ne venos”, ŝi diras rekte al la antaŭglaco, sed ĝuste tiam la pordo malfermiĝas, kaj Roger ensaltas, forpuŝas ŝin kaj ekigas la motoron. ”Atendu, mi devas iri en necesejon!” ŝi krias tra la motorbruo. ”Certe, katineto. Sed ni devas moviĝi, venas aliaj kiuj bezonas lokon. Do vi stringu iomete.” ”Kie vi estadis? Mi atendis longege!” ”Kolektis nederlandajn tomatojn”, diras Roger kaj okulumas al ŝi, dum li gapas fikse en la retrospegulojn kaj stiregas maldekstren kiel frenezulo. Fine li tamen movis la kamionon kelkan distancon kaj akompanas ŝin al apuda konstruaĵo, kie troviĝas necesejo. La planko estas naŭze kota kaj la seruro ŝajnas nefidinda, sed ŝi ne havas elekton. Lavante la manojn ŝi ekvidas egan pornobildon surmure anstataŭ spegulo. Estas nigra virino kuŝanta sur leda sofo kun la kruroj vaste dise. Interne ŝi estas tute rozkolora. Isolde ne trovas Nederlandon tre ĉarma. Ĝi konsistas ĉefe el ŝoseoj, benzinejoj kaj nubskrapuloj. Kaj en Okcidenta Germanio estas fabrikoj kaj ŝoseoj. Post kelkaj horoj ŝi vidas montetojn kun arbaro, tio almenaŭ estas eta ŝanĝo, sed ĉiuj arboj jam perdis siajn foliojn kaj aspektas nigre kaj deprime. Ŝi preferas ne telefoni al Panjo, kiam ili haltas por manĝi. Anstataŭe ŝi aĉetas germanajn dolĉaĵojn per la moneroj de Roger. Ŝi devas fingromontri, ĉar la kioska virino ŝajne komprenas neniom da angla. Dum la pramveturo ŝi povas dormi en la kajuto de Roger, sur propra supera lito, tamen ŝi ne endormiĝas, ĉar estas tro frua vespero. Roger glutas du bierojn kaj poste ronkas kiel porko dum horoj. Ŝi ŝatus rondiri en la pramo, sed sen bileto kaj pasporto ŝi ne kuraĝas tion. Anstataŭe ŝi malrapide eltrinkas lian trian bieron. Ĝi ne bongustas, sed kun iom da memtrudo ĝi tamen glutiĝas. Ŝi rigardas Rogeron kiu kuŝas sur la suba lito kun barbostoploj sur la duobla mentono kaj iom da salivo gutanta el la buŝangulo. Nun ŝi trovas infanaĵo fantazii ke ŝi estas kunulino de tia viraĉo. Tamen estis bone kiam li palpis ŝian nukon, kaj kiam li brakumis ŝin kuŝante en la kamiona dormejo. En la virejo, ŝi pensas. Survoje al Gotenburgo ŝi poste dormas sola en tiu ejo, kaj ŝi vekiĝas al grize pluva mateno dum Roger liveras kelkajn tunojn da nederlandaj tomatoj al granda staplo norde de la rivero. Tamen ŝi sentas sin malfreŝa kaj tute ne findorminta. Krome ŝi sentas ioman naŭziĝon pro veturmalsano. Estos agrable ripozi en la propra lito. Ŝi nur esperas, ke Panjo estos en la butiko, tiel ke mankos ŝia admonado pri la lernejo kaj tiaĵoj. Panjo neniam vere koleras, sed ŝi povas plendadi dum horo post horo ĝis Isolde tute tediĝas. Sed Panjo ne estas enbutike, kaj Isolde ne rajtos dormi. Pri la lernejo oni tamen ne parolas. Anstataŭe oni veturigas ŝin kaj Panjon al la policejo por paroli kun policistino. Isolde ŝajnigas ne kompreni kion ili scivolas, kvankam ili demandas ĉefe kie ŝi dormis kaj kion faris Roger kiam li ne stiris la kamionon. Ŝi rimarkas ke ili tute ne kredas ŝin, kaj ne iĝas pli bone kiam ŝi implikiĝas kaj kontraŭdiras sin mem. ”Vi certe komprenas ke via patrino maltrankvilas pri vi, Isolde. Tiu Roger ja faris krimon.” ”Li nenion faris! Ĉiuokaze ne al mi!” ”Nu, li almenaŭ forkondukis vin sen permeso de via patrino. Tio estas krimo.” Isolde ne respondas. Ŝi sentas kvazaŭ ŝi estus nura posedaĵo kiun Roger prunteprenis senrajte. Ŝi mem ja petis ke ŝi iru kun li! Ŝi trovis tion ege ekscita. Nu, ĉiuokaze antaŭe. Kaj iomete da ekscito ŝi ja efektive havis. Kiam ili dormis en la kamiono, ekzemple. Sed tion ŝi ne povas diri, ĉar ŝi jam asertis, ke ŝi neniam dormis en la aŭto. Prefere ŝi ne pli impliku sin. Finfine tamen la policistino laciĝas, sed tiam oni veturigas ilin al hospitalo kie sekvas pluaj demandoj. Flegistino, aŭ eble ŝi estas doktoro, volas scii ĉion kio okazis. ”Nenio! Okazis nenio!” ”Ni tamen volas ekzameni vin zorge por esti certaj.” Ŝi ne volas ke kuracisto ekzamenu ŝin, precipe ne tie sube. Sed ŝajne tute ne gravas kion ŝi diras, do eblas nur fari laŭ ilia volo. Panjo tamen devas atendi ekstere, alie Isolde hontus ĝismorte. Ŝi devas demeti la ĝinzon kaj la kalsoneton kaj grimpi sur specialan seĝon, kiu aspektas kiel aparato por torturi homojn. La kuracistino kliniĝas inter ŝiaj fleksitaj genuoj kaj rigardas tie sube. Isolde fermas la okulojn kaj klopodas pensi pri nederlandaj tomatoj kaj germanaj dolĉaĵoj. Tio ne tre prosperas al ŝi. La sola afero kiu aperas en ŝia imago estas la bildo en tiu nederlanda necesejo. Ŝi scivolas ĉu ĉiuj homoj havas saman koloron interne, kvankam la eksteroj malsamas. La doktoro palpas ŝin tie sube, kaj fine ŝajnas ke ŝi esploras ankaŭ en la postaĵo. Post tio ŝi rajtas revesti sin. Poste la doktoro nenion plu demandas. Ŝi lavas la manojn, frapetas al ŝi la ŝultron kaj diras: ”Nu, tio ja ne estis tro terura, ĉu? Ĉio aspektas bone, ne indas maltrankvili.” Kvazaŭ Isolde estus tiu, kiu maltrankvilis! Ŝi ne aŭdas kion diras la kuracisto al Panjo kaj al la policisto, kiu atendis ekster la ekzamenejo. Sed ili ŝajne estas kontentaj, ĉar finfine ŝi rajtas iri hejmen. ”Mi diris ja, ke li nenion faris!” ŝi siblas, kiam ili estas duope en la apartamento. ”Kial vi neniam kredas min?” Panjo provas diri ion, sed ne eblas aŭdi kion, ĉar meze de ĉio ŝi ekploregas. Ŝajnas kvazaŭ ŝi preferus ke io estu okazinta. Isolde sentas ĉion karusele turniĝi ĉirkaŭ ŝi. Ŝi iras en sian ĉambron kaj kuŝiĝas sub la kovrilo sen demeti la vestaĵojn. El la vestiblo aŭdiĝas singultado de Panjo. Kiam ŝi fermas la okulojn ŝi peziĝas kaj samtempe malpeziĝas, la sonoj de ploro fadas kaj anstataŭe ŝi vidas la montrofenestron kaj pordon de la donacobutiko, kie Panjo pendigas la slipon Tuj Revenos kaj iras en la ejon malantaŭ la butiko. Sed ne eblas vidi kun kiu.